<<

#76 ; ¡Hola amigos! ¿Cómo estáis?

>>

Mi estas botelo de Sierra Tequila Silver el Mexico. Apude vi vidas mian foton. Mi estas la naskiĝtaga donaco por la estimata grandsinjoro ŝtata inĝeniero, lia alta reĝa moŝto Sameli (IV) la kvara. Li afable petis min skribi ĉi tiun tekston.

Nu, ni boteloj de Tequila plejparte restas silentaj kaj ĝenerale ne skribas artikolojn. Plejparte ni eĉ ne konas la lingvon Esperanto. Ni ja estas "Hecho en Mexico". Mi ne scias kiajn botelojn de alkoholo oni produktas en tiu lando Esperanto? Ha-ha-haa, ŝerco, ŝerco! Ni boteloj, ni havas surprize ampleksan lingvoscion.

Ni alkoholaj boteloj estas iom ŝercemaj pro la alta porcio de alkoholo. Mi mem esta 38% pura alkoholo. Mi scias ke multaj homoj agas tre ludeme jam tiam kiam ilia porcio de alkoholo estas nur 0,1% aŭ 0,2%.

La 60-a naskiĝtago de nia estimata grandsinjoro ŝtata inĝeniero, Ambasadoro, kaj tiel plu ... estas tamen tre grava evento. Pro tio okazo mi estas nun preta esprimi kelkaj vortoj. Tamen ne atendu kaj postulu la samon el aliaj boteloj de Tequila.

Certe ne eblas en tia grava festa parolo eviti komenti la usonan prezidenton Donald Trump, prezipe nun kiam li venos al Finnlando por vizito. Li ja vekas tre diversaj sentoj ankaŭ en la botela societo. Sur la bretoj de finna detala alkohola vendejo ALKO mi aŭdis multaj sarkasmaj opinioj de aliaj boteloj. Mi mem tamen opinias ke Donald Trump estas la plej bona fenomeno kio okazis en Ameriko dum tre longa tempo.

Ĉu ili konstruos muron ĉe limo de Mexico? Ĉu ili volas obstakli transloĝiĝon? Mi kiel botelo de Tequila ne vidas ion problemon. Homoj ja ĉiam bezonas alkoholon. Usono certe ne volas rifuzi Meksikan alkoholon. Eble homoj eĉ bezonos kaj konsumos pli da alkoholo pro la agoj de Donald Trump!

Mi devas - kompreneble nur figure - levi mian ĉapelon (vi ja vidas mian ruĝan Sombrero) por Donald Trump. Li estas viro bona por la paco en nia komuna mondo. Dum milito vane rompiĝus multe da boteloj. Multe da bona alkoholo fluus sur tero.

Mi kredas ke "Mind your own business" estas kiel la baza politika principo de Usona prezidento, en la bona senco. Ĉiu plej bone zorgu nur pri siaj propraj aferoj. Usono apartenas por Usonanoj kaj aliaj landoj por si mem. Monda komerco de alkoholo estas grava afero, sed alie eblas ankaŭ malpliigi la tre abundan mondan komercon. Loka produktado estas pli bona por la naturo kaj pli bona por la loka popolo.

Gazetaro tre malbone kaj malice traktis Donald Trump dum longa tempo. Evidente la tre kritikaj ĵurnalistoj subtenis kandidaton de alia partio. Aŭ eble ili nur volus grandan militon kontraŭ Rusujo? Mi tamen ne kredas ke Usono bezonus esti ia "monda policisto" aŭ partoprenanto en ĉiuj krizoj de mondo. Loka popolo scias pli bone kion ili mem volas.

Hispanuja lingvo ("español") estas por mi tre grava lingvo, mia gepatra lingvo. Mi scias ke ankaŭ sur ĉi tiuj paĝoj estas iom da simplaj sed bonintencaj poemoj en la hispana lingvo. La ambasadoro tre bedaŭras la malbonan staton de tiuj poemoj. Li studadis iom la hispana lingvo, sed ne havis fortojn kontinuigi la nacian epopeon de lia lando.

Ĉiuokaze mi kiel botelo de Tequila esperas bona sorton por la lando Mueleja Insulo kaj por ĝia reĝo kaj por ĝia registaro. Bonan 60-an naskiĝtagon por vi! Skål! Ni tostu, por via sano!

Sincere
Via Botelo
Sierra Tequila Silver


Surpize la botelo vere skribis la supran tekston. Boteloj ŝajnas scii surprize multe pri nia mondo. Mi korektis nur kelkaj malgrandaj eraroj en la teksto de botelo.

Gusto de Tequila estas akra kiel pinto de kakto. Mi preferas finnan "Jaloviina" kiu vere estas laŭ sia nomo "Nobla Brando", kun ioma gusto de gudro.

Kaj ... kun alkoholo aŭ sen alkoholo ... ni venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)