<< | #477 ; Mi plibonigu miajn morojn |
>> |
La nova jaro ja estas la tradicia tempo por doni bonajn promesojn. Estas somero, sed mi volas nun promesi por plibonigi miajn morojn, nome la laborajn morojn. Mi havas ĉi tie multaj nepretaj projektoj. Evidente estas pli facile por komenci novan projekton ol doni la finan poluron por la malnovaj. Mi sankte promesas ke mi iom post iom plibonigos miajn malnovajn artikolojn.
Mi firme kredas ke mi estonte laboros ekzemple kun la tradiciaj metodoj de astronomia navigado kaj kun simpla kartografio. Mi kredas ke iom post iom eblos por konstrui pli bonan mondon, nome la Esperantan mondon. Miaj temoj ja estas malnovaj teoriaj aferoj kaj tute ne ioj novaj komercaj produktaĵoj. Ĉio malnova tamen ne estas malbona, nek estas ĉio nova bona. Prefere mi dirus ke la plej gravaj aferoj ekzistas en nia historio. Mia intenco ne estas por riĉiĝi per ĉi tioj artikoloj. Ekzistas aliaj altaj valoroj ol mono.
|
Sed unue ... Mi intencas uzi la libron "THE 200 YEAR EPHEMERIS" de Hugh MacCraig (libro presita 1947) por kontroli rezultojn de planeda kalkulado por la jaroj 1800 ... 2000 kaj tial ni pli bone lernu la simbolojn kiojn la libro uzas. Ĝi nome estas astrologia efemerido, ne astronomia. Estas tamen uzebla se precizeco de 1° en tercentra ekliptika longitudo sufiĉas por la Suno kaj la planedoj.
Unu grava afero certe estas la 12 simboloj por la signoj de zodiako. Oni nur komprenu ke ili ne estas stelaj konstelacioj de ĉielo, kvankam la nomoj estas parte similaj. Temas simple pri direktoj sur la zodiako, komence el la direkto de printempa ekvinokso maldekstrumen. Oni povas uzi kiel helpilo la artikolon Astronomiaj kaj astrologiaj simboloj.
La planedoj de nia sunsistemo, la Luno kaj la Suno estas ĉiam en zodiako, proksimaj al la ekliptiko. Tial oni povas simple esprimi la proksimuman direkton de tia objekto per la nura ekliptika longitudo λ = 0° ... 360°. Ĉiuj la zodiakaj signoj estas precize same larĝaj, 30° da angulo laŭ la ekliptiko.
Uzante la apudan tabelon ni povas kompreni ke se io objekto ekzemple situas en longitudo 100°, estas la objekto en la zodiaka signo Kankro kaj ni povus skribi la longitudon ankau ĉi tiel: 10 ♋ ; tio signifas 10° el la komenco de Kankro. Kankro komencas je 90° kaj la longitudo de objekto estas 10° pli granda, do 90° + 10° = 100°.
La Suno ŝajne movas dum jaro - por ni loĝantoj de planedo Tero - precize laŭ la ekliptiko maldekstrumen, orienten sur la ĉielo. Je la momento de printempa ekvinokso - proksimume la 20. tago de monato marto - estas la longitudo de Suno precize 0° (la sama direkto kiel 360°). Tiam la Suno situas sur la ĉiela sfero en la punkto kie la ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro sekcas unu la alian. Tiam la Suno iras al la zodiaka signo Ŝafo (Aries) ♈.
Post proksimume 3 monatoj, en mezsomero, atingas la Suno sian plej nordan deklinacion. Tiam estas la ekliptika longitudo de Suno 90° (maldekstrumen el la direkto de printempa ekvinokso). Tion momenton oni nomas la somera solstico. Tiam la Suno iras al la zodiaka signo Kankro (Cancer) ♋.
Aŭtune, denove post proksimume 3 monatoj, la Suno denove trafas la kruciĝon de ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro sur la alia flanko de ĉiela sfero. Tiam estas la deklinacio de Suno denove 0°. Nun la Suno tamen movas suden sur la ĉielo, al negativa deklinacio. Okazas la aŭtuna ekvinokso, longitudo de Suno estas 180°. Tiam la Suno iras al la zodiaka signo Pesilo (Libra) ♎.
