<<

#91 ; Krudaj mekanikaj principoj de astronomia horloĝo

>>

Jen mi provas skizi kelkaj centraj mekanikaj principoj de astronomia horloĝo kiun mi aspiras por konstrui. Apudaj simplaj desegnaĵoj prezentas krudan modelon de ĝia baza strukturo.

Maldekstre ni vidas la ideon de mapo de ĉielo, kvankam en malĝusta skalo. La blua plato rotacias ĉirkaŭ sia centra akso. La centra akso estas en la poluso de ekvatoro. Ni tamen ne turnigas la centran akson por rotacii la platon. Sube estas ruĝa rado kiu turnas la platan mapon de ĉielo per elektra motoro.

Maldekstre ni ankaŭ vidas la montrilon de ĉiela objekto. Ĝia akso estas en la poluso de ekliptiko.

Situo de poluso de ekliptiko ne povas resti la sama, ĉar la plato rotacias. La distanco inter la poluso de ekvatoro (centro de plato) kaj la poluso de ekliptiko (centro de indikilo) tamen restas la sama.

En la dekstra desegnaĵo ni vidas la alian flankon de sama aparato. La plata mapo rotacias libere ĉirkaŭ la centra akso, sed ĝi ne estas fiksita kun la centra akso. Ni uzas la centran akson por turnigi la akson de indikilo kiu montras la direkton de ĉiela objekto.

Eblas konstrui multaj indikiloj tiel ke estas aksoj interne en aksoj. Ĉiu akso havas sian propran indikilon. La indikiloj estas ŝtupigitaj en profundo tiel ke ili ne povas kolizii unu kun la alia.

Ĉiu indikilo bezonas sian propran akson kaj ankaŭ sian propran elektran motoron. Ĉiu indikilo nome devas esti kapabla por movi sendepende de aliaj. Lokoj de motoroj estas fiksaj, ili ne movas kun la plata mapo.

Jes, iom komplika strukturo se estas multaj indikiloj. Oni devas zorge alĝustigi la movadon de aksoj. Cetere la indikiloj ne indikas la korektan direkton en la rotacianta stela mapo.

Ekzistas ankaŭ la problemo de pozo de aksoj. En komenco la aparato ne scias la pozon de aksoj, sen multekostaj komponantoj. Oni eble devus unue turnigi la aksojn al komenca pozo, tiel ke ni certe scias la pozon de ĉiuj aksoj. Por tiu la aksoj bezonas iun markon kaj malgrandan elektran konektilon kiu indikas ke la akso estas en la konata komenca pozo.

Ni ja volas turnigi la motorojn kaj aksojn akurate kaj sinkrone. Tial ni bezonas specialaj elektraj motoroj. Ni apenaŭ povos havigi multekostaj partoj kiuj povus rekte rakonti la akuratan pozon de aksoj. Tial ni devas konfidi ke ĉiu akso turnas prezice tiom kiom ni volas.

Ni volas konstrui la aparaton tiel ke ĝi estas bone en mekanika ekvilibro. La plato de stela mapo devas konservi sian pozon sen ia seruro. Certe mi estonte klopodos por prezenti la tutan strukturon pli akurate kaj perfekte.

Kaj ĉu ni eble venkos? Certe ni venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)