<< | #490 ; Ĉio jam estas por mi historio |
>> |
Tuta la nuna politika Finnlando estas nura ridinda cirko. Tial estas la apuda foto de finna "Sirkus Finlandia", esperante "Cirko Finlandia" tre trafa. La cirko vizitis la urbon Pori.
La cirko kredeble ne restos longe en la urbo, sed la politika cirko de Finnlando bedaŭrinde provizore restados en la lando. USA, NATO, EU kaj eksterlandanoj estas tre gravaj por la nuna registaro de Finnlando. Estas por ili grave por subteni la vanan militon en Ukrajno, sed la propraj civitanoj de Finnlando ne estas por ili same karaj. Jen bona kialo por establi propran civiton.
Entreprenoj min ne dungos. Ekonomio, komerco kaj direktado neniam min interesis. Mi tute ne ŝatas malicajn burokratojn. Eble mi povus private iom laboreti kun io interesa teorio de tekniko, sed praktika laboro kun tekniko tute ne eblas por mi. El studado en teknika universitato sekvis ... nenio uzebla, nura senespera sakstrato, ekonomia senelirejo. Tekniko en entreprenoj kaj fabrikoj ne estas atingebla. Moderna teknika edukado estas por entreprenoj kaj la entreprenoj ne estas por mi utilaj.
Do kion mi faru? Mi estas jam maljuna kaj malsanema, sed ekzistas multaj interesaj temoj. Finnaj burokratoj sukcesis detrui mian laboran pension. Tial mia aktivado devas esti malmultekosta. Mi iom provis skribi, sed imagita teksto sen vera reala enhavo ne estas interesa. Mi volas realon, fikcio estas senutila.
Ekzistas tamen multe da historio. Por mi ĉio estas historio. Ekzistas historio de agrikulturo, de armiloj, de militoj, de loĝejoj, de nutraĵoj, de scienco, de tekniko, de navigado, de arto, de universo ... kaj tiel plu. Ekzistas historio de historio kaj la historio de futuro, aŭ eble pli bone historio de konceptoj pri futuro. Ekzistas arkeologio, antropologio, ekzistas historio de origino de homo. Por mi ĉio estas nura historio.
Nature min plej multe interesas la historio de Svedujo kaj Rusujo. Finnlando ja estis unue ŝtato nur post la milito de jaroj 1808 - 09, kiel aŭtonoma parto de Rusa Regno. Oni ofte renkontas la nomon "Finnlando-Svedujo", sed fakte tia ŝtato neniam ekzistis. Antaŭ la jaro 1809 la nuna Finnlando estis nur la orienta parto de Svedujo.
Klare la kompreno pri nia historio ŝanĝiĝis dum jarcentoj kaj jardekoj. Historio estas interpretebla. Oni povas uzi historion por politikaj kaj religiaj celoj. Ekzistas multe da malnovaj rakontoj, sed ĉioj rakontoj ne estas la vero.
Ekzemple en Finnlando oni dum pasintaj jarocentoj multe skribis pri la angla episkopo Henrik kaj pri la kamparano Lalli (perforta okazo dum la 1150-aj jaroj). Historiaj dokumentoj tamen ne subtenas la rakonton. Kredeble la rakonto estis nur ia abono de eklezio de urbo Turku.
Oni skribis pri la unua krucmilito al la areo de nuna Finnlando (jaro 1155), sed la rakonto ne estas tre kredebla. En la Sveda Regno okazis tiam granda krizo kaj ili apenaŭ sendus krucmiliton trans la maro dum tia malkvieta tempo.
Certe religio tamen multe influis al historio. Ekzemple en Rusujo la ortodoksa religio de greka origino multe izolis Rusujon el la okcidenta parto de Eŭropo. En Rusujo okazis nenia reformacio kaj nenia renesanco. La rusoj jam frue opiniis ke la okcidenta religio estas pagana kaj malpura. Tio kredeble multe malhelpis la komencon de scienco en Rusujo.
Ĉio la ebla vero tamen ne ekzistas sur la paĝoj de historio. Ekzemple ekzistas malnovaj rakontoj pri reĝoj en la nuna areo de Finnlando, antaŭ la forta sveda influo post proksimume la jaro 1100. Historiaj dokumentoj pri la antikvaj finnaj reĝoj tamen ne ekzistas.
Certe mi volas skribi pri la historio en la internacia lingvo Esperanto. Ia eksperto aŭ ekpertizisto mi ne estas. Tamen eblas vagadi sur la padoj de tempo. Eblas prezenti diversaj vizioj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |