<< | #355 ; Antagonismoj kaj kontraŭdiroj de nova tekniko |
>> |
Komputiloj ja estas nepraj iloj en la moderna mondo. Eĉ devigaj oficialaj agoj kun burokratoj kaj norma interhoma komunikado jam estus tre malfacila sen ili. Ĝenerale oni evidente supozas ke grandaj entreprenoj rajtas decidi kiajn komputilojn ordinaraj civitanoj aĉetu kaj uzu. Granda kapitalo, potencaj fabrikoj kaj pompaj entreprenoj komandas ĉiujn sociojn. Eĉ politikistoj humile obeas.
Ekzistas ja ankaŭ relative simplaj komputilaj sistemoj. Nur iom malnovaj lernolibroj pri elektroniko kaj baza komputila tekniko estas plenaj je principoj de bazaj komputiloj. Principe oni povus konstrui sur tioj bazaj sistemoj pli grandan kaj praktike pli uzeblan sistemon. En praktiko tamen estus multe da problemoj. Tute mem oni povas konstrui nur simplaj aparatoj.
Baza elektroniko ne estas tre malfacila kaj kompleksa por lerni. Ĝenerale oni tamen bezonas tre multe da baza elektroniko por konstrui ekzemple uzeblan komputilon. Ĉio komputilo nepre bezonas operaciumon kaj alian programaron. Estas kompleksaj grandaj programoj kaj kompleksaj aparatoj. Jen la granda tragedio de moderna tekniko. Principoj kaj praktiko estas iom aliaj aferoj.
Tute ne plu estas praktike kaj realisme por konstrui propran komputilon el relative simplaj bazaj elektronikaj komponantoj. Oni nepre bezonas pretaj relative kompleksaj komponantoj se oni volas konstrui uzeblan komputilon. Praktike oni eĉ bezonas jam pretan bazan komputilon por sukcese labori kun aplikaĵoj.
Problemo por teknika hobiisto kaj amatoro. Ĉu oni nur humile aĉetu kaj pagu pretajn produktaĵojn kiojn la granda mono por malnoblaj kaj senrespektataj ordinaruloj selektis? Ĉu oni tute ne mem uzu sian propran cerbon? Ĉu oni tute ne konstruu proprajn solvojn por siaj propraj bezonoj, uzante sian propran scipovon?
Nature honestaj inĝenieroj kaj bonaj konstruistoj volas mem konstrui kaj mem programadi. Ni volas uzi nian propran cerbon kaj niajn proprajn manojn. En praktiko tamen plej bone valoras unue liveri por la taskoj sufiĉan pretan komputilon, operaciumon kun aliaj pretaj programoj kaj sekve koncentriĝi al aldonaj aparatoj kaj propra prudenta programado.
Multspecaj alternativoj estas ioma lacigo. Oni celumu nur la celon, kiel bona pafisto. Plej bone oni selektu nur unu bazan sistemon kaj uzu ĝin. Ne valoras disigi siajn fortojn kaj rimedojn al tro multaj eblecoj. Multe da eblecoj estas principe bona afero, sed ĉio ne eblas. Oni selektu nur unu vojon por iri.
Mi jam selektis Raspberry Pi (uzata mallongigo RPi) kiel mia favorita mikrokomputilo kaj la pli simplan aparaton Arduino kio kapablas por labori en "reala tempo" kaj bone kunlaboras kun RPi. Provizore mi tamen nepre bezonas ankaŭ PC/Windows -sistemon por utile kaj sukcese labori. Ambaŭ ili enhavas problemoj. Provizore ne eblas por uzi nur RPi kaj por senzorge forĵeti PC al profunda marĉo.
Legante lernolibroj pri ĝenerala baza komputila tekniko mi sentas frustracion. La principa baza doktrino ne gvidas rekte al propra praktika efektivigo. La belaj teoriaj principoj ne portas tuj bongustan frukton por unuopa malriĉa amatoro. Kaj tamen la bona celo estas videbla malantaŭ ĉio konfuza nebulo.
Neniu unuopa persono tute ne kapablas por konstrui komputilon el malplena tablo, sen bonaj pretaj komponantoj. Bona moderna operaciumo ne povas esti laboro por nur unu viro. Produktado de komputila elektroniko nepre postulas grandegaj scienc-teknikaj rimedoj. Nur en granda aro da fabrikoj oni povas produkti komputilojn. Oni bezonas vastan kaj alte progresan industrian bazon por produkti komputiloj "el nura sablo".
Nur en specialaj kazoj unuopa homo povas mem konstrui ion vere signifan kaj utilan parton de komputile gvidita sistemo. Probable la sur preta bazo konstruita sistemo enhavos multaj ecoj kaj rimedoj kiujn oni fakte fine ne bezonas. Eĉ la komputila bazo de sistemo estos tre kompleksa, kvankam malgranda je fizika grando. Se estas problemoj kun la komputila bazo, ili povas esti tre severaj. Oni ne riparas la elektronikajn kaj programajn partojn de komputilo per ferdrato kaj tenajlo.
Nature estas malfacile por labori hejme per nur simplaj laboriloj. Okazis iomaj repuŝoj kaj regresoj. Mi tamen esperas ke mi iom post iom trovos taŭgaj solvoj. Multe estas jam perdita, sed ĉio tamen ankoraŭ ne estas perdita. Espero trasukcesos kaj vivos.
Indas uzi "pretaj" komputiloj por kioj oni povas konstrui propraj aldonaj aparatoj. Tamen ion eblas mem konstrui. Indas batali pro por ordinaraj civitanoj pli bona mondo, tia mondo kie ankaŭ ili havas norman honestan lokon. Ni ne kapitulaciu. Ni batalu.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |