<< | #389 ; Ni ja estas biologiaj objektoj, vivantaj estaĵoj |
>> |
Sube estas malnova foto pri la bieno (dekstre) de mia avo "Salamoni" kaj mia patro "Veikko" el jaro 1925, kiel iu afable skribis sur la foto. Fotita el la alia flanko de rivero "Kihniönjoki". La muelejo estas nur iom videbla sur insulo maldekstre malantaŭ someraj foliarboj. Fakte multe la foto prezentas terenon de muelejo, kio estis aparta el la tereno de nia bieno. Nu, eble indas mencii ke la origino por la nomo de nia civiteto "Mueleja Insulo" (establita 2012) estas precipe en tio insulo kaj tio muelejo.
Mia patro naskiĝis 1922, kaj li do estis nur preskaŭ 3 jaroj kiam la supra foto estis fotita. Kaj jes, surprize li estus ĉijare 2022 aŭtune jam 100 jaroj aĝa se li ankoraŭ vivus. Li tamen mortis 2005, la 13-an tagon de januaro.
La kverelo kun nova najbaro pri la limo de terenoj inter la bieno kaj la muelejo fariĝis iom amara dum la 1960-aj jaroj. Mia patro kaj lia sistro "Sanelma" estis eĉ iom da tempo en mallibereco pro la proceso, kvankam la afero ne estis tute klara kaj simpla. Temis pri la korekta loko de limŝtono inter bieno kaj muelejo. Laŭ muelisto estis la limŝtono transigita. Veraj atestoj apenaŭ ekzistis. La limo de terenoj situis proksimume je mezo de korto, iom nepraktika rezolucio se la laborantaj najbaroj samtempe bezonas spacon. Burokratoj ja neniam estas kulpaj en Finnlando, nur ordinaraj civitanoj povas esti kulpaj.
La problemo pri limo inter la du terenoj jam foriris kiam la domgrundoj estis unuigitaj. Tio tamen estis grava problemo dum mia infaneco. Nova problemo estas ke mi nun perdos la bienon de patro por persekutisto, por juĝa konfisko. Post senlaboreco proksimume dek jaroj antaŭe miaj ekonomiaj rimedoj ne plu estis sufiĉaj por subteni la domon eĉ kiel somera vilao. Mi provis malespere por trovi la solvon por la problemo, sed mi malsukcesis. La malicaj finnaj burokratoj venkis. Tre bedaŭrinda okazo por mi.
Do, mi perdos la insulon kaj la malnovan muelejon kioj estis la origino de nomo por nia civiteto "Mueleja Insulo". Nature tio estas ia problemo por mi kaj nia civito. Provizore nia propra nacio ne plu povos esti konkreta kaj reala, sed nur pure teoria kaj virtuala. Espereble ni poste trovos novan terenon por nia propra sendependa malgranda lando, sed sendube tio estas nur unu tre distanca, kompatinde neprobabla ebleco. Oni tamen ne povas diri ke estus tute maleble.
Mi do ankaŭ perdos la eblecon por ĉio praktika biologio sur la unuigita tereno de bieno kaj muelejo. Tamen ne helpas zorgi pri lakto jam teren falintan. Mian propran personan biologion mi tamen konservos. Kaj certe biologio estas grava temo.
Praktika agrokulturisto mi tute ne povos esti. Ĝardeno estos perdita. Miajn mem plantitajn arbojn kaj arbustojn mi ne plu povos priĝui. Tamen mian propran homan korpon mi ankoraŭ posedas. Burokratoj kredeble povos rabi preskaŭ mian tutan posedaĵon, sed ili ankoraŭ ne inventis la perfektan rimedon por rabi mian tutan korpon.
Ĥemio estis por mi interesa temo jam dum infaneco. Tamen bomboj, venenoj kaj toksoj, alkaloidoj, forta alkoholo kaj narkotiloj ĝenerale ne estas tre praktikaj kaj utilaj en norma vivo. Nur relative antaŭ nelonge mi vere komprenis ke ekzistas multaj interesaj ĥemiaj aspektoj en norma homa fiziologio. Miaj propraj fontoj pri la temoj biologio kaj fiziologio estas provizore iom variaj kaj mankhavaj.
Ekzistas ja tamen la fifama Interreto kaj ekzistas la urba libropruntejo. Mi esperas ke mi povos pli bone lerni ekzemple pri homa fiziologio el tiuj fontoj.
Biologio kaj medicino kiel vera profesio certe estas por mi jam por eterne perdita ebleco. La praktika utilo povas esti nur tio ke mi pli bone komprenas mian propran korpon. Eĉ teorio povas esti interesa kaj utila. Mi ja estas jam maljuna viro kaj tial la kiel eble plej bona persona sanstato estas por mi grava afero.
Ĉu estas aktiveco konvena por honesta maŝina inĝeniero? Kial ne estus?! Eĉ inĝenieroj ja estas biologiaj estaĵoj. Tekniko nepre devas esti kunigebla kun la homaro. Kaj sen la homaro, kion signifus tekniko?
Apude estas fotita pruntita relative moderna (presita 2017) grava finna libro de urba biblioteko pri la homa korpo. Mi volas ĝin legi kaj plejparte kompreni.
La plano do estas por legi la libron kaj speciale por trovi gravaj ĥemiaj aspektoj pri la norma homa korpo. Kaj certe por poste trovi la samajn temojn ekzemple en Vikipedio, esperante se eble, sed la malbenita angla lingvo estas alia alternativo. Malsanoj kaj iliaj traktadoj kaj eblaj kuracadoj min ne speciale interesas. Mi ja ne povas esti nek flegisto nek kuracisto.
Speciale min interesas la funkciado de nervoj, hepato, pankreato, lieno kaj la renoj. Gravaj por mi estas ekzemple la sensoj (kiel vidado, aŭdosento, flarsenso, gustumado, tuŝosenso), ĉeloj kaj iliaj partoj, sango, hormonoj, enzimoj, ... "Action potential" ... kaj tiel plu ...
Nu, klare tre multe da por mi relative novaj aferoj por malkompateme batali.
Jen kelkaj aliaj gravaj artikoloj kiojn mi rapide trovis en esperanta Vikipedio pri la endokrina sistemo:
Nu, mia plej granda intenco estas nur mem ĉi tiojn aferojn iom post iom lerni por fariĝi pli klera kaj matura individuo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |