<< | #482 ; La origina familio de mia avino |
>> |
Somero estas la plej konvena sezono de parencaj kunvenoj. En Ostrobotnio, en la komunumo Ilmajoki okazis kunveno de parencaro Kullas dum monato junio. Mi mem ne partoprenis en la kunveno, sed mia 1991 mortinta avino Tyyne estis la plej maljuna filino de Amanda & Mikko Kullas. Mi ricevis iom pli da informo pri la parencaro de Kullas.
Mi jam du jaroj antaŭe iom skribis pri la parencaro de mia 2007 mortinta patrino Armi kaj de mia avino Tyyne en artikolo #396. Tiam mi donis promeson por skribi ankaŭ pri Pentti Kananoja kiu mortis en Kanado 01.10.2022. Li estis bona amiko de mia onklo Matti Kalliokoski. Tion promeson mi tamen provizore ne plenumis, sed mi volas nun finfine korektigi la aferon.
Jen mi skribos tabelon pri la origina familio de mia avino Tyyne Sofia Kalliokoski (origine Kullas) dum infaneco. Certe min plej multe interesas la tri sistroj Tyyne, Helmi, Esteri.
Mikko Jaakonpoika Kullas 1875 & Amanda Elisabeth Matintytär ( origine Ala-Rasku ) 1874 |
||||
Tyyne Sofia Mikontytär (origine Kullas) 1905 & Jaakko Eero Kalliokoski 1905 |
Helmi Elisabet Mikontytär (origine Kullas) 1906 Kananoja, Saloniemi & Yrjö Kananoja 1898 |
Ernst (Äänis) Mikael 1908 Eino Jaakko 1909 (mortis en milito 1944) Lauri Matti 1911 Laina Esteri 1912 (mortis jam 1913) |
Esteri Elina Mikontytär (origine Kullas) 1914 & Uuno Rinne 1909 |
Pentti Johannes 1917 |
Mia patrino Armi ... la onklo Matti Kalliokoski ... kaj 8 aliaj infanoj ... de Tyyne & Eero |
... Infanoj, inter alie ... Pentti (Ben) Mikael Kananoja 1929 & Hilkka Anneli (origine Tuunainen) 1933 |
... multaj infanoj ... |
... Infanoj, inter alie ... Pentti Mikko Kalevi Rinne 1944 & Taimi Raakel (origine Vähä-Kohtamäki) 1944 |
... infanoj ... |
Iom granda familio, 8 infanoj dum la jaroj 1905 ... 1917, sed unu el ili mortis tre juna. Klare la tabelo estas mankhava, certe mankas informo por multaj infanoj, edzoj kaj edzinoj. Mi volas unuarange montri kie en la parenca arbo estas Pentti Kananoja kaj la sistro de mia avino, la dum vivo priklita Esteri Rinne, origine Kullas.
Onklino Esteri estis grava por mia patrino Armi kaj ŝi ofte vizitis la onklinon. Mi vidis la onklinon kelkaj fojoj, kvankam mi nur tre malbone konas la parencaron Kullas. Mi tamen foje vizitis la filon de Esteri Rinne kun mia patrino. La filo de onklino, Pentti Rinne estis amiko de mia patrino. Mi aŭdis el mia patrino ke lia edzino antaŭe vivis en la hejmvilaĝo de mia patro, sed oficiale ŝi tamen naskiĝis en komunumo Jalasjärvi.
Amanda Kullas mortis 1932. Ŝi bezonis travivi morton de nur unu el siaj infanoj, la filino Laina Esteri, kiu vivis malpli ol unu jaron. La 1947 mortinta edzo Mikko Kullas tamen bezonis sperti ankaŭ la morton de ilia dua knabo Eino Jaakko dum la milita jaro 1944.
Pentti Kananoja do estis filo de unu jaron pli juna sistro Helmi de mia avino Tyyne, certe sufiĉe proksima parencano. Lia edzino mortis en Kanado jam 2013.
Evidente parencaro estas grava temo. Tamen post kelkaj generacioj parencaj rilatoj ofte jam fariĝas obskuraj, speciale en la moderna mondo. Dum mia infaneco ankoraŭ estis tute norme por viziti parencojn. Valoras memori la parencaron.
Dum ĉi tio somero mi provos kolekti ĉiujn miajn fortojn por finfine plibonigi la PDF-dokumenton kion mi menciis en la finna artikolo 31.12.2023. Temas pri la parenca tabelo de onklino Auli. Mi intencas kontroli la informon el la parencaj dokumentoj de onklo Matti. Nu, ekzistas multaj aliaj varioj de tiuj dokumentoj ... mi apenaŭ kapablos uzi ilin ĉiujn. Tial mi ne povas promesi ke la rezulto de ĉi tio venonta somera heroaĵo estus tute perfekta. Valoras tamen batali kun la stakoj de paperoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |