<<

#358 ; Iom da pensoj pri lumo, birdoj kaj ŝuoj

>>

Espereble la plej malbonaj tagoj de longedaŭra virusa epidemio jam pasis. Nun aperas amasoj da printempa lumo. Proksimume post unu semajno okazos la printempa ekvinokso, kiam tago kaj nokto estos (proksimume) same longaj. Pli akurate estus same longaj se nia planedo la Tero tute ne posedus atmosferon kaj la Suno estus nur senfine distanca punkto da lumo.

Natura lumo certe estas plej preferinda, sed nature la moderna socio uzas multe da artefarita lumigado, eĉ tro multe, erare kaj sen vera bezono. Evidente la energio estas ankoraŭ tre malmultekosta, ne indas por ŝpari kaj por plani pli racie?

Ŝuoj estas utilaj, almenaŭ se estas bonaj. En la urbo Pori iuj individuoj evidente inventis ke oni povas uzi laĉajn ŝuojn kiel ia ĵetilo. Oni kunligas la laĉojn de du ŝuoj kaj celumas ekzemple altan lumĵetilon. Longaj laĉoj estas pli bonaj.

La rezulton de tia sporto oni povas vidi en apuda foto. Estas stabila situacio. La ŝuoj ne falas el la fosto se la laĉoj rezistas. Se oni ne sukcesas por kapti la lumĵetilon per la laĉaj ŝuoj, oni simple provu denove.

Nu, eble ne tre racionala agado, sed la mondo ja estas senracia, freneza. Kion alian videblan akiron povus ordinara civitano facile perlabori en la dekadenca moderna mondo?

Birdoj povas flugi kvankam ili ne estas inĝenieroj. Birdoj ne uzas ŝuojn. Nature belaj kaj oportunaj birdoj estas interesaj. Tio tamen ne signifas ke ĉiuj birdoj estus konvenaj.

En la supra bildo aperis ankaŭ monedo, relative senofenda speciale protektita birdo? Fakte ĝi ne plu estas speciale protektita, sed ne rajtas por ĝin ĉasi en urbo. Nek estas ĝi senofenda se oni havas en domo fumtubon kio estas neprotektita kontraŭ monedoj. Monedoj nome povas nesti en tiaj lokoj. Ili povas iom post iom obstrukti la fumtubon per sia nesto. Estos multekosta laboro por masonisto por ripari la difekton kaj por konstrui la fumtubon denove.

En aliaj fotoj aperanta pego tamen estas oportuna birdo. Sama pego en ĉiuj fotoj. Eble surprize ke pego vizitas la urboparton Pormestarinluoto en urbo Pori. Mi ne kredas ke ekzistus speciale multe da putraj arboj ĉi tie, en parkoj. En arbareto de alia urboparto Vähärauma mi vidis pegoj antaŭe, sed tie klare estis kelkaj maljunaj kaj mortintaj putraj arboj.

La pego bekas sur mia balkono nuks-grasan manĝaĵon kio fakte estas intencita por pli malgrandaj birdoj. Ekzistus ankaŭ iom similaj kun semoj, sed evidente la birdoj preferas nuksojn.

La fotoj tra vitroj de fenestro kaj kun ioma rebrilo certe ne estas kiel eble plej bonaj. La pego estas relative brava birdo, sed mi ne volis riski la fotojn.

Ĉiuj birdoj ne kapablas sidi sur la preskaŭ vertikala manĝaĵo. La renversita taso sur la manĝaĵo detenas la pli grandajn kaj malpli oportunajn birdojn por uzi la manĝaĵon rekte. Nun ekzemple la malbelaj kornikoj ne povas sidi sur la manĝaĵo por ĝin manĝi. Mi boris truon al centro de taso kaj ŝnuro tra la taso subtenas la pendantan tutaĵon. Ankaŭ tra la tuta manĝaĵo estas ŝnuro.

Novaj ŝuoj mi certe bezonus. Mi ne ĵetos miajn ŝuojn al alta fosto. Ekonomia situacio estas iom malfacila kaj la futuro povas esti eĉ pli malfacila. Ni estu same bravaj kiel la pego. Klare la kontraŭrusa registaro de Finnlando volas puni la popolon de lando. La malbenita EU kaj NATO estas por finnaj politikistoj pli gravaj ol la patrujo.

Ioma enigmo certe estas la estonteco. Ni ricevas malbonaj novaĵoj ĉiutage. Por finnaj politikistoj tamen evidente estas plej kara la kontraŭrusa politiko de okcidentaj landoj. Ili volas punadi Rusujon, sed samtempe ili punados ankaŭ la popolon de Finnlando. Evidente ili ne komprenas ke Finnlando povas esti nur marĝena, malriĉa randa areo en EU, oferebla en krizoj.

Nu, mi tamen ne forlasos la rusan lingvon. Mi studados ĝin ĉiujn tagojn. Gramatiko estas iom malfacila por uzi en praktiko ; seksoj, deklinacioj kaj konjugoj, sed mi provas lerni utilaj rusaj esprimoj iom post iom. Praktikado helpos. Malfacile por prononci se en unu vorto estas ekzemple 4 aŭ 5 konsonantoj sinsekve, eble kun ŝuŝaj sonoj, sen interaj vokaloj.

Jen ŝerco el orienta Eŭropo:

Viro en kontrolo de vidada kapablo provas legi la tabulon de malgrandaj hazardaj literoj.
- KRU .. ZHE ... BFX ... QWER ... STI ...
- Ĉu vi klare vidas ĉi tiun linion de literoj? - demandas la doktoro.
- ??? ... SHTKZ ... BCFJ ... XPDG ...
- Nu, se la literoj de ĉi tiu vico estas tro malfacile por vidi klare kaj bone ...
- Atendu atendu! Mi eĉ konas la viron! Estas por mi konata nomo!

Espereble mi ion belan tagon povos loĝi en Rusujo kaj por vere bone uzi la lingvon. Indas batali pro tia distanca revo. Finnlando klare estos jam perdita kiel sendependa ŝtato. Nia persona vivo kaj batalo tamen kontinuu. Lumo estas grava temo. Indas batali. Ni neniam kapitulacios.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)