<<

#427 ; Brilu helaj steloj sur nia bela ĉielo

>>

Unu vesperon mi promenis hejmen el centro de urbo 'Pori' post la 1½ horoj de rusa kurso. Hazarde la ĉielo estis iom sennuba kaj sub unu rompita stratlanterno mi povis - en la agrabla loka relativa senlumeco - vidi kelkaj el mia infaneco bone konitaj brilaj steloj sur la ĉielo. Mi vidis ankaŭ la 3 plej brilajn planedojn Venuso (V), Jupitero (J) kaj la iom ruĝe kolora Marso (M) apud la ekliptiko. La vidaĵo espereble iom multe similis al la suba bildo.

Espereble oni facile trovas en la supra bildo almenaŭ la bone konatan konstelacion "Orion" kaj la plej brilan stelon "Sirius". La bildon produktis mia proksimume 8 jaroj malnova nur finnlingva JavaScript -programo kio estas uzebla ĈI TIE. La programo estas nur por Finnlando kaj nur por la plej brilaj steloj.

La nomoj de 8 planedoj
Signo Planedo Планета
Merkuro Меркурий
Venuso Венера
Tero Земля
Marso Марс
Jupitero Юпитер
Saturno Сатурн
Urano Уран
Neptuno Нептун

Luno kaj Suno estis jam sub horizonto. La oficiala tempo en la bildo estas 19:00, sed la loka vera suna tempo nur proksimume 18:15, kiel la longa nigra streko indikas. La tiel nomita "somera tempo" ne estas la kulpulo, la tempa zono estas UTC + 2 horoj, norma por Finnlando.

La geografia longitudo de loko tamen estas 21,7°E, kio estas 8,3° okcidenten el meridiano 30°E kaj tial la loka tempo estas 33,2 minutoj de tempo pli frua ol en la tempa meridiano. Unu grado de longitudo nome korespondas al 4 minutoj da tempo. Kaj la "Ekvacio de Tempo" estas -14,3 minutoj, kioj faktoroj sume signifas ke la loka vera suna tempo estas 47,5 minutoj pli frua ol la tempo sur la tempa meridiano 30°E (por UTC+2h).

Nu, fakte mi dezirus skribi pri meza suna tempo ekzemple por la meridiano 30°E (la geografia longitudo 30 gradoj orienten el "Greenwich") kaj pri la loka meza suntempo. La "Ekvacio de Tempo" ( angle Equation of Time ) estas la diferenco (en tempo) inter la loka vera suna tempo kaj la loka meza suna tempo. Kiam la loka meza suntempo estas pli granda, estas la "Ekvacio de Tempo" negativa.

Certe la malnova programo estas tre simpla kaj ekzistas en ĝi kelkaj mankoj. Nature mi volas konstrui pli bonan astronomian horloĝon. Prefere la lingvo de programo estu Esperanto aŭ la rusa lingvo. Prefere oni povu selekti geografian latitudon de loko ekzemple inter la limoj φ = +50° ... +70° (en la norda hemisfero de mondo). Tial mi bezonas la brilajn stelojn eble ĝis deklinacio δ = -40° anstataŭ la nuna limo δ = -30°. La projekcio estas miaopinie ne tre bona por pli sudaj latitudoj.

La programo indikas nur la plej brilajn stelojn. En urbo oni ofte ne povas vidi pli da steloj. Certe oni povas deziri iom da kutimaj strekoj kiojn oni ofte desegnas por prezenti la oficialajn konstelaciojn (aŭ eble nur asterismojn) de steloj.

Estas ja facile por skribi al la programo nomojn de monatoj & semajnaj tagoj & planedoj ruse kaj ankaŭ la aliajn mallongajn nomojn ruse. Rusajn nomojn de steloj mi tamen ne povas promesi kaj ankaŭ la esperantaj nomoj de steloj estas por mi neklaraj. La loko de programo kredeble estos en la rusaj paĝoj, sed la informo por la nova programo estos nur en Esperanto. Ruse mi ne kapablas dokumenti.

