<< | #382 ; Festo de Johano, la ĉiujara kulmino de homa vivo? |
>> |
Jam estas la oficiala somermezo de jaro 2022, ofte nomita la Festo de Johano, finne "Juhannus". Kvankam la vera somera solstico de Suno fakte okazis jam kelkaj tagoj pli frue. Kredeble la somermezo estas konvena tempo por skribi pri gravaj aferoj.
La somermezo certe estis grava festo jam dum la tiel nomita "pagana" tempo, en Finnlando ekzemple antaŭ la jaro 1000. Do dum la tempo de origina natura religio. La historio de homaro certe ne komencis kun kristana religio.
Origine la somermezo estis festo de Suno. Kristanismo tamen tute ne respektas lokajn valorojn kaj ĝi ne aprobas kulton kaj adoradon de Suno kaj aliaj realaj naturaj objektoj. Kristanismaj pastroj volis detrui la originan finnan naturan religion kaj anstataŭigis la tradiciajn festojn de finna natura religio per por la popolo strangaj, artefaritaj festoj de judoj aŭ aliaj fremdaj kaj distancaj popoloj. Por kristanismo estas la religio antaŭ ĉio afero de disciplino kaj bona ordo en socio.
Nu, certe mi devas konfesi ke la Festo de Johano ne estas vera eklezia, klerikala kaj religia festo, sed ĝi ankaŭ ne plu estas la origina festo por la Suno.
Kristanisma religio certe multe malutilis la tutan mondon dum multaj jarcentoj. Nekredeble ke multaj nacioj tamen ankoraŭ subtenas ĝin. Nia propra civito Mueleja Insulo tamen klare selektis la originan finnan naturan religion. Altan kaj pompan preĝejon ni ne havas. Nia kirko estas la naturo. Nia religio estas en nia propra animo, ne nur en nia monbiletujo.
Evidente estas por ni nia propra kara lingvo Esperanto tre grava temo. Dekstre estas fotitaj kelkaj finnaj libroj pri nia lingvo. Kelkaj el ili estas iom malnovaj. La du-lingvaj vortaroj esperanta-finnaj skribitaj de Werner Anttila estas el la 1910-aj jaroj, do jam pli ol 100 jaroj aĝaj. Nature la homara mondo aliiĝis dum tio tempo kaj eble ankaŭ nia lingvo jam estas iom alia?
Mia intereso por la lingvo Esperanto komencis proksimume dum la 1980-aj jaroj. Por mi estis tre grava la naturmetoda lernolibro "Privilegia vojo al lingvoscio" skribita de Vilho Setälä.
La konversacia kurso "Via dua lingvo" skribita de Veli Kolari kaj la malgranda vortaro "Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto" (iam mallongigita eble iom ludeme "OVO") de Vilho Setälä estas iom pli modernaj. Por la libro "Privilegia Vojo ..." estas ovoj iom gravaj ĉar la gravuloj de lernolibro estas kokoj kaj kokinoj. Estas ja tradicie grava demando, kiu estis unue, ovo aŭ kokino?
Tute novaj finnaj libroj pri nia kara lingvo tamen mankas en librovendejoj. La malĝoja fakto estas ke nia lingvo estas nuntempe iom nefavorita kaj malmulte uzata. Cent jaroj antaŭe estis la aferoj de nia lingvo pli bonaj ol nun? Mono estas tre multe pli grava en la moderna mondo ol bona idealismo.
Ekzistas ja la fifama Interreto kaj tie iom multe da informo ankaŭ en Esperanto. Mi tamen ne estas tute kontenta je la situacio de nia lingvo. Nekredeble ke lernejoj ne amas Esperanton. Nekredeble ke la bone planita kulture neŭtra eŭropa internacia lingvo kun principe eŭropa vorttrezoro ne validas por EU.
Min longe interesis la plej frua historio de homaro. Maldekstre sube estas fotitaj du anglaj libroj pri la frua homaro.
Speciale estas interesa la plej frua astronomia historio. Nu, certe ni ne povas scii ĉiujn malnovajn detalojn tre bone. Multe da nia propra pasinteco estas perdita por eterne. Historio certe ĉiam estas ia retuŝita rakonto. Tamen nia prahistorio ne estas sen signifo.
La proksimume 20000 jaroj aĝa vivo de homaro post la glacia epoko estas grava temo. Miaopinie kelkaj ideoj de homaro estas tre malnovaj kaj esence la samaj por multaj aliaj popoloj.
Nu, mi tamen kredas ke la prauloj, la prapatroj kaj prapatrinoj de finnoj fakte venis plejparte el oriento, el Siberio, ne el centra Eŭropo. Do la prahistorio de finnoj povas esti iom alia ol tiu de aliaj nordaj landoj. Tio evidente povas esti iom intimaĵa politika temo kaj sentema demando. Klare multaj finnoj volus ke ilia praulo estus kiel eble plej militema kaj sangavida okcidenta NATO.
Tamen ni notu ke la klimata katastrofo estas nenia novaĵo. Jam 20000 jaroj antaŭe okazis grandega klimata katastrofo - la grandaj glacioj de glacia epoko degelis kaj perdiĝis - kaj oni tute ne bezonis aŭtoj kaj multan uzon de fosiliaj brulaĵoj por tio.
Bedaŭrinde en Finnlando ne ekzistas klaraj antikvaj astronomie motivaj monumentoj kiel "Stonehenge" en Britujo.
Kredeble la ĉielaj naturaj fenomenoj kiel Suno kaj Luno tamen influis al la antikva popolo kio vivis en la areo de nuna Finnlando multaj miloj da jaroj antaŭe.
Oni eble ne povas nomi la antikvajn finnojn vere "finnoj" en la tuta moderna nacia senco de vorto. Tia nacio ne ekzistis. Ili estis nur apartaj triboj sen klara komuna nacia identeco. Ili kredeble havis komunan lingvon, sed ili ne volis defendi aliajn tribojn. La finnaj triboj estis konkurantoj unu al la alia. Nenia komuna estrado por aliaj finnaj triboj.
La antikvaj finnoj ne postlasis ekzemple klaraj matematikaj mezuroj kaj kalkuladoj pri la direktoj de planedoj kiel kelkaj civitoj en Proksima Oriento. Ili tamen havis sian propran kulturon. Ni respektu tion kulturon.
Nun mi volas finfine lerni pli bone la latinan lingvon. Tio estis mia malnova revo. Ĉu estas vere vivanta lingvo, tio ne gravas por mi. Miaopinie la latina lingvo povus jam esti same (mal)multe favorita kiel Esperanto?
Iaj propraj paĝoj por la latina lingvo mi tamen ne konstruos. Mi nur legas pretajn tekstojn el lernolibroj kaj provas por ilin kompreni & lerni.
La sekvanta iom nova finna kanto en lingvo latina volas respekti kaj ami la antikvan vojon VIA NOVA ĉe la forumo de urbo Romo.
Ekzistas ankaŭ vortoj por la dua strofo por la supra kanto en latina lingvo.
Via antiqua, longa, angusta, meridies saepe quietus, vesper fervidus, vitae plenissimae urbanae deliciae, te amo. |
Multe ni ankoraŭ batalos dum ĉi tio vivo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |