<< | #400 ; Jam tiom da esperantaj artikoloj, grava mejlŝtono |
>> |
Mi atingos la respektindan aĝon 64 jaroj je la 30-a tago de monato septembro 2022. Evidente la vivo estis plejparte nur vana kaj senespera kurado sur ŝtonaj kaj kotplenaj vojetoj, sed almenaŭ mi sukcesis produkti ĉi tiujn 400 esperantajn artikolojn. Mi estas fiera pri ili, ili estas mia kara infano.
Esperanto ja ankoraŭ ne venkis en la granda mondo, sed estas ja pli bone por subteni la plej bonan ideon kaj ne la malbonajn, eĉ se estas komunaj, kiel la malbenita angla lingvo.
Miaopinie la baza eco de lingvo Esperanto estas aspirado al simpleco kaj ia ĝeneraleco. Plurfoje ĉi tia celo estas bona kaj dezirinda. En tekniko oni tamen ofte preferas pli ekzaktan kaj detalan uzon de lingvo. Ekzemple io certa praktika ŝraŭbŝlosilo meritas sian ekzaktan nomon kaj nura "laborilo" ne estas la plej bona ideo por ĝin priskribi.
Tradicie la lingvo Esperanto kvazaŭ volus esti la universala ŝraŭbŝlosilo por ĉiuj eblaj intencoj. Tamen unu universala laborilo ne sufiĉas en praktiko. Ni nepre evoluigu pli ekzaktan kaj detalan lingvon por tekniko. Ni bezonas ankaŭ la plej modernajn kaj detalajn esperantajn vortojn kaj kredeble Vikipedio povas esti utiligita por tio. Evidente malnovaj lernolibroj ne enhavas la plej novajn vortojn.
Nacilingvismoj certe estas unu problemo en pura Esperanto. Ofte mi sentis tenton por uzi ion bone konatan anglismon por priskribi mian celon. Tamen nia lingvo Esperanto ja tute ne estas nura surogato kaj anstataŭaĵo por angla lingvo. Nia kara Esperanto estas la lingvo por ĉioj destinoj. Naciaj lingvoj estas bonaj por siaj korelativaj nacioj, sed por internacia lingvo estas kulture neŭtra lingvo nepra. Esperanto uzu siajn proprajn esprimojn.
Nature mia sankta obligacio estos por korektigi, kompletigi kaj plibonigi la malnovajn paĝojn laŭ miaj fortoj kaj energio, kiam prudente. La pasinteco ja estas jam pasinta kaj ĝi neniam revenos denove, sed klaraj eraroj kaj miskomprenoj certe estas korektindaj, eĉ se estas en malnova teksto.
Se mi vere estos pensiulo post unu monato ( ... iom malfacile por tion kredi en la malfidinda moderna mondo ... ) , je la aĝo 64 jaroj kaj unu monato, nature estos la spektalo de futura vivo iom alia ol antaŭe. Miaj celoj tamen restos esence la samaj. Tekniko ĉiam estos grava temo. Estas neklare en kiom da konkreta tekniko mi fakte povos partopreni, sed almenaŭ bonega teorio estas atingebla. Bonaj principoj estas por mi eterne gravaj.
Ekonomie la panoramoj kaj vidaĵoj de futuro tute ne estas favoraj. Mi tamen konfidas al la Fortuno. La kvanto da mono ne estas la sola grava afero en vivo. Ekzistas aliaj altaj valoroj. Ekzistas espero pri pli bona loka mondo, kvankam la granda mondo de pompa kapitalo, dekadencaj lernejoj kaj antipatia industrio jam estas perdita.
Ĥemio estis por mi grava temo jam dum infaneco kaj juneco. La eksplodaĵoj, toksoj kaj venenoj estis speciale interesaj. La realo nature estas la plej grava, sed praktika ĝenerala ĥemio tamen apenaŭ plu eblos. Novan solvon por la persona arda ĥemia bezono mi trovis en biologio kaj medicino kiel hobio.
Oni ja diras ke ĉio (natura scienco) estas nura fiziko, krom matematiko. Kaj certe oni povas klarigi ĥemion per fiziko. La ĥemiaj kvalitoj kaj reakcioj estas klarigeblaj per elektro en atoma skalo. Oni povus tezi ke ankaŭ biologio estas almenaŭ principe klarigebla per elektro en molekula skalo. Kaj se biologiaj fenomenoj estas nura ĥemio - kaj do plejfunde nur fiziko - tiam oni eble povus klarigi ĉiojn fenomenojn de vivo per ... nu, fiziko?
Ĉiuokaze estas elektraj rezervoj kaj elektraj fortoj en kaj inter atomoj la vera bazo por mekanismoj de ĥemio. Ne plu restis spaco por mistiko kaj magio. Oni ne bezonas kernfizikon por ĥemio (fizikon de atomaj kernoj), nur atoman fizikon, ĉar ĥemiaj reakcioj ne okazas en atomaj kernoj, sed inter tutaj atomoj kaj atomaj grupoj.
Nu, certe estus iom penige por pensi nur pri fiziko en ĥemio, kvankam la baza mekanismo por materio fakte estas bazita al elektro en submikroskopa skalo. Ĥemio nature posedas sian propran pli facilan kaj produktivan metodologion.
Miaj propraj libraj fontoj ne estas la plej modernaj, kiel la apudaj fotoj atestas, sed ekzistas ja pli nova informo havebla ekzemple en Interreto. Mi eĉ ĝenerale ne bezonas la plej modernan informon. Mi ja ne estas sciencisto kaj mia propra aktiveco do tute ne bezonas plenumi modernajn sciencajn kriteriojn. Krome eble estus interese por sekvi kiel la scienca kompreno de temoj evoluis dum tempo.
Mi kredas ke mi relative bone sukcesos por sole lerni pli kaj pli. Certe la lernado estos sen profesia signifo, sed la labora vivo en Finnlando estas jam malsana kaj ne plu ekzistas io aspirinda tie.
Nia propra civito Mueleja Insulo eble restos por ĉiam nur virtuala same kiel nun, nura iom malnovstila paĝaro en Interreto. Tamen ne estos sen signifo. Malgranda kaj ekonomia estas bona kaj bela.
Ĉisomere mi ne fotis tre multe la lokan naturon. Tial mi nun volas prezenti kelkaj fotoj pri la naturo, aŭ almenaŭ iom da naturo. Ĉi tio verda naturo kredeble estos kun ni ankaŭ vintre.
Relative nova fenomeno en la urbo "Pori", naturaj pentraĵoj sur iaj malnovaj fermitaj metalaj ujoj, kioj estas uzitaj eble por elektraj aŭ eble por telefonaj alligoj kaj kuploj. Almenaŭ kelkaj el la urbaj kestoj estas pentritaj sur multaj flankoj.
Kredeble la artisto estis L. MÄKI 2020 kies nomo aperas en kelkaj fotoj. Mi trovis la pentraĵojn nur antaŭ nelonge. Ili povas prezenti lokaj naturaj vidaĵoj de plejparte arbaraj arboj kaj akvo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |