<<

#395 ; Modeloj de sistemoj suno-planedoj kaj suno-tero-luno

>>

Jam pli ol 10 jaroj antaŭe mi tre multe etuziasmiĝis pri la konstrua serio de Suno kaj la planeda sistemo, finne nomita "Rakenna Oma Aurinkokunta", esperante brave "Konstruu vian propran sunsistemon!". Mi eĉ komencis novan finnlingvan paĝaron por tio, la projekton nomita ROA1 (kio estas ia mallongigo el la finna nomo kaj 1 por la unua plato).

Mi tuj observas ke klare la PHP ne plu funkcias por la malnovaj paĝoj. La kialo kredeble estas la nova sistemo de servilo. Mi devas ĝenerale humile konfesi ke bedaŭrinde miaj paĝaroj ne estas kiel eble plej bonaj. Kredeble ili neniam estos perfektaj. Ekzistas eraroj kaj mankoj. Nature mi devus tuj plibonigi la aferon. Mia tempo kaj energio certe estas limigitaj. Tamen ne estas tute neeble ke mi uzus PHP denove kaj eble mi eĉ provus iom plibonigi la malnovan paĝaron unu belan tagon?

Nu, fakte tio estis nur ia eksperimento kaj mia opinio pri bona stilo de paĝaro estas nuntempe iom alia. Mi preferas pli simplan paĝaron kaj mi nepre volas uzi "frames" kiojn la "HTML-ekspertoj" tute ne rekomendas.

Tamen bedaŭrinde okazis same kiel kun kelkaj aliaj projektoj ; la laboro interrompiĝis. Ne sufiĉis nek tempo nek energio. La purgatorio de vivo estis por mi tro peniga kaj laciga.

La vivo kaj la tempo tamen ne estas ankoraŭ tute elĉerpita kaj finita. Eblas kontinui la malnovan laboron. La lakitaj latunaj platoj estas ankoraŭ belaj kaj uzeblaj. Dekstre estas fotitaj la lastaj partoj de konstrua serio, la partoj 48 ... 52 en siaj originaj pakadoj.

Apude estas fotita la bazo de sistemo kion mi rapide amasigis el tioj finaj partoj de serio kun kelkaj pli malnovaj supraj platoj. Enhavas malgrandan 6 Voltan DC-motoron kun transmisio. La motoron eblas aksumi al ambaŭ direktoj kaj la iom malgranda rapido de rotacio estas reguligebla.

La tuta modelo havas multe da partoj kaj estas iom kompleksa. Enhavas tre multe da ŝraŭboj kaj dentradoj. En inĝeniera lernejo mi lernis ke ne estas tre bona ideo por uzi tre multe da ŝraŭboj en industria produkto, se ne estas absolute necese. Oni eble povus diri ke la modelo de suno kaj planeda sistemo estas ia atesto por la doktrino de inĝeniera lernejo.

Mi ne scias ĉu mi vere volus konstrui la tutan sistemon, sed la bazo estas simpla, bona kaj bela. La tuta modelo postulus iom multe da spaco por norma uzo kaj estas iom sentema, facile difektita.

Fakte la modelo de suna sistemo ne estas tre realisma. La skalo de modelo estas nedifinita. Ekzemple la planedoj estas multe tro grandaj relative al la Suno kaj al la distancoj inter planedoj. Ni prefere pensu ke la planedoj en la modelo estas nur la centraj punktoj de globoj. La modelo intencas prezenti nur la proksimumajn direktojn de planedoj el Suno. Distancoj tute ne estas en korekta skalo.

La direktoj el Tero al la plej malproksimaj planedoj eble estas krude takseblaj el la suncentraj direktoj, sed por pli proksimaj planedoj tia apenaŭ eblus.

Kredeble la nepra baza ideo de tia konstrua serio estas ke la partoj estas pretaj, tre bonkvalitaj kaj en ĝustaj mezuroj. Ĉiuj partoj ja devas esti facile kunigeblaj per la neprofesia uzanto uzante nur simplaj manaj laboriloj. Ne eblas "justering" en fabriko kiel en la fama sveda aŭtofabriko de "Volvo" kiam oni vendas nur apartaj partoj el kioj oni mem facile konstruu la tutaĵon.

La modelo enhavas multe da dentradoj kaj mi revas ke mi eble povus iam uzi ilin por io alia intenco. Mia distanca kimero nome estas por konstrui propran relative simplan astronomian teleskopon kion eblus direktigi per elektraj motoroj. Eble kelkaj dentradoj de modelo povus helpi?

Kelkaj homoj eble opinias ke tia modelo estas tute vana kaj nura malŝparado de mono. Miaj soci-ekonomiaj opinioj tamen estas iom aliaj. Miaopinie estas bona se ekzistas ekonomia aktiveco en socio. Individuaj civitanoj tute ne estas vanaj. Hobioj ne estas vanaj. Popularigita scienco ne estas vana.

La futuro de modelo por Suno kaj planedoj do estas iom uma kaj nedifinita. Interesa ideo kaj bona motora bazo, sed iom da problemoj en praktika uzo kaj subtenado. Komputila programo multe pli facile rakontos la direktojn de planedoj sur ĉielo.

En apuda foto ni tamen vidas la komencon de projekto sur peco de trabo. Unue oni bezonas tian trabon kun truo por komenci la konstruan laboron. La iom granda latuna globo prezentas Sunon je fino de longa stango. Apude estas la bazo de modelo, la motoro en ujo, la lastaj partoj de sistemo.

Multaj partoj inter la komenco kaj la lastaj partoj tamen jen mankas. La partoj certe ekzistas ie, sed ĵus nun mi ne havas ilin proksime. Fakte mi kredas ke mi posedas ĉiujn partojn por almenaŭ du tiaj tutaj modeloj. Nur la spacon por uzi ilin mi ne havas ...

En maldekstra foto apude estas mia origina kaj unua modelo konstruita ĝis planedo Saturno. Ni vidas ankaŭ la "malgrandan planedon" "Ceres" inter la veraj planedoj.

Jes, bela kaj interesa modelo, kvankam iom nepraktika kiel ornamaĵo kaj detale nerealisma kiel modelo de vera planeda sistemo.


Pli realisma ideo estus alia, pli malgranda modelo Suno-Tero-Luno, kredeble sur iom simila motora bazo. Sube vi vidas ian foton pri malnova reklamo de modelo.

Kredeble mi jam ankaŭ posedas la partojn por la modelo kion oni eble povus nomi finne "telluurio", angle "tellurion". La ruĝa globo en centro estas Suno. La blua globo estas Tero kaj la pli malgranda globo estu do Luno.

La grandoj de Tero kaj Luno estas en korekta rilato, sed alie estas la skalo certe ne en ĝusta skalo. La Suno estas multe pli granda kaj la veraj distancoj estas tute aliaj.

Movoj de planedoj ne estas facile akurate prezenteblaj per simplaj mekanikaj modeloj. Ĉi tiaj modeloj aspiras prezenti nur la direkton de ekliptika longitudo kaj ili ignoras la relative pli malgrandan variadon de latitudo. Por la Luno estas la variado de ekliptika latitudo tamen iom pli granda, proksimume ±5°.

Do, oni povus diri ke la mekanikaj modeloj estas iom mankhavaj kompare al la realo. Ili tamen estas interesaj aparatoj. Mi certe volus konstrui la modelon por Luno kaj Suno. Espereble tio eblos.

Nature ne eblas akurate prezenti la direktojn de planedoj, Suno kaj Luno per tiaj simplaj mekanikaj modeloj. Certe la modeloj estas iel klarbildaj kaj perobjektaj, sed la detaloj ne estas perfektaj. La mekanikaj modeloj estas nur ludiloj, sed tamen allogaj, interesaj kaj belaj, almenaŭ por inĝeniero.

Planedojn mi ne vidas tre ofte en urbo, sed la Suno kaj la Luno nature estas iom bone videblaj la tutan jaron. La rotacio de Tero ja estas relative regula. La movado de Luno estas multe pli kompleksa ol la simpla regula movado de Suno. Sur fundamento de suna movado (tagoj kaj noktoj) oni ja jam frue konstruis relative simplan kalendaron, kion ni uzas ĉiutage. Oni ofte povas ankaŭ uzi la direkton de Suno por indiki la proksimuman tempon.

La modeloj ja volas prezenti Sunon en la centro de sistemo. En lernejoj oni ja por ni forte instruis ke la Suno estas en la centro. La homaro vivas sur la surfaco de planedo Tero kaj observas la ĉielon el Tero. Por distancaj steloj estas la diferenco ne granda, sed por proksimaj objektoj ni klare komprenu ke ni ne vivas en Suno. Por observanto estas la Tero la natura situo. Miaopinie oni pli bone konstruu la modelon tiel ke la Tero estas en centro.

Apuda desegnaĵo maldekstre helpu nin kompreni la problemon. En bildo ni vidas la ekliptikon, kio estas la ebeno sur kio la Tero cirkulas ĉirkaŭ la Suno kio restas en la centro. Se ni pensas ke la Tero estu en centro, ni povas same bone diri ke la ekliptiko estas la ebeno sur kio la Suno cirkulas ĉirkaŭ la Tero dum la jaro. Norda flanko de ekliptiko estu supre en la bildo kaj tial la Tero movas maldekstrumen. Same bone ni povas diri ke rigardite por la observanto el Tero la Suno movas maldekstrumen inter la steloj de cielo dum jaro.