Je mezvintro - proksimume la Julo dum fino de monato decembro - la Suno atingas sian plej negativan (sudan) deklinacion. Tiam estas la ekliptika longitudo de Suno 270°. Okazas la vintra solstico. La aliiĝo de deklinacio de Suno momente haltas kaj baldaŭ komencas ŝanĝiĝi al la pozitiva direkto, norden. Tiam la Suno iras al la zodiaka signo Kaprikorno (Capricorn) ♑.
... Kaj poste la Suno nature iras direkte al nova kalendara jaro kaj post 3 monatoj denove al nova printempa ekvinokso ... kaj tiel plu.
La movado de Suno sur la ĉielo estas relative regula. Nia kalendaro ja baziĝas al la Suno. La Suno movas sur ĉielo angulon de proksimume 360° dum 365 aŭ 366 (superjare) diurnoj. Do la Suno movas proksimume unu gradon (1°) en ekliptika longitudo dum unu tago. Nature ne eblas por rekte vidi kiel la Suno movas inter steloj sur la ĉielo, sed oni povas la fakton konkludi.
Origine - dum antikva tempo - la stelaj konstelacioj de ĉielo apud la zodiako estis (tre proksimume) en la sama direkto kiel la zodiakaj signoj de sama nomo. Akurataj limoj de konstelacioj estis tiam ankoraŭ nedifinitaj. Dum tempo la koordinatoj de konstelacioj tamen aliiĝis ĉar la direkto de rotacia akso de Tero movas pro precesio. Nur 1920 la astronomoj kapablis decidi la akuratajn limojn de konstelacioj, uzante ekvatorajn koordinatojn de ekvinokso 1875. Iom stranga sistemo. Sur stela mapo de malnova ekvinokso 1875 estis la limoj de konstelacioj iom simplaj kaj regulaj. La koordinatoj por la limoj de konstelacioj ekzemple por la ekvinokso 2000 certe estas aliaj.
Nuntempe oni ĝenerale uzas la zodiakajn signojn nur en astrologio. Ili tamen estas taŭga metodo por esprimi la direktojn, relative al la ekvinokso de koncerna momento. Mi kiel amatoro ŝatas la zodiakajn signojn, ili estas la tradicia metodo por indiki direktojn de planedoj en zodiako. Ekliptiko ja estas tre stabila plano en spaco. Ekvatoro movas, sed ekliptiko restas, nur la direkto de printempa ekvinokso movas. Tial la plej simpla kaj facila metodo estas por mezuri la longitudojn el la printempa ekvinokso de koncerna momento kaj la latitudojn el la ekliptiko. Kaj en praktiko por planedoj estas plej grava la punkto de printempa ekvinokso por la koncerna momento, almenaŭ se oni ne volas speciale pensi pri steloj kaj limoj de konstelacioj kies koordinatoj estas difinitaj por io alia tempo.
Mi trovis kelkaj iom aliaj simboloj por la zodiakaj signoj. Espereble la apudaj fotoj donas bonan komprenon pri ili. La ordo estas la sama.
|
Ekzistas ankaŭ propraj simboloj por planedoj. Fotoj pri ili aperas apude. En astrologio fakte ankaŭ la Suno kaj la Luno estas planedoj - vagantaj lumoj de ĉielo. Iliaj simboloj ne aperas en ĉiuj la fotoj, sed mi supozas ke ili estas konitaj. La simbolon por la tria planedo - la Tero - ni ne bezonas ĉi tie, ĉar ni observas la ĉielon el la surfaco de la planedo.
La pli malgrandan objekton "Pluto", esperante Plutono, oni ne plu konsideras kiel vera planedo. Oni uzis por Plutono du aliaj simboloj ( ♇ kaj ⯓ ), sed la duan simbolon ĉiuj retfoliumiloj ne konas.
Iom pli malfacila kazo estas Urano, kio havas du aliaj simboloj. Normaj almanakoj ne prezentas la direktojn de Urano kaj Neptuno ĉar ili apenaŭ estas videblaj per nura okulo.
Oni povas utiligi konon de ĉi tioj simboloj kun norma finna almanako. Ni rigardu al du aliaj varioj de finna almanako por la somera semajno 25 de jaro 2024. Maldekstre ni vidas la almanakon "Yliopiston almanakka" kion publikigis la universitato de Helsinki.
La 20-an tagon de monato junio okazas la somera solstico (finne "Kesäpäivänseisaus"). Ni vidas el la almanako ke la Suno tiam iras al la zodiaka signo Kankro je 23:50 horoj finna somera tempo (UTC+3h) ( ☉ ♋ klo 23.50 )
Ni vidas ke la 17-an tagon de junio estas la planedoj Merkuro ( ☿ ) kaj Venuso ( ♀ ) proksimume en la sama direkto el Tero. Mi tamen ne kredas ke estus facile videbla evento en realo.
Kaj klare la 22-an tagon de junio okazas la plenluno ( ○ ). Tiam ankaŭ estas la somermeza festotago (finne "Juhannuspäivä") kio estas publika libertago en Finnlando, eĉ se norme estus labortago. Tio estas ankaŭ la tago de finna flago. Origine la somermeza festo estus je somera solstico, sed ne plu en praktiko.
La alian iom pli grandan finnan almanakon "Suomen kansan kalenteri" publikigis la firmo "Otava". Foto pri la junia semajno 25 estas dekstre.
Dekstre ni vidas proksimume la saman informon kiel en la unua almanako. La simbolo de zodiaka signo Kankro tamen estas iom alia, pli natura? Por mi la simboloj de Kankro kaj Skorpio tamen ŝajnas iom tro similaj. Ĉi tioj zodiakaj signoj ja tamen estas tre distancaj unu el la alia.
Aldone la dua almanako donas proksimuman informon pri la zodiaka signo de Luno por ĉiu tago. Laŭ la informo la 17-an tagon de junio estas la Luno en la zodiaka signo Pesilo ♎. La 18-an kaj 19-an tagon la Luno estas en Skorpio ♏. La 20-an kaj la 21-an tagon en Sagitario ♐ kaj la 22-an kaj la 23-an tagon en Kaprikorno ♑.
La longitudo por la komenco de Kankro ja estas 90° kaj la longitudo por la komenco de Kaprikorno estas 270°. La angula diferenco inter ili estas 270° - 90° = 180° ; la plej granda ebla. La plenluno ja estas en la kontraŭa direkto el la Suno. La plenluno okazas la 22-an tagon kiam la Luno estas en Kaprikorno kaj la Suno estas samtempe en Kankro, sur la alia flanko de ĉielo.
La simboloj de zodiakaj signoj en la dua almanako certe estas karakterizaj kaj artistaj. Por la 22-a tago ni vidas ke la Luno (plenluno) estas relative malalte sur la ĉielo ( ☾ mat. ). La plenluno ja estas ĉiam relative malalte dum somero, ĉar la somera plenluno estas proksimume kie la Suno estas vintre. Tamen la almanako volas raporti ke la latitudo de Luno estas speciale negativa (proksimume -5°) kaj tial la Luno aperas speciale malalte en Finnlando kaj en la norda parto de lando kredeble estas nevidebla, sub horizonto.
La 29-a tago estas la Luno en la suprenira nodo ☊ de sia orbito, kvankam tion la fotoj ne montras. Tial estas la Luno plej malalte sub la ekliptiko dum la 22-a tago. La Luno ja iras sur ĉielo maldekstrumen proksimume 90° dum 7 tagoj. La malsuprenira nodo ☋ estas proksimume sur la kontraŭa flanko de ĉielo. La nodoj tamen iom movas dum tempo. Mi kredas ke en norda Finnlando la Luno - kiel plenluno - iam povas somere meznokte esti videbla en sudo super la horizonto samtempe kun la Suno, kio estas en nordo. Nome kiam la plenluno progresis proksimume 90° kaj 7 tagoj post la suprenira nodo. Tiam ĝi estas proksimume 5° super la ekliptiko (sur la norda flanko).
La signifo de ĉiuj ĉi tiuj malnovaj simboloj estas por lerni kompreni ekzemple la sekvantan informon por planedoj en la libro "THE 200 YEAR EPHEMERIS" de Hugh MacCraig. La koordinatoj estas por la ekvinokso de koncerna momento.
El la supra tabelo ni vidas ekzemple ke la tercentra ekliptika longitudo de planedo Jupitero ( ♃ ) estis en jaro 1800 en komenco de monato januaro (JAN): 25 ♊ kaj la planedo do tiam estis en la zodiaka signo Ĝemeloj, longitudo 60° + 25° = 85° (maldekstrumen el la tiama direkto de printempa ekvinokso). Latitudon la tabelo ne rakontas, sed ĝi estas proksime apud la ekliptiko. Samtempe estis la planedo Saturno ( ♄ ) en zodiaka signo Leono, longitudo 9 ♌ = 120° + 9° = 129°.
La ekliptikaj longitudoj ja ne rakontas rekte en kio konstelacio de steloj la planedoj tiam estis. Tamen la zodiakaj signoj estas en la sama ordo kiel la konstelacioj de simila nomo apud la ekliptiko kaj ne estas tre granda diferenco inter la longitudoj, sed la larĝeco de konstelacioj varias.
Ni vidas el la supra tabelo ke la longitudoj de Jupitero kaj Saturno iom malkreskis dum la komenco de jaro 1800. La planedoj do unue movis iom okcidenten, horloĝdirekte, sur la ĉielo relative al la steloj (retroaktiva movado). Poste la longitudoj komencis kreski maldekstrumen, kio estas norma direkto de movado por la eksteraj planedoj. La numeroj de komenco de jaro jam rakontas ke la planedoj Jupitero kaj Saturno estis tiam relative bone videblaj, tre proksimume kontraŭe al la Suno. La plej distancaj planedoj movas nur malrapide - kiam ni rigardas ilin el nia planedo la Tero. Ekzemple Saturno restis en la zodiaka signo Leono la tutan jaron, movante sur la ĉielo nur proksimume 20°.
Ni vidas ke la Suno ( ☉ ) estis en komenco de monato marto (MAR) en la zodiaka signo Fiŝoj: longitudo 11 ♓ = 330° + 11° = 341°. La zodiakaj signoj ja ĉiam estas 30° larĝaj. Evidente mankas ankoraŭ 19° el la longitudo de Suno por ke ĝi atingu la direkton de printempa ekvinokso, longitudon 360° (kio estas la sama direkto kiel 0°). Kiom da tagoj oni bezonas por tio? La Suno movas proksimume unu gradon potage. Do oni bezonas 19 tagoj por 19°. Kaj tiam estos la 1 + 19 = 20. tago de marto, la momento de printempa ekvinokso. Nu, ĉi tion ni ja jam scias. Estis simpla ekzemplo pri la kalkula metodo por la tagoj de monato. Aliaj planedoj tamen ne movas same regule.
Por la rapide movanta Luno ( ☽ ) estas la tabelo tro kruda por trovi akuratan longitudon. La Luno ja estas preskaŭ ĉio monato en la sekvanta zodiaka signo, sed Luno movas rapide sur la ĉielo. Luno movas tre proksimume 360° dum 28 aŭ 29 tagoj kaj ĝi do movas pli ol 12° dum unu diurno. Tial la Luno iras tra ĉiuj la zodiakaj signoj dum unu monato.
Ĉu mi eble en ĉi tio konteksto degnus por diri iom pri la antagonismo inter astronomio kaj astrologio? Astronomio ja estas ĝenerale respektita scienco. Laŭ onidiro estas astrologio nura trompo. Iuj astronomoj tre kolere atakis al la kalkulaj metodoj de astrologio. Ili asertas ke la movado de konstelacioj en ekvatora koordinata sistemo pruvas ke astrologio eraras. La konstelacioj apud la ekliptiko ne plu estas la samaj kiel la zodiakaj signoj de simila nomo kaj la astronomoj asertas ke tio signifas ke astrologio estas falsa.
Nu, la tradicia zodiakaj signoj ne estas falsaj. Ili komencas el la direkto de printempa ekvinokso de koncerna momento. La punkto de printempa ekvinokso movas ĉar la direkto de rotacia akso de Tero aliiĝas. La movado de Tera rotacia akso kaŭzas ke la ekvatoraj koordinatoj de steloj kaj de konstelacioj movas. Tial la astronomoj devas ĉiam sciigi pri la ekvinokso de ekvatoraj koordinatoj. La zodiakaj signoj tamen estas mezuritaj el la movanta printempa ekvinokso. Nenia eraro en zodiakaj signoj. Se oni volas pruvi ke astrologio absolute estas tute erara, oni unue pruvu kun absoluta certeco ke tute ne ekzistas nek iam ekzistis helruĝaj unikornoj ie ajn en la vastega universo.
