<< | #79 ; Oka monato de jaro, sed unua de nova vivo |
>> |
Aŭgusto jam komencas, ĝenerale konsiderinde somera monato de rikoltado de greno en agrokulturo en kamparo. Ĉifoje monato aŭgusto tamen komencas eĉ tre somera, ĉar longtempa sufoka varmego ankoraŭ ne forlasis. La somero estis tre varma kaj seka. Pro manko de pluvo la grajnoj de greno restis malgrandaj kaj la rikoltaĵo manka.
Libeloj, tiuj imponaj helikopteroj de insekta mondo, krozadas majeste super herbaj kampoj serĉante frandaĵojn. Floroj kaj abeloj donas sian plej bonan kontribuon. Virinoj aperas tre belaj kaj ridetantaj. Naturo estas jam preskaŭ preta. Skoloj supozeble komencos je oka tago de aŭgusto ĉar horaroj de urbaj aŭtobusoj aliiĝos tiam.
Ĉifoje aŭgusto estas escepte grava monato en mia vivo, ĉar je fino de monato mi komencos en teknika universitato kiel studanto. Mi estos akademiulo de tekniko, kvankam mi neniam ekzameniĝis kiel studento el liceo. Mi ja estas inĝeniero, viro de praktika vivo kaj tekniko. Fakte mi estas plej proksime viro de praktika programado. Espereble mi trovos novan vivon por la nacio Mueleja Insulo.
Finnlando estas la promesita lando de malicaj persekutistoj, la El Dorado de juĝprenoj, sukplena paradiso por neproduktaj burokratoj, la malbenita lando por ordinaraj civitanoj, vera Infero sur tero kun diabloj kaj demonoj de burokratismo. En ĉi tiuj iom nefavoraj cirkonstacoj ni tamen devas trovi la pli bonan estontecon por nia propra malgranda civito.
En la nuna kaj precipe en la estonta labora mondo nur pli alta edukado povos proponi kredeblan kaj fortikan ekonomian porvivon por malriĉuloj. Sen bona profesia sperto kaj sen moderna metia scipovo restas la vivrimedoj sur malfirma kaj trompa grundo. Se estas tre facile trovi iun alian por efektivigi la laborajn taskojn de laboristo, por tiu laboristo ne eblos vivi prudente kaj farti bone. Malalta metia kompetenco ne ebligas bonan vivon por malriĉuloj. Ĝenerale nur pli bona edukado povas oferti bonstaton kaj prosperon por tiuj grandaj masoj da homoj kiuj ne naĝadas en abunda mono, denaska ĉerpilo de arĝento en ilia buŝo. Tial studado en altlernejo estas klara celo. Alia bona vojo apenaŭ ekzistas.
Beroj de sorparbo ankoraŭ ne estas pretaj. Sorpo (aŭ ankaŭ nomata kiel aŭkuparo) estas bero de aŭtuno. La beroj fariĝos ruĝaj kiam ili pretiĝos. La gusto de sorpaj beroj estas iom acida, eble ne tre bongustega.
Mi eble jam trovis plej interesajn temojn en studoj de aŭtomata tekniko. Eble robotoj kaj mekanismoj povus esti mia propra kampo. Mi ŝatas 3-dimensian geometrion.
Ĉu eblus aŭtomata hejmo? Ĉu moderna hejmo povus esti la perfekta aparato por vivi? Hejmon ni ja ĉiuokaze bezonos.
Aŭtomata tekniko estas iom konfuza kaj malklara sfero. Praktike oni devas labori kun pretaj partoj kaj komponantoj, certaj produktoj de iuj fabrikantoj. Apenaŭ eblos progresi tre malproksimen sen uzi pretaj fabrikaĵoj. Ne eblas konstrui ĉiun mem. Taskoj estas tre variaj. Oni devas lerni la pretajn fabrikaĵojn de fabrikantoj por povi efektivigi la solvojn por ĉiu aparta tasko.
Oni instruas bazaj konceptoj kaj principoj, sed en praktiko oni devas plejparte uzi pretaj partoj de certaj fabrikantoj. Ne valoras konstrui roboton mem. Ne valoras konstrui komputeron mem. Oni nepre uzu pretaj produktoj kiam eble. Malgrandaj komputeroj estas aparte interesaj. Eble mi havos oportunecon por konatiĝi en praktiko kun malgrandaj sistemoj kiel Raspberry Pi, Intel Galileo kaj Arduino.
Oni ja multe afliktiĝis pri la influo de aŭtomata tekniko al labora vivo. Tiun oni tamen ne povas helpi. Kio okazos, okazos. Milionoj da laboristoj eble fariĝos senlaboraj kaj bezonos novan porvivon. Sed mi mem kiel senlabora inĝeniero ja ankaŭ bezonos novan porvivon! Ni ĉiuj ja vivas en ĉi tiu komuna kruela mondo, sanga mondo de reciproka konkuro.
Lingvojn mi ne lernos multe en universitato. Ebla estus nur iom de (neteknika, komerca) germana lingvo, aldone al la bedaŭrinde ĉie deviga angla lingvo. Esperanto estus ja la plej bona neŭtrala lingvo por internacia komunikado, ideala por tekniko.
Ĥemion mi devas provizore forgesi. Interesa optiko estus iom malfacila kombini racie kun aŭtomata tekniko. La plej interesan matematikon (Laplace transformo, Fourier analizo, vektora analizo kaj praktika uzo de ekvacioj de Maxwell) mi provizore ne atingos. Eble pli poste, oni ja rajtas revi.
En studoj mi konfidas al papero kaj plumo, propraj notoj. Homo kreas, instrumento obeos. Reala estas la plej grava.
La apuda foto prezentas bluaj beroj de paris quadrifolius
, en Finnlando nomata kiel "bero de lupo". La nigre bluaj beroj estas venenaj. Mortiganta porcio supozeble estus 30 ... 40 tiaj beroj, sed oni rakontas ke la gusto de tiuj beroj estas - bonŝance - tiel malagrabla ke neniu apenaŭ manĝos pluraj libervole, kaj oni povas dubi ĉu eĉ unu tutan beron.
Kaj kompreneble nia propra civito Mueleja Insulo venkos en la kruela batalo de vivo!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |