<<

#48 ; Baldaŭ estos somero, la sola vivinda sezono de finnoj

>>

Hele verdaj someraj koloroj komencas jam aperi en la naturo de Finnlando. La somero estos neevitebla, venonta fakto, nova dominanta normo, ĝis aŭtuno. Temperaturoj jam demonstris kiom ili estas kapablaj. La malvarmaj, ĝenaj fingroj de vintro estas provizore forpelitaj.

Neĝo jam malvenkis kaj retiriĝis. Ĝi sin hontas, lekas siajn vundojn kaj kolektas fortojn por nova atako suden, eble ripozante kaj revigliĝante ĉe la famega norda gravulo de malvarma sezono, la Kristnaska Viro, en sia ĉefstabo Korvatunturi, ĉe la limo kontraŭ Rusujo, laŭvorte tradukita "la orela monto"?

Mi trovis kelkaj junaj larikoj en la arbaro apud la ambasado. Larikoj estas piceoj, aŭ almenaŭ mi kredas ke ili estas piceoj. La nomo de lariko en la finna lingvo estas laŭvorte tradukita "folia piceo".

Larikoj havas pinglojn kiel ordinaraj piceoj, sed larikoj faligas ĉiujn siajn pinglojn en aŭtuno kaj kreskigas tute novajn pinglojn en printempo. Pingloj ja estas folioj de pinglarbo. La ordinaraj pinglarboj de Finnlando, piceo, junipero kaj pino konservas siajn verdajn pinglojn dum vintro.

Certe ĉiuj pinglarboj faligas parton de siaj pingloj dum jaro. Vojetoj en pina arbaro estas kovritaj de malnovaj brunaj pingloj de altaj pinoj. Ili estas bona konstrua materio por la nestoj de formikoj. Evidente por arboj estas pli bone forlasi tro malnovajn foliojn. Foliaj arboj preferas forlasi ĉiujn malnovajn foliojn en aŭtuno kaj bredi novaj folioj en printempo. Pinglaj arboj ordinare preferas porti siajn pinglajn foliojn (eble tra multaj jaroj?) dum vintro tiel ke la folioj estas pretaj por produkti tuj kiam la cirkonstancoj permesas.

Certe ankaŭ la pingloj de ordinaraj pinglarboj povas iam vintre en eksterordinara malvarmo difektiĝi pro tre severa frosto, almenaŭ la plej junaj pingloj.

Du diversaj strategioj. La trasukceso de vintro tamen krevas certan specialan adaptiĝon de verdaj vivaj pingloj. Frosto estas timiganta antagonisto al vivanta planto kiu devas enhavi iom da akvo. Eble la rilato de utilo en produktado estas pli bona por pingloj kiuj ne bezonas elporti froston?

Do, kiun strategion nia kara malgranda kaj tre juna nacio prenu por la somero kaj por la venonta vintro por trasukcesi en vivo, ludo kaj amo? Ĉu ni kreskigu tute novajn hele verdajn folioj por suĉi plian forton de vivo el naturo? Ĉu ni aŭtune ĵetu la facilajn nur-somerajn folioj for en timo de malvarmo kaj frosto de vintro, aŭ ĉu ni disvolvu pinglojn tiel fortikajn ke frosto ilin ne kapablos rompi kaj mortigi? Ĉu ni investu en facila forĵetebla efektivigo, aŭ ĉu ni konstruu efektivigojn kiuj rezistos tra afliktoj kaj estos tuj pretaj por ekspluati novaj eblecoj kiam la Suno denove brilas kaj temperaturoj leviĝas?

Lariko sendube estas fajna kaj rara arbo en niaj iom altaj nordaj latitudoj, sed niaj propraj pingloj devas elporti kaj toleri multajn malfacilaĵojn. Ni devas vivi kaj elturniĝi ankaŭ dum vintro.

Kun komenco de somero finas la kurso de hispana lingvo en la skolo. Ĝi estis mia tria kurso de hispana lingvo. Entute mi studadis hispanan lingvon ĉirkaŭ unu jaro. La unua kurso estis fakte nur mallonga somera kurso. La sendependa nacio ja tamen jam selektis la hispanan lingvon por sia nacia epopeo. Mia sincera intenco estis dum ĉi tiu somero renovigi kaj kompletigi la freŝan kaj nepretan epopeon, sed jam devas konfesi ke verŝajne tiu ne eblos. Dum somero la ambasado havos multe da laboro, kvankam la honesta kaj respektata ambasadoro mem ne ricevis oficialan someran okupon en urbo de Pori. Ni devas pacience atendi novan epizodon de "ŝpruco kaj gluglo de poezia vejno". Bedaŭrinde ŝajnas ke provizore ne eblas progresi en lerteco en la hispana lingvo.

Mi longe revis kaj sonĝis pri bona kono de "pli alta matematiko", matematika analizo, diferenca kaj integraĵa matematiko. Fine, dum ĉi tiu somero mi faros seriozan provon por atingi praktikajn kapablojn inter alie en traktado de famaj ekvacioj de Maxwell. Aliaj stimulantaj "agrostrioj" (por plugi) de matematiko estas inter alie ĝenerala vektora analizo, parte diferencaj ekvacioj, multoblaj integraĵoj, Fourier-analizo, teoria algebro kaj Laplace-aliigo. Eble mi ĉiujn tiujn frandaĵajn fruktojn iam atingos?

Oni ja certe lernas iom da matematiko dum normaj studoj de inĝeniero. La norma matematiko de ordinaraj inĝenieroj tamen ne sufiĉas. Mi volas atingi la veran matematikon, la veran scion kaj la realan povon. Ne eblas konstrui novajn metiojn, novajn industriojn kaj novajn profesiojn por la memstara ŝtato sen pli bona matematiko. Matematiko de ordinaraj inĝenieroj eble taŭgas por la malnovaj nacioj, por la malnova mondo. La nova mondo tamen bezonas pli da kono, pli da kompetenco kaj pli da prudenteco.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)