<< | #386 ; Ordinaraj lokaj plantoj meritas nian konsideradon |
>> |
Dum jaroj mi kolektis kelkaj libroj pri plantoj de finna naturo, kvankam mi klare ne estas io grandega botanikisto. Evidente mi tamen longe opiniis ke la lokaj plantoj estas gravaj kaj ilin oni pli bone iom lernu kaj konu. Eĉ tute ordinaraj naturaj plantoj estas interesaj, kvankam ne ekonomie gravaj.
En lernejoj oni certe provis instrui por ni lernejanoj iom da biologio kaj ankaŭ iom da bazaj scioj pri plantoj. Dum miaj propraj jaroj en mezlernejo, dum la komenco de 1970-a jardeko kiel 11 - 15 jarulo, estis la plej intensa tempo por lernejana kolektado de plantoj jam pasita. Antaŭe ĝi probable estis tradicia nepra lernejana somera tasko.
Ni ne devis nepre kolekti propran herbarion, kvankam oni principe povis tion fari kaj la instruisto kredeble estis preta por plialtigi poenton en atesto pro tia diligenta aktiveco.
Libro pri plantaro evidente estas utila kaj bona laborilo por amikoj de naturaj plantoj. Apude estas fotitaj du malnovaj finnaj lernejaj plantaroj kioj estis presitaj dum la 1940-aj jaroj. Ekzistis ankaŭ aliaj. Eble ioma konkurado de plantaroj aŭ batalo inter eldonejoj (WSOY / Otava)?
El ĉi tioj du plantaroj kredeble estis origine pli malnova la "Koulukasvio" skribita de "K.E.Kivirikko", ĉar la antaŭparolo por la unua eldono de libro estis el jaro 1912. Mi kredas ke la tuta nomo de aŭtoro de libro estis "Kaarlo Eemeli Kivirikko" (origina sveda nomo "Karl Emil Stenroos") kion almenaŭ la finnlingva Vikipedio konas. Li estis eble plejparte ornitologo, sed skribis ekzemple diversaj lernolibroj. Profesie li estis instruisto. Li naskiĝis 1870 kaj estis do jam maljuna viro kiam "mia" libro estis presita 1945, kredeble bazita al la dekunua eldono el jaro 1936, laŭ antaŭparolo.
La alia plantaro "Koulu- ja retkeilykasvio" skribita de sinjoroj "Ilmari Hiitonen & Arvi Poijärvi" komencis el jaro 1932. La origina nomo de sinjoro "Hiitonen" estis en sveda stilo "Hidén" kaj la pli malnovaj eldonoj do portas tion nomon. La finna Vikipedio konas ambaŭ la du sinjorojn "Ilmari Hiitonen" kaj "L. Arvi P. Poijärvi". Kredeble la botanikisto "Hiitonen" estis la plej alta botanika aŭtoritatulo el tiuj tri viroj.
Nu, povas ja esti ke la nomoj kaj klasifikado de plantoj estis antaŭe iom alia ol nuntempe. Principe tamen interesaj temoj. Mi neniam vere serioze uzis la diagnozajn formulojn de plantaroj en praktiko, sed eble estus interesa futura eksperimento.
Nature mi tute ne serĉas iojn verajn maloftaĵojn, raraĵojn aŭ kuriozaĵojn. Ordinaraj kaj ĝeneralaj loka naturaj plantoj estas ĉio kion mi volas koni. Ĉiujn eblajn detalojn mi ne bezonas scii. Ekzistas ja ekzemple eĉ en Finnlando pli ol 100 da aliaj specoj de taraksano kaj por ordinarulo ili ĉiuj aperas iom similaj. Eĉ ekspertoj nur malfacile povas ilin distingi, kvankam fakte temas pri aliaj apartaj specoj de planto.
Mi ne plu vivas en arbaro, kvankam proksime ĉi tie en urboparto "Pormestarinluoto" kreskas kelkaj arboj. Antaŭ kelkaj jaroj mi ja kolektis iom da naturaj plantoj kiam mi loĝis en kazerno "Tekunkorpi" en urboparto "Vähärauma".
Do mi jam fakte havas ian, kvankam nur modestan, propran herbarion. Mia nuna intenco tamen estas por plejparte nur studadi belajn bildojn kaj desegnaĵojn en libroj.
Mian propran ĝardenon mi jam perdas kaj tial min nun interesas nur naturaj plantoj. Kultivitaj plantoj estas ekonomie tre gravaj por la tuta homaro, sed ili estas plejparte artefaritaj kaj nenaturaj en Finnlando.
Principe oni povus kolekti nutraĵon kaj eĉ iajn medikamentojn el kelkaj lokaj naturaj plantoj. Eblaj problemoj por interesaj plantoj tamen estas ekzemple la tre varia kvalito de naturaj plantoj kaj iom malgranda kvanto de bona kruda materialo.
Venenoj, narkotikaĵoj kaj ĝuiloj en naturaj plantoj estas principe interesa temo, sed kredeble estus malfacile por mem produkti signifan kvanton da aĵo de bona kvalito. Jes, kaj krome povus ja esti kontraŭleĝe en Finnlando. Tamen teorie interesa temo.
Naturaj plantoj klare ne estas la solvo por la malfacila nutraĵa problemo de granda mondo. Plantoj kiel profesio klare ne plu por mi eblus. Povas esti nur hobio. Ĉio jam povas esti nur hobio.
Jes, tia estas la moderna mondo. Profesio kaj vera laboro ne plu eblas. La lernejoj estas jam nura malbona praktika anekdoto, sen vera signifo. Nur privataj hobioj eblas. La moderna socio estas por ni relative bonfartaj sed malriĉaj maljunuloj nura hobia socio. Eblecoj por vera laboro kaj vere signifa socia partopreno estas deprime maloftaj.
Nomoj de plantoj kaj animaloj ja estas tre multe aliaj en diversaj lingvoj. Mi estos kontenta se mi konos iom da finnaj nomoj por lokaj plantoj. Nia favorita lingvo ja estas Esperanto, sed esperantaj nomoj por multaj plantoj kredeble estus por mi tro malfacilaj por lerni. Prefere mi lernus latinajn nomojn.
Tamen ni brave batalos kun plantoj kaj hobioj. Espereble mi povos ankaŭ en estonteco skribi iom pli kaj pli detale pri lokaj ordinaraj naturaj plantoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |