<<

#351 ; Kelkaj paŝoj en la mondo de simpla muziko

>>

Nature mi iom renkontis muzikon dum mia vivo. Por kelkaj homoj muziko signifas tre multe. Mi certe ne povas diri ke muziko tute ne signifus ion por mi. Mi tamen plejparte ne sopiras muzikon tre multe.

Kiel infano mi ŝatis por kanti. Mi tamen nur tre malmulte ludis muzikilojn. Kelkfoje mi tamen volis muziki simple, iom same kiel ni kantis en popollernejo en la hejma vilaĝo, 7 ... 10 jaraj. Nu, dum la duagrada lernejo en la preĝeja vilaĝo "Jalasjärvi" oni tre efekte mortigis mian intereson por muziko. La kantoro de preĝejo instruis por ni muzikon, sed lia linio ne estis por mi tre plaĉa.

Mi lastatempe trovis iom malnovan libron pri kantoj por infanoj, presita 2012, prezo 0,50€. Kovriloj de libro estas fotitaj apude. Nu, ĝi estas tamen multe pli moderna ol miaj kantolibroj en popola lernejo dum la fino de 1960-aj jaroj.

Raspberry Pi -mikrokomputilo, almenaŭ la "Full" -varioj, enhavis liberan programon "Sonic Pi" por muziki. Do nature mi volas lerni por iom uzi la programon. Estas tre multflanka programo por prezenti ekzemple modernan muzikon, sed mi pensas nur pri relative simpla tradicia muziko, ekzemple konataj finnaj kantoj por infanoj.

Kredeble la programo estas havebla ankaŭ por aliaj operaciumoj. Informo en angla lingvo: "Sonic Pi", ekzistas ankaŭ angla "Tutorial". Kaj ekzistas alia adreso en Interreto por lerni angle la bazan uzon de la muzika programo "Sonic Pi": "Getting Started With Sonic Pi"

La programo "Sonic Pi" estas iom kurioza. Almenaŭ kun mia RPi4 ĝi volas uzi nur la sonon de HDMI-konekto kaj ne obeas la sonan kontrolilon de operaciumo. Mi povas uzi la programon nur kun kelkaj RPi- komputiloj. Eblas uzi orelumon kun RPi4 nur se la HDMI-ekrano havas kontaktilon por aŭdilo.

Bedaŭrinde estis problemoj kun RPi4 kaj filmoj post uzo de muzika programo. Mi devis eĉ restarti la komputilon post uzo de "Sonic Pi" por ke filmoj funkciu norme. Do evidente ioma problemo kun "RPi4 + Buster" kaj "Sonic Pi" ??? Mi provis novigi mian muzikan programon en "RPi4 + Buster" -komputilo al nova vario 3.3.1, sed sensukcese.

Tamen estis malpli da problemoj kun RPi3 -komputiloj. Eblis munti la novan muzikan programon al nova vario "Bullseye" kio ne estis "Full" kaj tial ne havis la programon. Orelumoj funkcias rekte el konektilo de RPi3. Senproblemaj ŝajnas ankaŭ la malnovaj "Stretch" -komputiloj kioj afable proponis muntadon de nova vario de muzika programo "Sonic Pi", sed provizore mi ne estis tiel kuraĝa. Misaventuroj kun "RPi4 + Buster" estis tiom deprimaj.

( Poste mi provis novigi la iom malnovan varion 3.0 de muzika programo "Sonic Pi" al vario 3.3 en unu "Stretch" -komputilo, nome la estonta kvara distanca fotila frato "Simeoni" kion mi fakte intencas uzi "headless" kaj sen sono, sed sensukcese. TTT-legilo tamen montras filmoj senprobleme en la malnova "Stretch" kaj RPi3 kun nur 1 GB da RAM. La saman mi ne povas diri pri la pli novaj varioj "Buster" kaj "Bullseye". )

Apude estas prezentita la komenco el mia unua kanto - la indiana kanto - kiel sonaj komandoj en la programo "Sonic Pi", eble ne la plej bona ebla vario? Poste mi espereble laboros kun iom pli komplikaj kantoj. Eble mi ion belan tagon publikigos miajn plej bonajn muzikajn rekordojn?

La tona sono de harmoniumo de popola lernejo estis iom alia, sed kredeble eblas aliigi la sonojn en la programo.

La teorion de muziko mi ne konas bone. Eĉ la nomoj de tonoj estas iom malfacilaj. Kiel infano mi lernis kanti la tonojn finne: "do, re, mi, fa, sol, la, si, do". La dua "do" apartenas al la sekvanta oktavo.

Nun oni tamen instruas finne ke la nomoj de korelativaj tonoj estas: "C, D, E, F, G, A, H, C", sed la tonon H mia programo tamen ne konas ; la komando play :H estas eraro? Ĉu la angla nomo de tono povus esti alia?

Nu, ĉiuokaze play :C signifas la samon kiel play :C4 , la tono C de kvara muzika oktavo. Oni povas ankaŭ uzi ekzemple play :Cs por "Cis" kaj play :Gb por "Ges" ... nu, mi kredas ke probable la finna tono H fakte estas angla B (kaj esperante la sama) ...

Vikipedio rakontas pli bone pri muziknotoj. Mi lernis ke la bemola simbolo estas kaj la diesa simbolo estas ...

Evidente ekzistas multe por lerni, kvankam la muzika celo estas nur simplaj melodioj. Mi tamen certe volas uzi mian propran liberan RPi -muzikilon. Mi klare ne estas tre muzikema viro, sed kelkfoje mi volas aŭdi tonoj kaj simplaj melodioj kiojn mi povas mem selekti.

Indianoj ja estas tre kuraĝaj kaj bravaj. Kiel 7 kaj 8 jaraj infanoj ni certe volis esti bravaj indianoj kiam ni kantis la indianan kanton en la klasejo de mia patrino.

Speciale grandan impreson al mi kaŭzis la sekvantaj finnaj vortoj de dua strofo:

Nimekseni Haukansilmä kerran sain,
kymmenen on kotkan sulkaa otsallain.
Punainen on nahkani, vaan ratsu valkea.
Yössä kuuluu pöllön huuto kauhea.

Eble mi estis indiano en mia antaŭa vivo?

Esperante mi provas la vortojn traduki (iom rekte kaj simple):

Foje mi nomiĝis al 'Okulo de falko',
deko da aglaj plumoj sur frunto.
Ruĝa mia haŭto, sed rajdĉevalo blanka.
Nokte aŭdiĝas stinga krio terura.

Nu, ni do batalu tre kruele ankaŭ kun muziko.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)