Nun ni tute ne pensu pri la rotacio de Tero ĉirkaŭ la rotacia akso, nur pri la movado laŭ orbito sur ekliptiko.

La punktoj de ekvinokso estas la krucaĵoj de ekliptiko kaj ĉiela ekvatoro. Por homa observanto estus la ĉiela ekvatoro (ia kontinuaĵo de tera ekvatoro sur ĉielo) pli natura ebeno ol ekliptiko, sed la modelo ja uzas ekliptikon kaj tial ni nun pensu pri ekliptiko.

Kiam observanto en Tero printempe vidus la Sunon en direkto de punkto de printempa ekvinokso, oni povas diri ke okazas printempa ekvinokso, tago kaj nokto egale longaj. Aŭtune estas la tago kaj nokto denove egale longaj kiam la Suno estas por tera observanto je la direkto de punkto de aŭtuna ekvinokso.

Por tera observanto estas la direkto de punkto de printempa ekvinokso (por certa epoko) tre utila iom fiksa direkto sur ĉielo, ekliptika longitudo 0°. El tio direkto la longitudoj kreskas maldekstrume. Por nia suncentra modelo ni tamen devas pensi iom alie. Kiam la Suno estas en direkto de punkto de printempa ekvinokso por homa observanto, estas tamen la Tero samtempe en la direkto de punkto de aŭtuna ekvinokso kiam ni rigardas el la Suno kio estas en centro de modelo.

Tion oni komprenu bone kiam oni volas interpreti kion signifas la suncentraj longitudoj de objektoj por la tercentra observanto. Ekzemple povus esti iom surprize ke la (suncentra) longitudo de Tero je komenco de monato oktobro en jaro -7 (angle "7 BC") estas nur kelkaj gradoj pli ol nulo. La tera observanto emas pensi ke la (tercentra) longitudo por la Suno tiam estas iom pli ol 180° ĉar estas proksima al la aŭtuna ekvinokso. Por la suncentra modelo estas la Tero tamen tiam proksimume en la direkto de printempa ekvinokso.

Sekve ni pensu pri la Luno kaj pri la Suno por la tera observanto. Tre krude ni povas diri ke (el Tero) la distanco de Luno estas proksimume 300 miloj da kilometroj kaj la distanco de Suno estas proksimume 150 milionoj da kilometroj. Tre krude estas la diametro de Luno proksimume 3000 kilometroj kaj la diametro de Suno proksimume 1,5 milionoj da kilometroj. Do ambaŭ por Luno kaj por Suno ni povas diri ke la distanco el Tero estas proksimume 100 fojoj pli granda ol la diametro. Tiel oni povas kompreni ke la Suno kaj la Luno aperas proksimume same grandaj por la tera observanto, kvankam estas tre aliaj en vera grando.

Apudaj desegnaĵoj prezentas kiel ni kalkulu la videblan angulon ( estu en formulo la valuo A ) en kio ni vidas la diametron de distanca objekto. La diametro de objekto estu 2*r (du fojoj la radiuso) kaj la distanco de objekto estu D .

Plej akurate ni povas konkludi el la apuda supra bildo (uzante nur duonon de triangulo) ke estas tan(A/2) = r/D , sed por malgrandaj anguloj ni povas uzi la pli simplan suban bildon por konkludi ke estu tan(A) = 2*r/D kaj por Suno kaj Luno ja estas proksimume 2r/D = 1/100

La anguloj por Suno kaj Luno estas multe pli malgrandaj ol la desegnitaj anguloj en la bildo kaj tial ni povas uzi proksimuman formulon por kalkuli la angulon. Proksimume estas la angulo A = arctan ( 2r / D ) kaj do por Suno kaj Luno proksimume A = arctan ( 1 / 100 ) kaj la koresponda tre komuna ( sed fakte matematike falsa) angla formulo por kalkuliloj estus A = tan-1 ( 0.01 )

La pli akurata formulo estus A = 2 * arctan ( r / D ) kaj do por Suno kaj Luno estus la angulo A = 2 * arctan ( 1 / 200 ) , sed por malgranda angulo estas la rezulto iom la sama. La rilato inter la radiuso r kaj la distanco D , nome r/D = 1/200 ja estas nur tre proksimuma kaj oni ne vane kalkulu tro akurate.

Por kalkuli la direkton de objekto estas Luno pli malfacila kazo ol la Suno kaj la grandaj planedoj, sed interesa. Mi volas kiel eble plej simple kalkuli la direktojn de Luno. Precizeco de ekzemple duono de grado (±½°) estas jam praktike bona ĉar la videbla diametro de Luno (el surfaco de Tero) estas proksimume 0,5°, same kiel la videbla diametro de Suno. Per simplaj mekanikaj modeloj tia akurateco tamen povus esti neatingebla kaj nerealisma.

Ni revu kaj esperu. Unu belan tagon ni espereble uzos nian propran "telluurio".

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)