Projekcio de ĉielo en la programo eble povus esti pli perobjekta kaj pli facile interpretebla. En la nuna programo estas la direkto suden (ETELÄ) supren kaj la direkto norden (POHJOINEN) estas suben. Oriento (ITÄ) estas maldekstre kaj okcidento (LÄNSI) dekstre, same kiel oni ilin vidas kiam oni en Finnlando rigardas suden, do ne malbone.

Tamen ĉu estus eble pli facile por rigardi la bildon de ĉielo se estus sudo suben kaj nordo supren? Sudo certe estas la pli grava direkto de ĉielo ekzemple por planedoj.

La nuna ideo estas ke la kliento estas ene en io duonglobo, kion la apudaj 3D-desegnaĵoj provas indiki. Kiam la kliento (proksimume en la centro de duonglobo) rigardas suden, estas ja la direkto okcidenten al la dekstra mano, la direkto orienten al la maldekstra mano kaj la direkto norden estas malantaŭ la dorso.

La tempo en la malnova astronomia horloĝo kreskas horloĝdirekte, kio estas nature. En Nordo la ĉielo ŝajne rotacias horloĝdirekte, el oriento tra sudo al okcidento. Estas malfacile por akcepti por la ĉielo rotacion al la kontraŭa direkto, maldekstrume.

Eble mi povus proponi alternativon kie la duonglobo estas sube, plejparte sub la ĉiela poluso de la stela mapo. Tiam estus la direkto suden suben kaj la direkto norden supren. Estas tamen dubinde ĉu estus pli facila por la kliento por rigardi al la suda ĉielo.

La grafiko ja desegnas la ĉielan duonglobon el la eksterna flanko, el "perspektivo de Dioj". La observanto devus imagi ke li situas ene en la duonglobo kaj aldone li devas turni al alia direkto se li volas rigardi al sudo.

Alia alternativo estus por pensi pri la por teraj estaĵoj videbla duono de ĉielo ne kiel pufigo, sed kiel fosaĵo. La observanto estus renversite, kapo suben kaj piedoj supren, iom malkomforte. Tiam estus tamen la rotacio de steloj ne plu horloĝdirekte, se ni volas konservi por la kliento la naturajn kardinalajn direktojn. Bedaŭrinde ankaŭ la tempo de astronomia horloĝo ne plu estus horloĝdirekte, sed maldekstrume. Tial mi volas prefere pensi pri la videbla duono de ĉielo kiel pufigo.

Kurioza praktika fakto: Se vi staras kaj rigardas la sudan horizonton, estas la movado de ĉielo el oriento al okcidento horloĝdirekte, sed se vi kuŝas sur tero kaj rigardas rekte supren, ŝajnas la natura movado de ĉielo ĉe la suda horizonto por vi al la kontraŭa direkto, maldekstrume.

La planedo Merkuro provizore ne apartenas al la repertuaro de programo, sed eble mi povus aldoni ĝin kiel unu alternativo. Ankaŭ Urano povas esti videbla al la nuda homa okulo, kvankam estis trovita kun teleskopo, sed Neptuno tute ne estas videbla sen bonaj optikaj helpiloj.

La 12 signoj de zodiako
Signo Latine Ekliptika
longitudo
Esperante Русский Finne
Aries 0° ... 30° Ŝafo Овен Oinas
Taurus 30° ... 60° Bovo / Taŭro Телец Härkä
Gemini 60° ... 90° Ĝemeloj Близнецы Kaksoset
Cancer 90° ... 120° Kankro Рак Krapu / Rapu
Leo 120° ... 150° Leono Лев Leijona
Virgo 150° ... 180° Virgo / Virgulino Дева Neitsyt
Libra 180° ... 210° Pesilo Весы Vaaka
Scorpius 210° ... 240° Skorpio Скорпион Skorpioni
Sagittarius 240° ... 270° Sagitario / Pafisto Стрелец Jousimies
Capricornus 270° ... 300° Kaprikorno Козерог Kauris
Aquarius 300° ... 330° Akvisto / Amforo / Verŝisto Водолей Vesimies
Pisces 330° ... 360° Fiŝoj Рыбы Kalat

Por la geografia longitudo de loko kaj por la tempo mi devas trovi novan ideon tiel ke la programo estos uzebla por granda parto de norda hemisfero. Eble estos selekteblaj la geografiaj longitudoj 180°E ... 0° ... 180°W kaj oni aparte selektu la zonon de oficiala tempo UTC-12h ... UTC ... UTC+12h.

Unu amuzan rakonton pri la planedo Urano mi nepre volas rakonti. La nomo estas Uranus ekzemple en sveda lingvo, sed kelkaj sveduloj volas legi la nomon svede "ur anus" kio esperante signifas "el anuso".

La situacio de lokaj skiistoj dum la vintra ferio tamen eble ne estas tute senespera. Ekzistas jam sur tero iom da nova pura neĝo, kiel la apuda foto atestas, eble eĉ 10 centimetroj.

La nomoj
de monatoj
## Monato Месяц
1 Januaro Январь
2 Februaro Февраль
3 Marto Март
4 Aprilo Апрель
5 Majo Май
6 Junio Июнь
7 Julio Июль
8 Aŭgusto Август
9 Septembro Сентябрь
10 Oktobro Октябрь
11 Novembro Ноябрь
12 Decembro Декабрь

Nature daŭros iom multe da tempo antaŭ ol la nova esperanta/rusa vario de astronomia horloĝo estos uzebla ...

Nu, multe da laboro por plenumi antaŭ ol ekzistos bonaj, uzeblaj kaj utilaj rezultoj ...

... Mi kredas ke ĉi tiuj neĝoj degelos for antaŭ ol la nova programo de astronomia horloĝo estos sufiĉe bona ... eble la laboro daŭros eĉ eterne?

Certe mi devas uzi ankaŭ (mallongigitaj) diversaj nomoj por semajnaj tagoj kaj por la mondaj direktoj, ruse kaj esperante. Esperantaj mallongigoj ... tiojn mi devas ankoraŭ pensi. Mi tamen kredas ke la sekvantaj rusaj mallongigoj por tagoj de semajno estas iom komune uzitaj.

La tagoj de semajno
Finne Esperante Русский
Maanantai (Ma) Lundo Понедельник (Пн)
Tiistai (Ti) Mardo Втоник (Вт)
Keskiviikko (Ke) Merkredo Среда (Ср)
Torstai (To) Ĵaŭdo Четверг (Чт)
Perjantai (Pe) Vendredo Пятница (Пт)
Lauantai (La) Sabato Суббота (Сб)
Sunnuntai (Su) Dimanĉo Воскресенье (Вс)

Monddirektoj (en horizonto)
Luode (Lu)
Nordokcidento
Северо-запад
Pohjoinen (P)
Nordo
Север
Koillinen (Ko)
Nordoriento
Северо-восток
Länsi (L)
Okcidento / Uesto
Запад
( NI ĈI TIE ) Itä (I)
Oriento / Eosto
Восток
Lounas (Lo)
Sudokcidento
Юго-запад
Etelä (E)
Sudo
Юг
Kaakko (Ka)
Sudoriento
Юго-восток

Miaopinie ĉi tioj nomoj rakontas pri la tre aliaj kulturoj de Finnlando, Esperantujo kaj Rusujo. La kulturo de nia propra civito Mueleja Insulo prefere estu finna-esperanta-rusa. Nu, certe mi bezonos por la programo ankaŭ kelkaj aliaj nomoj ruse ...

Latitudo
Широта
Longitudo
Долгота
Suno
Солнце
Luno
Луна
Zodiako
Зодиак
Ekliptiko
Эклиптика
Ĉiela ekvatoro
Небесный экватор
Deklinacio
Склонение
Rektascensio
Прямое восхождение
Hora angulo (finne Tuntikulma)
???
Verna punkto (finne KevätTasausPiste, KTP)
???
Azimuto
Азимут
Altitudo
Высота ( над уровнем моря ), Абсолютная высота
Zenito
Зенит
Horizonto
Горизонт

Fakte ia provizora 'JavaScript, HTML5 Canvas' -programo jam ekzistas : Nova Astronomia Horloĝo, sed ankoraŭ mankhava kaj sendube iom erara. Mi tamen provas ĝin iom post iom plibonigi. Steloj ankoraŭ ne. Laboro kontinuas. La 3 lingvoj (Finna/Esperanto/Rusa) estas provizore nur parte efektivigitaj. La futuro estos pli bona. Multe por batali!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)