La supraj bildoj el "The Astronomical Companion" de Guy Ottewell eble klarigas la aferon. La direkto de printempa ekvinokso movas sur ĉielo horloĝdirekte ½° dum 36 jaroj, 30° dum 2150 jaroj. Tial la el la vera punkto de printempa ekvinokso mezuritaj longitudoj de steloj kreskas samtempe. Antaŭ 2000 jaroj estis la direkto de printempa ekvinokso ankoraŭ en la stela konstelacio Ŝafo (Aries) - laŭ la modernaj limoj de astronomiaj konstelacioj. Nun ĝi tamen estas en la konstelacio Fiŝoj (Pisces). Tion kaŭzas la precesio de Tera rotacia akso. La ekliptiko restas esence la sama, sed la ekvatoro movas kun la printempa ekvinokso.
Nu, en la origina bildo estis la Suno en la centro kaj la Tero cirkulis ĝin. Mi tamen volis desegni ke la Tero estas en la centro kaj la Suno movas sur la ĉielo. Sendube estas la origina modelo de Guy Ottewell pli ordinara, sed fakte tamen ekzistas nenia vera centra punkto en la universo. Ni vivas sur la Tero kaj tial estas miaopinie pli nature por pensi ke estas sufiĉe bona praktika vero kion ni vidas per niaj propraj okuloj. Temas pri relativa movado. La Suno estas por ni grava, sed ĝi tamen ne estas la centro de tuta universo.
La dekstra bildo indikas kiel la ekliptiko (rekta linio en la bildo) iras tra la nunaj astronomiaj konstelacioj. La printempa ekvinokso estas dekstre kaj el tio la ekliptika longitudo kreskas maldekstrume. La longitudo al la limo de konstelacio Aries estis 28° (dum la 1980-aj jaroj). Longitudo al la konstelacio Taurus estis 52°, al la konstelacio Gemini 89°, ... kaj tiel plu. Ordinare oni ja volas desegni la ĉielan ekvatoron kiel rekta linio. Sur la ĉiela sfero - sur la surfaco de globuso - estas kaj ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro kiel eble plej rektaj linioj (grandcirkloj), sed sur ebeno ne eblas desegni ambaŭ el ili kiel tute rektaj linioj.
Oni tamen bone memoru ke la zodiakaj signoj ne estas la samaj kiel la - bedaŭrinde simile nomitaj - modernaj astronomiaj konstelacioj de steloj. Jes, la direkto de zodiakaj signoj sur la ĉielo movas kiam la direkto de printempa ekvinokso movas. Oni ja mezuras la zodiakajn signojn el la direkto de printempa ekvinokso, kaj ne el steloj aŭ el la nunaj limoj (el jaro 1920) de modernaj astronomiaj konstelacioj. La 12 zodiakaj signoj estas ĉiuj egale larĝaj 30° sektoroj apud la ekliptiko, mezurita el la printempa ekvinokso de koncerna momento. La zodiakaj signoj movas relative al la steloj ĉar la direkto de printempa ekvinokso movas pro la precesio de rotacia akso de Tero.
Larĝeco de modernaj astronomiaj konstelacioj apud la ekliptiko varias. Tial ne eblas diri ke ekzemple "astrologia Aries" estus "astronomie Pisces" ktp. Ekzistas nenia 13. zodiaka signo "Ophiuchus". Tio estas nur unu nuna astronomia konstelacio. Kaj precesio influas al la punkto de printempa ekvinokso, sed ĝi ne influas al la zodiakaj signoj, kiojn ni mezuras el la printempa ekvinokso de koncerna momento, ne ekzemple el la fiksa ekvinokso J2000.
Ni iom testu la astrologian efemeridon de Hugh MacCraig kontraŭ la informo en la libro "PLANETARY AND LUNAR COORDINATES FOR THE YEARS 1984 - 2000". Iom aprezita kaj honesta astronomia fonto.
|
Temas pri tercentraj ekliptikaj koordinatoj por la komenco de jaro 2000. El la astrologia efemerido por januaro ni vidas la longitudojn de apuda tabelo.
