<<

#367 ; Pli da aferoj teknikaj esperante

>>

Mi ja pruntis relative novan unulingvan vortaron PIV (Plena Ilustrita Vortaro, el jaro 2005) el la urba libropruntejo (biblioteko) por unu monato ... kaj poste por alia monato pli. Nun mia intenco estas por kontinui uzi la ilustritan vortaregon kaj por lerni iom pli da nia bona lingvo.

Ĉiu skribanto certe povas posedi kaj uzi sian propran stilon en Esperanto, sed ia komuna baza lingvo kaj komuna vortaro tamen estas tre esperinda en la vasta sed maldensa "Esperantujo". Por tiu alta celo certe indas labori.

Horloĝoj (maldekstre) estis interesaj dum longa tempo. Modernaj elektronikaj horloĝoj estas ĝenerale tre akurataj, multe pli precizaj ol malnovaj mekanikaj horloĝoj.

Kvarca kristalo generale estas la grava akurata parto en ordinaraj modernaj horloĝoj.

Bedaŭrinde oni ankoraŭ uzas la tiel nomatan "someran tempon" en EU kaj do ankaŭ en Finnlando. Somere la tempo en Finnlando estas UTC+3h, la sama kiel en Moskvo.

Mia sunhorloĝa projekto ja lastatempe ne antaŭeniris, sed klare natura suna tempo kaj sunhorloĝoj estas gravaj temoj por nia propra sendependa nacieto Mueleja Insulo.

Jen iom da teksto pri "horloĝ/o" el PIV : Aparato por mezuri la tempon aŭ por montri la horojn: sabla, suna ~o, poŝ~o, mur~o,; elektra, cifera ~o ...

Juntojn (dekstre) bezonas almenaŭ lignaĵistoj kaj meblistoj. Estas la prudenta metodo por aligi pecoj de ligno.

Bonaj juntoj tamen postulas lertecon kaj taŭgaj laboriloj por bone sukcesi. Mi bedaŭrinde ne kapablas por fari bonaj juntoj per miaj simplaj manaj laboriloj.

Konstruisto de ŝtipokabano ankaŭ uzas iaj juntoj por kunligi la trabojn de domo al tutaĵo.

PIV donas multaj signifoj por la vorto "junt/o" : 1 La kuniga interspaco inter du kunigitaj ŝtonaj, brikaj, metalaj aŭ lignaj pecoj, kiun oni plenigas per gluo, mastiko, mortero. 2 La kunigo mem: transira ~o (ekz. inter du tuboj de malsamaj diametroj) ... 3 Interspaco inter du disiĝintaj, sed ne delokiĝintaj, masoj da petroj aŭ terenoj ... 4 Kunigo de diversaspecaj duonkonduktantoj: pn-~o (p = pozitiva regiono, n = negativa regiono) formas diodon, npn-~o aŭ pnp-~o faras transistoron. ... 6 Kunigo de homoj diktatorece regantaj (plej ofte militistoj regantaj post puĉo): la ~o regis ĉi tiun latinamerikan landon dum pli ol dek jaroj ...

Kamerao (maldekstre) evidente estas filma fotilo, aŭ videofotilo.

Nu, laŭ PIV do ekzistas du aliaj tipoj da fotiloj: fotografiloj kaj kameraoj. Miaopinie la baza tekniko estas multe la sama en modernaj elektronikaj fotiloj. Ofte eblas foti ankaŭ iom da filmo per ordinara elektronika "fotografilo".

Bedaŭrinde la koloroj de teksto en mia iom prilaborita foto estas iom variaj. Mi tamen estas tro laca por plibonigi la bildon.

Vikipedio prefere uzas la vorton filmilo

Moderna Esperanto certe konas la vorton 'video', ekzemple en vortoj videoamplifilo, videodisko, videoaĵo (io, farita per video).

PIV pri "kamera/o" : Fotoaparato, kapabla sendi k/aŭ registri sinsekvajn bildojn, laŭ difinita ritmo, uzata por kinematografio, televido aŭ videoregistrado ...

Kamo (dekstre) estas ia baza mekanismo. En multaj motoroj estas kamoj.

En la ekzemplo dekstre lumigas la lampo kvaronon da tempo kiam la ŝafto rotacias per konstanta rapido, ĉar la parto ĉ estas pli alta ol la alia kamo. Alian tekston por kamo la PIV evidente ne donas.

Vikipedio tamen prefere uzas la nomon Kamŝafto.

Kejlo (maldekstre) estas ankaŭ grava struktura parto por konstruistoj, lignaĵistoj kaj meblistoj.

PIV rakontas pri "kejl/o" : 1 Ligna aŭ plasta peco, ĝenerale konusa, uzata por ŝtopi truon aŭ kunfiksi lignajn pecojn: haltiga, kalkana, konkava, kvadrata, ronda ~o ... 2 Vorto aŭ vortgrupo senutila por la senco, sed aldonita nur pro la bezono de rimo aŭ de ritmo. ...

Kojno estas iom simila mekanika parto.

Kojnorimenon Vikipedio prefere nomigas V-rimeno

Klikaĵo (dekstre) ŝajnas tre karakteriza nomo, sed mi ne scias kio estus la korelativa finna nomo por ĉi tiu mekanismo.

Vikipedio uzas pli simplan vorton kliko kaj la korelativa angla vorto estas "Ratchet".

PIV pri la baza vorto "klik/o" : 1 Dentoforma levilo, uzata kun ~rado, destinita ebligi ilian relativan turniĝon en nur unu direkto ... 2 Mekanismo, destinita liberigi kupladon de du pecoj ... 3 Grupeto de personoj kiuj bruas pri si k ekskluzivas aliajn ...

Kaj pri la el tio derivita vorto "klikaĵo" ( aŭ "~aĵo" kiel ĝi estas skribita en la libro, kie la signo "~" nun signifas la vorton "klik/o") : Mekanismo, konsistanta el ~o k ~rado.

Komutilo (maldekstre) estas miaopinie iom kompleksa konektilo.

Mi longe estis necerta en mia uzo de vortoj kontaktilo kaj konektilo. Miaopinie kontaktilo estas simpla daŭra junto aŭ grafo de konduktiloj. Konektilo estas laŭ mi mekanismo kio facile konektas aŭ disigas konduktilojn.

Vikipedio tamen proponas la vorton Ŝaltilo por mia propra vorto 'elektra konektilo' kaj certe tio 'ŝaltilo' estas pli bona vorto.

Esence eble estas ke komutilo enhavas multaj elektraj cirkvitoj.

PIV donas unue signifoj por la baza vorto "komut/i" : 1 Laŭvole direkti elektran kurenton aŭ en unu cirkviton aŭ en alian ... 2 Ŝanĝi la pozicion de nadloreloj en trakforko, t.e modifi trakforkon por direkti trajnon aŭ alian trakveturilon sur alian trakon. 3 Interŝanĝi la ordon de du sinsekvaj faktoroj en produto.

Kaj por la derivita vorto "~ilo" ( aŭ "komutilo" ) la klarigo estas : Elektra aparato, ebliganta ~(ad)on ĉe unu cirkvito aŭ samtempe ĉe pluraj cirkvitoj ...

Koŝo (dekstre) estas finne "silmuri" laŭ dulingva vortaro de Joel Vilkki & Heljä Favén, sed tio estas por mi nekonata vorto.

Esperanta Vikipedio evidente ne konas la vorton 'koŝo'. Tiajn partojn oni tamen povas uzi por relative simplaj elektraj konektoj.

PIV tamen forte proklamas pri "koŝ/o" : 1 Metala ringo, kies rando havas foldon por loki ĉirkaŭantan ŝnuron. 2 Kontaktopeco, fiksita ĉe la ekstremaĵo de konduktilo, por ebligi konekton, kiun oni intencas fari kun ĝi.

Krampo (maldekstre) estas sendube utila laborilo por konstruistoj.

Vikipedio tamen havas iom alian komprenon pri krampo.

Mia finna vortareto opinias ke finna laborilo "puristin" estas esperante 'laborkrampo'. Tio klare estas la laborilo en la apuda bildo.

PIV rakontas pri "kramp/o" jene : 1 Fera kurba peco, kun unu aŭ pluraj pintoj, kiu, en ĉarpentaĵoj aŭ masonaĵoj, servas por kunigi aŭ forte fiksi ... 2 Ordinara laboratoria ilo, servanta por fiksi balonon, kondensilon k.a. sur stativo, k konsistanta plejofte el stango kun du makzeloj, inter kiuj la objekto estas tenata. 3 Skriba k tipografia signo, montranta komencon k finon de ia grupo, speciale de parentezo ... 4 Elkreskaĵo, per kies helpo rampaj aŭ grimpaj plantoj, algoj aŭ fungoj (inkl. likenojn) sin fiksas sur la substrato. ...


Nu, mi devas konfesi ke mi provizore iom malbone pritraktis la vortojn kaj devus poste kontinui la laboron. La procezo tamen ne povos nun kontinui por eterne. Multe restas por batali ...

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)