<<

#95 ; Aŭtuno estas la plej bona sezono por rigardi stelojn

>>

Laste mi rubrikis la rakonton kiel "Fine ŝajnas ke vera aŭtuno kaj vera vintro alvenos". Ĉu tro optimisme aŭ tro pesimisme? La prognozoj por pli longa tempo promesas varman veteron por Finnlando almenaŭ ĝis fino de jaro. Tio verŝajne signifas ankaŭ veteron blovan, relative malsekan kaj nuban.

Jam estis iom da frosto, sed nenia neĝo aperis ĉi tie en urbo Pori ĉe la okcidenta marbordo de Finnlando. Poste la vetero denove varmiĝis. La tero estas daŭre nuda kaj relative malhela.

Ĝenerale oni opinias ke nuda aŭtuna tero estas malbela. Multaj plantoj mortas. La verdaj folioj jam malaperis. Sur vojoj eble estas rubo kaj koto kiu povas malpurigi ekzemple la ŝuoj. Ĝenerale oni preferas novan puran neĝon kaj pli sekan aeron.

Nuda, senneĝa aŭtuna tero tamen havas ankaŭ bonaj kvalitoj. Dum nokto la tero estas malluma kiam ne estas neĝo sur tero. Precipe proksime al urbo tio signifas ke dum sennuba vetero ankaŭ la ĉielo restas relative malluma. Tial la eblecoj por vidi steloj estas la plej bonaj dum aŭtuno, nature nur dum sennuba nokto.

Somere la noktoj estas tro lumaj en Finnlando por vidi multe da steloj. Mezsomere eblas vidi nur kelkaj plej brilaj steloj sur nokta ĉielo. Laŭ mia sperto oni povas en idealaj cirkonstancoj vidi steloj de kvara grando de heleco (4.mag) sen optikaj iloj, per nura okulo, kiam la Suno estas 9° sub horizonto, angula altitudo -9°. Pli malhelaj steloj apenaŭ estas iam videblaj ĉe urboj por norma homa okulo sen optikaj aparatoj.

Blanka neĝo sur tero radikale ŝanĝas cirkonstancojn de videbleco de steloj, precipe en urboj kie oni uzas multe da artefarita lumo. Neĝo reflektas multe da artefarita lumo supren ale al ĉielo kaj ŝanĝas la ĉielon pli luma. La steloj malaperas.

Do relative varma kaj malhela aŭtuna nokto sen neĝo sur tero estas ideala por vidi steloj sur ĉielo. Mi jam kelkaj fojoj pasante ĝuis pri ĉi tio lukso. Malgraŭ lumoj de urbo Pori eblas vespere vidi almenaŭ steloj ĝis dua grado de heleco - eble eĉ 3.mag - ĉi tie en urboparto Vähärauma dum bona aŭtuna vetero.

Dum somero sennuba ĉielo ĝenerale signifas varman kaj bonan veteron, almenaŭ tage. Dum vintro la vetero estas malvarma kiam la ĉielo estas sennuba. Varma vetero dum vintro ĝenerale signifas nuban ĉielon. Do la antaŭdirita varma vetero ĝis fino de jaro verŝajne praktike signifas nur iom da eblecoj por vidi steloj, malgraŭ la manko de neĝo. Tre bedaŭrinde. Videbleco de steloj estas potenca rimedo por vivo, fonto de bona spirita energio. Mi ekkonis la ĉielon de steloj kaj planedoj antaŭ pli ol 40 jaroj kaj ĝi ĉiam estis por mi bona amiko.

Mi multe pensis pri la problemo de videbleco de steloj dum jaroj. Ĝi ne estas tute simpla afero. Cirkonstancoj varias tiel ke videbleco de steloj estas tre ŝanĝema. Nura altitudo de Suno kaj nubeco de ĉielo ne sufiĉas por klarigi la fenomenon.

Nenia foto. Miaj modestaj ekonomiaj rimedoj ne ebligas por mi foti la ĉielon de steloj. Tiaj aparatoj certe estus esperindaj por nia kara malgranda civito Mueleja Insulo. La ĉielo de steloj estas nia komuna digna posedaĵo.

Tamen spite al ĉio ni ja fine venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)