Kaj eblas testi kun la informo el la astronomia efemerido. La ekvinokso ne estas problemo eĉ se la astronomia efemerido donus la koordinatojn por la ekvinokso J2000 ĉar la ekvinokso de koncerna momento por la komenco de jaro 2000 praktike estas la sama. Precizeco de unu grado estas sufiĉe bona.
La astrologia efemerido ja donas nur ekliptikan longitudon ( λ "lambda" ) sed ĝenerale la ekliptika latitudo ( β "beta" ) estas proksima al la ekliptiko (latitudo nulo) kiel la astronomia efemerido atestas. La latitudo de "Pluto" tamen estas alia (proksimume +10°). La tria informo ( ρ "rho" ) signifas tercentran distancon en unuoj AU.
La libro uzas decimalan punkton (.) anstataŭ la decimala komo (,) kio estas norma en Eŭropo. La fonto povas skribi ekzemple angulon "-0,1°" kiel "-.1" kaj "+0,1°" kiel ".1", tiel ke oni ne skribas la nulon antaŭ la decimala punkto. Tio bedaŭrinde estas norma ekzemple en Usono. En sinsekvaj vicoj oni ofte en latitudo forlasas la minuson (-) de unua vico.
La plej proksima informo por la komenco de jaro 2000 en la astronomia efemerido estas por la datoj 28.12.1999 (JD 2451540,5) kaj 07.01.2000 (JD 2451550,5). La JD-valuoj do estas por tempo 0h UT.
Por la plej malproksimaj planedoj la efemerido donas alian informon nur por dato 17.01.2000 (JD 2451560,5). Intertempo de 40 tagoj (JD 2451520,5 ... 2451560,5) certe estas iom longa, sed la plej distancaj planedoj movas nur malrapide.
La pli proksimaj objektoj - kiel ekzemple Venuso - povas movi pli rapide sur la ĉielo kaj por tioj estas 10 tagoj jam iom longa tempo. La testo tamen pruvas ke la informo de astrologia efemerido estas de korekta ordo de grandeco.
Nu, eble indas mencii ke iuj atendis "finon de mondo" por la jaro 2000 ĉar planedoj estas sur la sama flanko el Suno. Tio prognozo tamen miaopinie bezonus suncentran informon. Nia informo ja estas tercentra. Mi almenaŭ supozas ke "la fino de mondo" ne povas esti bazita al tercentra informo.
Tamen sendube multaj el la plej proksimaj planedoj estis tercentre en la zodiaka signo Taŭro ♉ (inkluzive Jupitero kaj Saturno) dum monato majo (MAY) 2000, kiel la astrologia efemerido indikas. La distancaj malrapidaj planedoj Urano & Neptuno klare estas en tute alia direkto, en la zodiaka signo Akvisto ♒ la tutan jaron.
La mondo tamen ne finis. Nu, mi ne kredas ke la mondo finus eĉ se ĉiuj la astronomiaj planedoj estus en la sama longitudo suncentre - ekzemple en precizeco de ±1°. La objektoj de sunsistemo miaopinie cirkulas ilian komunan gravitan centron, kio estas proksima al la centro de Suno, kaj mi ne vidas la mekanismon por la fino de mondo ĉirilate.
Cetere estas interesa la praktike eterna ludo de planedoj ĉirkaŭ la gravita centro de sunsistemo. Mi volas miri ĉu la samaj planedaj direktoj iam ripetas suncentre aŭ tercentre? La precizeco povus esti ekzemple ±0,01° kio proksimume estas la plej bona distinga kapablo de nuda homa okulo. La sistemo de planedoj estas kalkule kaosa sistemo se ni pensas pri multaj milionoj da jaroj (ordo de grandeco 106 ; 1000000). Tio signifas ke eĉ eteta diferenco - tro malgranda por mezuri el observado - en komencaj situoj de planedoj kaŭzos en kalkuloj grandegajn diferencojn en rezultoj post milionoj de jaroj da kalkulado. La kalkulaj rezultoj por tiel longa tempo estas sensignifaj. Ne eblas scii la verajn rezultojn. Do fakte ne eblas kalkuli por multaj milionoj da jaroj. Tamen certe la sunsistemo estas bone kaj akurate kalkulebla por miloj da jaroj (ordo de grandeco 103 ; 1000).
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |