<<

#354 ; Hejma vilaĝo restos por mi nura revo

>>

La vilaĝo "Ala-Valli" en la antaŭa komunumo "Jalasjärvi" en la provinco Suda-Ostrobotnio de Finnlando estis por mi la plejparta hejmo kiel infano, ekzemple dum la 1960-aj jaroj. Ĝi estas por mi kara, sed jam tro kara, ekonomie neebla por vivi. Plej verŝajne neniam plu por mi eblos por tie vivi. En kamparo oni nepre bezonus aŭton.

Mia hejmo estis ĉe la (antaŭa) popola lernejo de vilaĝo. La suba iom malnova somera satelita foto indikas la situon de tiama lernejo, kio tamen nun estas la loka vilaĝa domo. Propran lernejon la vilaĝo ne havis ek de proksimume 1995.

Nu, fakte oni proponis tian satelitan foton ĉar estas vendata la pli suda jare 1990 konstruita domo de 4 loĝejoj kio estas markita per ronda ruĝa marko, kvankam al iom erara loko. Por mi la nova domo estas tute fremda.

La adreso de vendata domo estas "Ala-Vallintie 1304b". La nombroj 1304 indikas kiom da dekoj da metroj ĝis la preĝeja vilago "Jalasjärvi", do proksimume 13,040 kilometroj.

Mia patrino vivis en komunumo "Jalasjärvi" ek de jaro 1957 kaj mia patro en la bieno de sia patro en apuda komunumo "Peräseinäjoki". Neniu el tioj komunumoj plu oficiale ekzistas kiel komunumo. Restas nur preĝejaj vilaĝoj tiel nomitaj. La antaŭa komunumo "Jalasjärvi" estas nun parto de urbo "Kurikka" kaj la antaŭa komunumo "Peräseinäjoki" estas ek de jaro 2005 parto de urbo "Seinäjoki".

Tre multe aliiĝis la situacio en la finna kamparo post la 1980-aj jaroj. Kredeble la futuro estos eĉ pli morna.

Mi ja iom skribis pri miaj malnovaj memuaroj pri la lernejo de vilaĝo "Ala-Valli", kvankam mi ne plu loĝis tie dum la lastaj pli ol 40 jaroj. La patrino mortis somere 2007 kaj tiam mi perdis ĉiojn kontaktojn por la hejma vilaĝo. Malgraŭ tio fakto iuj evidente ankoraŭ memoras miajn retajn paĝojn pri la vilaĝo.

Nome miaj tre modestaj paĝoj pri la antaŭa lernejo de vilaĝo estas menciitaj kiel fonto en finna Vikipedio. Jen la finnlingva Vikipedio -paĝo pri la vilaĝo "Alavalli". Dum nia juneco la vilaĝo certe estis plejparte tiel nomita, kaj ne kiel "Ala-Valli".

Mi estas tre kortuŝita pri tia ovacio. Tamen mi apenaŭ povos pli bone skribi pri la antaŭa lernejo kaj pri la nuna vilaĝo. Por mi estus provizore tute neeble por akiri porvivon en la areo.

Nature mi volonte denove loĝus en mia plejparta hejma vilaĝo se mi posedus la necesan kapitalon kaj se mi posedus aŭton. Vendejoj estas distancaj. La vilaĝo certe meritus pli bonan ekonomian kaj socian sorton ol kion ĝi havis ek de 1970-aj jaroj. Nu, fakte la finna kamparo jam komencis suferi iom pli frue. Moderna vivnivelo en malgrandaj bienoj estis jam malfacile atingebla.

Nu, la plej bona kion mi povas promesi: Se mi iam venkos tre multe da mono (... nu, almenaŭ kelkaj dekoj da miloj da € ...), mi transloĝiĝos al mia origina hejma vilaĝo, se tie estus vendata por mi konvena domo kaj skribos pli bonaj paĝoj pri la tia loka mondo, eble esperante.

Klare ke mi volus denove vivi kiel honesta vera Alavalliano. Kvankam mi ne kredas ke oni tie parolus multe da nia bona lingvo Esperanto.

Mi kredeble povus esti pensiulo jam post 9 monatoj. Interesa ideo.

Oni ja povas revi pri pli bona estonteco. La pompaj burokratoj de urbo "Pori" ne plaĉas por mi. Okcidenta burokratio ne estas bona. Demokration oni jam povas tute forgesi en Finnlando, ne plu tre fajna lando. Nur burokratio restas.

Eble mi ion belan tagon povus denove loĝi en la hejma vilaĝo?

Ni fortege batalu pro pli bona loka mondo ...

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)