<< | #357 ; Estos nova vivo por la 3D-fotila projekto |
>> |
Fotiloj kaj fotado, aŭtomata fotado per komputila fotilo, maŝina vidkapablo, ĉiam interesaj kaj allogaj temoj. Eĉ pli interese se oni povus uzi la komputilan vidkapablon por io praktika laboro, almenaŭ malpeza laboro per simpla robota brako.
Komputila programo uzu informon el fotiloj por gvidi la movojn de robota brako per programo, ekzemple por ekpreni ion malgrandan objekton kaj por transigi ĝin al iom alia loko. Nu, certe estas longa vojo al tia alta celo. Mia projekto estas nur en komenco.
Provizore mia 3D-fotila projekto ne estis tre prospera. Pasintjare aperis multaj seriozaj problemoj, parte teknikaj, parte sociaj, parte ekonomiaj, parte sanstataj, parte universitataj. Evidente miaj propraj projektoj tute ne plaĉas por finnaj altlernejoj.
Mi volas nun tute klare kaj nekontesteble proklami ke nenio parto de mia propra laboro apartenas por la senutila FLARU-KAKON universitato de Tampere. Fruktoj de mia propra laboro restos la miaj.
Kaj finnaj burokratoj volis min eĉ puni pri studado en universitato. Evidente studado estas puninda kaj punenda krimo en Finnlando. Nu, feliĉe mi fine komprenis ke mi fakte tute ne bezonas la dekadencan universitaton por labori kun miaj projektoj.
Kelkaj aspektoj de mia malnova 3D-fotilo estas iom malbonaj kaj mi ilin nun plibonigu. Mi origine selektis la novan varion 4 de "Raspberry Pi" mikrokomputilo por la projekto, sed fakte la pli malnova vario 3 estus tute sufiĉa por relative simplaj distancaj fotiloj. Mi tamen uzos la RPi4 komputilojn kiojn mi jam origine muntis.
Se mi ŝanĝus al RPi3, mi devus ankaŭ ŝanĝi la fontojn de elektro kaj la kablojn por la ekranoj. Nu, fakte mi ne bezonus la ekranojn por RPi3 eĉ kun CVN -kontakto. Por "Headless" RPi3 kredeble CVN funkcias same bone kiel SSH. Mi tamen jam muntis la du ekranojn kaj ili do restos en la projekto.
La centra ideo de 3D-fotilo ja estas ke ĝi kapablas kalkuli la distancon al celo. Du okuloj proponas stereoskopan vidkapablon. La 3-dimensia mondo fotita per du fotiloj estas multe pli fruktodona ol plata nur 2-dimensia foto kion unu fotilo povas produkti. Unu fotilo ne povas sole konkludi la distancon al fotita celo.
La originaj ujoj de RPi-komputiloj estas tre bonaj, sed mi prefere ŝanĝos ilin al pli malmultekostaj kaj simplaj ujoj kiojn oni povas facile kaj pli bone fiksigi al preskaŭ vertikala stativo per ŝraŭboj.
La fotiloj estas nun malnova vario 1.3 sed mi intecas ŝanĝi ilin al pli nova vario 2. Eble NoIR -fotiloj kaj IR-lumigado? La ujoj de fotiloj ne estas bonaj por la malnova vario de fotilo. Eĉ la malnovaj 6 Mpx fotiloj certe enhavas tute sufiĉe da rastrunuoj.
Programoj estas tre grava parto de sistemo. Kredeble mi unue renovigos la operaciumojn, sed mi volas uzi la programon raspistill
por foti. Tial la vario de operaciumo restos la malnova "Buster" kaj ne estos la nova vario "Bullseye", kio bedaŭrinde havas tute alian fotilan solvon.
Mi kredeble devos multe eksperimenti por trovi pli bonajn programajn solvojn por komputila vidkapablo. Eble la laboro daŭros multaj jaroj?
Nu, la ekstera aspekto de 3D-fotilo eble ne estas kiel eble plej bela? Tion mi tamen ne intencas ŝanĝi. La ( flying tiger
) barba vizaĝo de dana maristo restas kaj persistas. Klare la aparato ne estas bone portebla.
La robota brako estas provizore nur simpla ludilo per DC-motoroj. Eble mi povus ekipi ĝin per malgrandaj stepper -motoroj? Normaj malgrandaj RC-servo -motoroj estas tro malfortaj.
Nature la movoj de robota brako estus pli akurataj se ĝi uzus stepper -motorojn. La movoj tamen estus nur tre malrapidaj. Nu, la sistemo ĉiuokaze estos iom malrapida. La ideo nome estas por unue foti, sekve kalkuli per programo, sekve iom movigi la robotan brakon, sekve denove foti, denove kalkuli, denove iom pli movigi la robotan brakon, ... kaj tiel plu.
La 3D-fotilo povus esti parto de projekto SEP FRATOJ. La du fotilaj komputiloj de 3D-fotilo povus esti la junaj ĝemeloj "Timo" kaj "Lauri". Tiel mi bezonus nur unu fotilan fraton plu. Ni ja komencis tion sep-fratan projekton en artikolo #338.
Mi jam antaŭe rakontis pri ĉi tio 3D-fotila projekto ekzemple por artikoloj #276 kaj #272.
Jes, sendube multe da laboro. Multe por lerni kaj eksperimenti. Espereble mi tamen trovos bonajn solvojn. Mi ja volas atingi propran komprenon konstruante la sistemon mem, uzante mian propran scipovon.
Sendependa nacio ne povas fidi al fremda povoscio kion oni eble povus aĉeti per multa mono. Mono tamen tute ne klerigos homon. Stulta homo kun multe da kapitalo estas kaj restos nur tio sama stulta homo.
Ekzistas ja aĉeteblaj pretaj 3D-fotiloj, kvankam multekostaj. Ni tamen konstruu kaj programadu nian propran aparaton.
Ni neniam kapitulacios. Propra vera scipovo estas multe pli valora ol fremda povoscio kio estas kaŝita en io preta eksterlanda produktaĵo.
Kiel honestaj inĝenieroj ni certe volas mem kompreni, mem lerni kaj mem konstrui. Principoj estas plej gravaj.
Estos nova pli bona vivo por mia kara 3D-fotilo, unu belan tagon. Ni kruele batalu. Ni forte lernu. Ni avide progresu.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |