<<

#356 ; Ĉu estus ĉiam beata la ŝvitbanejo de scio?

>>

La sube fotita relative nova ŝildo en urbo "Pori" (pri la finna privata antaŭaĵo por la Liceo de Pori) asertas en finna lingvo inter alie laŭvorte ke validas "SAŬNO DOKTRINA - ĈIAM BEATA". Kompreneble oni celas la (espereble) grandan utilecon de ĉiaj lernejoj. Oni ja respektas lernejojn kaj oficialan edukadon en Finnlando senlime kaj senfine. En Finnlando estas pli da burokratio kaj pli da edukado la solvo por ĉioj problemoj.

Nu, nature mi jesas ke estas grava afero la scio, speciale se estus praktike utila scipovo. Sed ĉu estas beataj - aŭ eĉ iom bonaj - la modernaj finnaj lernejoj, tion mi tre multe dubas. Mi komprenas se oni ŝvitas en lernejoj same kiel en varmega banejo, sed ĉu estus utile nur por ŝviti? Scion oni povas atingi ankaŭ per aliaj, pli prudentaj metodoj kaj rimedoj.

Plej gravaj certe estas praktikaj profesiaj scioj pri tekniko. Liceo estas iom alia afero. Ĝenerala klero, eble interesa por kelkaj personoj, sed relative neutila en praktiko.

Mi jam spertis kaj travivis ke en Finnlando eĉ teknikaj altlernejoj estas praktike senutilaj. Ili scias pri tekniko malpli ol fiŝo scias pri biciklo, do iom malmulte. Nur tre malfacile mi povas pensi kion vere praktike utilan mi plu studadus en finna lernejo. Mi ja povas lerni mem kaj sole, sen finnaj lernejoj. Klare mi 63-jarulo jam estas maljuna kaj iom malsana viro kaj tial la veraj alternativoj estas limigitaj.

La baza eraro de lernejoj - speciale altlernejoj - estas ke ili provas instrui sciencon por studantoj kiuj fakte volus fine lerni nur praktikan profesion. Scienco povos esti vera profesio por nur tre malmultaj el la studantoj. Kaj tamen oni postulas ke ekzemple la fina laboro por ekzameno de universitato estu vera scienca traktaĵo aŭ serioza scienca esplora laboro. Jes, tio estas sendiskute nekredeble, sed estas la oficiala vero.

Ĉi tia lerneja sistemo povas esti konvena por veraj sciencistoj, sed tre malkonvena por personoj kiuj serĉas norman profesian praktikan sperton. Kaj ne ion konsternigan Nobelan premion.

Profesia edukado estas sur hereza vojo kaj tragik-komike elreliĝita. Ekzemple instruistoj en finnaj ludlernejoj (por junaj infanoj) jam bezonas oficialan universitatan ekzamenon pri seriozaj pedagogiaj sciencaj teorioj. Mi ja estas ia "ateisto", sed mi tamen nun surgenue preĝas kaj propetas ke la Dioj de Ĉielo donu iom da nova prudenteco por la sanktaj finnaj pedagogiaj burokratoj.

Finnaj lernejoj ja ne akceptas nian bonan kulture neŭtran lingvon, Esperanton. Finnaj lernejoj respektas nur anglan lingvon kaj usonan kulturon. Por mi nur kelkaj lingvoj estas interesaj. Mi ne trovis novan vortaron finna-esperantan en librejo. Mi tamen trovis novan grandan vortaron finna-rusan.

Mi tuj konfesas ke la rusa lingvo neniam povos esti por mi profesio. La rusa lingvo tamen estas grava. Estas utila ĝenerala klero, same kiel Esperanto. Evidente la histerio kaj fobio pri Rusujo disvastiĝas en okcidentaj landoj kaj Finnlando volus esti unu el ili. Rusa lingvo tamen estos future en mondo multe pli grava lingvo ol ekzemple la finna.

La norma prezo de vortaro de 130 miloj da kaptovortoj estis 42,95€, sed pro ioma difekto en unu paĝo mi ricevis rabaton -10% kaj do mi pagis 38,65€. Ankoraŭ iom multe da mono por mia magra monbiletujo, sed mi esperas ke mi trovos novan vervon por lerni pli da rusa.

Novaj libroj tute ne estas malmultekostaj kaj sendube multaj personoj opinias ke la tempo de libroj jam pasis. Ili kredeble kredas al absoluta stabileco de Interreto kaj totala neeraremo de komputiloj. Mi tamen prefere kredas al konkretaj aferoj se mi havas tiaj alternativoj.

Iu fanfaronulo en la librejo eĉ sugestis ke estas jam tro malfrue por studadi la rusan lingvon. Kredeble li aludis al la milito en Ukrajno kaj la agresema rilato de okcidentaj landoj. Eble li opiniis ke Rusujo jam estos tute detruita kaj ne plu indas lerni la lingvon.

Mi tamen estis honesta paganta kliento en la librejo kaj miaopinie Rusujo jam estas pli forta. Rusujo ekzistas. Rusujo ne malaperos subite. Por nia civito Mueleja Insulo estas Rusujo bona amiko. Ni kunlaboros kaj batalos kune kontraŭ komunaj malamikoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)