<<

#92 ; Principoj, ecoj kaj problemoj de astronomia horloĝo

>>

Ĉi tie ni ja ne parolas pri sunhorloĝo - kun speguloj aŭ sen speguloj - sed pri astronomia horloĝo. Sendube astronomia horloĝo tamen havas iom komune kun sunhorloĝo. La vera direkto de Suno estas grava informo ankaŭ en astronomia horloĝo. Ni ne uzos la Sunon por indiki tempon en astronomia horloĝo, sed la cifertavolo tamen estas je 24 horoj same kiel en sunhorloĝo. La ĉielo ja turnas ĉirkaŭ 360° dum 24 horoj. Tiun ni volas prezenti en astronomia horloĝo.

Astronomia horloĝo povus ja prezenti ankaŭ planedoj. Suno kaj Luno tamen ŝajnas jam sufiĉe ambicia celo kun rotacianta ĉielo. Tiam ni bezonas du internaj aksoj en poluso de ekliptiko. En poluso de ekvatoro ni kredeble bezonas eĉ 3 internaj aksoj.

Apude ni vidas foton de malgranda komputero kiu kapablas uzi malgrandan elektran servomotoron (nigra kaj blanka parto kiu videblas en la foto) sen ekstera asisto. Tiu motoro tamen nur turnas 180°. Mi nepre bezonas motorojn kiuj turnas almenaŭ 360° kaj prefereble multaj rondoj.

Tia komputero eblas por gvidi simplan astronomian horloĝon, sed oni bezonas pli da elektroniko kaj pli da elektro por gvidi la motorojn kiuj turnas la aksojn. Oni povas uzi nur 20 mA da elektra kurento el unu ekiro (I/O) de tiu malgranda komputero. Ni bezonas eble sume 1000 mA por uzi la motorojn kaj tiun la malgranda komputero ne povas doni sendanĝere. La malalta elektra tensio 5 V aŭ 6 V verŝajne sufiĉas bone.

Oni ja devas precize sinkronigi la aksojn en astronomia horloĝo. Certe ne sufiĉas ke aksoj nur turnas sovaĝe sen kontrolo kaj sen kongrueco. Ĉi tiu ne estas nur io kretena veturilo. Ĉi tiu estas preciza kaj honesta instrumento.

Grandan forton ni ne bezonas. La partoj estas malpezaj kaj facilaj por movigi. La konstruo estos kiel eble plej simpla. Ĝi ne estos tre daŭra kaj fortika. Aksoj movas nur malrapide. Se la aparato disfalas, mi facile konstruos novan kaj pli bonan.

Ĝenerala problemo kun konstruoj, kiuj havas precize uzataj aksoj estas tiu, ke oni ne scias la pozon de aksoj kiam la aparato startas. Eble kelkaj konduktiloj povus indiki kiam la aksoj estas en starta pozo. Aŭ oni simple mem mane sekurigas ke la aparato estas en komenco en starta pozo.

En dekstra foto ni vidas kelkaj eblaj mekanikaj konstruaj partoj de modesta memfarita astronomia horloĝo. Ili kuŝas sur mia blua jako por saŭno, sed la jako ne estos parto de projekto.

Certe restas ankoraŭ longa vojo antaŭ ol la tuta strukturo funkcias bone. Indas tamen esperi kaj labori. Kaj tute ne plori!

La programo por astronomia horloĝo devus esti sufiĉe bona. La natura kaj tradicia uzo de astronomia horloĝo estus tia ke ĝi ĉiam montru la aktualan lokan ĉielan situacion. Ĉi tiu unua modelo tamen estas iom speciala kazo. Ekzistas bezono por demonstri diversaj ekzemploj.

La movoj de aksoj devas en tia uzo esti pli rapidaj ol naturaj movoj de ĉielo. Laŭfakte la ĉielo ja turnas nur 15° dum unu horo, tiu estas 1° dum 4 minutoj de tempo. Rigardantoj de demonstro tamen certe ne havas multaj horoj da tempo ĉicele. Ili volas vidi pli da informo per minuto.

Ni volas demonstri ekzemple kiel la Suno leviĝas en loka horizonto kaj kiel ĝi subiras, dum vintro, printempo, somero kaj aŭtuno. Ĉio ĉi tiu devas okazi dum nur eble 5 ... 10 minutoj. Se la aksoj ne deglitas, sed funkcias bone, povus la demonstrado daŭri longe sen eraro.

Pli bone ja estus se la aparato estus memstara (uzata sen norma komputero) kaj oni povus selekti la demonstron kun konvenaj butonoj. Oni devus ankaŭ dum demonstro klare vidi la konsernan tagon kaj monaton. Por tiu mi bezonus pli da elektronikaj partoj.

En la plej suba desegnaĵo mi provas ankoraŭ prezenti kun simpla profilo kiel eblus en principo uzi tri elektraj motoroj por gvidi rotacion de ĉielo kaj samtempe montri la direktojn de Suno kaj Luno per indikiloj. Ĉiuj motoroj estas fiksaj. Ĉiuj aksoj devas esti sendependaj de aliaj aksoj. La granda blua stela mapo turnas ĉirkaŭ la centra blua akso.

La motoroj por Suno kaj Luno turnas internaj aksoj en centro de rotacianta blua stela mapo, tie estas la poluso de ekvatoro. Tiuj aksoj uzas internaj aksoj kies centro estas en poluso de ekliptiko.

La aranĝo estas sendube iom komplika, sed pli bonan mekanikan ideon mi ankoraŭ ne inventis. La indikiloj ja devas situi en poluso de ekliptiko kaj la stela mapo devas turni ĉirkaŭ la poluso de ekvatoro. La situo de poluso de ekliptiko ne estas fiksa. Motoroj ne rajtas turni, ili havas elektrajn kondukadojn kiuj devas resti en sia loko. Indikiloj ne rajtas kolizii kun la akso kiu estas en la centro, la poluso de ekvatoro. Oni devas apogi ĉiuj aksoj sufiĉe bone. Aksoj ne povas funkcii bone en maldensa aero, sen taŭga apogo.

La verda motoro turnigas la ruĝan indikilon kaj la blua motoro turnigas la oranĝan indilon. La plej suba viola motoro turnigas la tutan bluan stelan mapon. Apogiloj de aksoj kaj motoroj estas nigraj en la desegnaĵo. La centra blua akso povus esti eĉ fiksa. Lia signifo estas nur tia ke ĝi apogu la stelan mapon kiu turnas.

Veraj lagroj en la pura maŝinteknika senco tiu strukturo ne havos. La movoj ja estas relative malrapidaj. La partoj estas malgrandaj kaj malpezaj kaj la fortoj kaj la ŝarĝoj ankaŭ malgrandaj.

Teknika Universitato de Bulwania espereble portos la ĉefan respondecon de daŭriga disvolviĝo de ĉi tiu projekto. Ili devas estonte tre zorgeme konatiĝi kun malgrandaj elektraj motoroj kaj ilia korekta uzo!

Sed ĉu ni eble jam scias kiu venkos? Certe nia propra civito Mueleja Insulo venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)