<<

#350 ; Mi jam sentas min preskaŭ vera verkisto

>>

Post la skribado de ĉi tiom da esperantaj paĝoj mi jam estas preskaŭ vera aŭtoro? Eraroj mi certe faris dumvoje, sed mi volas ilin korektigi. Ekzemple mi supozis ke apenaŭ brilos la Suno rekte al miaj fenestroj ĉi tie en "Pormestarinluoto, Pori", eĉ dum meza somero. En februara posttagmezo mi tamen jam observis ke Suno iom brilas al mia fenestro.

Apude estas malnova satelita foto de mia proksima ĉirkaŭaĵo. Se estas korekte la direktoj, certe eblas ke la Suno iam vespere brilas enen ekzemple el sudokcidento aŭ okcidento, kvankam la fenestro estas direktita al nordokcidento.

Nu tamen, 350 paĝoj da esperanta teksto! Tio ja povus esti unu tuta libro, kvankam la longo de miaj retaj paĝoj estas iom varia. Nature mi rajtas festi la gravan akiron.

Mi solenos mian preskaŭ verkistecon (sen enspezoj pri la laboro) per kelkaj frivolaj kaj facilanimaj sonĝoj.

Sube estas foto de iom multekosta revo, la prezo multaj miloj da eŭroj. Estas mezurilo "Spectrum Analyzer" kaj kapabla por iom granda frekvenco 3,2 GHz. Kredeble mi tian neniam posedos.

Per tia mezurilo oni povus analizi ekzemple LoRa -frekvencoj kioj estas multe tro altaj por ordinaraj osciloskopoj. Eble ankaŭ la pli altaj por uzo liberaj radiaj frekvencoj 2,4 GHz estus interesaj.

Jes, certe amatora radio estas mia tradicia revo. Kvankam la nuna tempo de tutmonda Interreta dominado klare estas iom alia ol mia juneco antaŭ proksimume 40 jaroj. Nura teorio fakte eblas.

Mi akre bezonas pli realismaj sonĝoj, pli atingeblaj celoj.

Bona osciloskopo - ekzemple 20 MHz - kun 4 apartaj "kanaloj" eble estus maksimume atingebla ion belan tagon? Per tia mezurilo mi povus samtempe mezuri tensioj aŭ kurentoj en la 4 dratoj de unipolar-stepper -motoro. Nu, eble ankaŭ 2 kanaloj sufiĉus por bipolar -motoro. Frekvencoj ja ne estas tre grandaj en bobenoj de motoroj.

Jam pli ol 40 jaroj antaŭe mi revis pri osciloskopo kio havis katodradian tubon. Tekniko tamen evoluis dum jaroj. Modernaj osciloskopoj kun plata ekrano estas tre fajnaj relative kompaktaj aparatoj.

Nun mi tamen devas trovi ankoraŭ pli malmultekostaj revoj. La Julo jam pasis kaj la biblia tempo de mirakloj ne plu daŭras.

Jes, robota brako por Arduino! Tian malgrandan robotan brakon oni eble povus uzi ekzemple por movigi kaj direktigi fotilon por foti relative proksiman celon.

La robota brako ja estas konstruita por Arduino, sed eblas gvidi Arduino el Raspberry Pi per programo tra USB-kablo.

Propraj mekanismoj estas iom malfacilaj por konstrui en ordinara hejmo per simplaj laboriloj. Tial estas preta (aŭ pli bone: el pretaj partoj mem facile kunmetebla) roboto pli facila alternativo por avida konstruisto kiu volas atingi rapidaj rezultoj.

Kredeble per radoj movantaj robotoj estas ĝenerale tre multe favorataj, sed mi preferas robotan brakon kun fiksa stativo. Ĉi tio brako tamen ne estas la plej malmultekosta.

Do mi trovu ankoraŭ pli malmultekostaj kaj realisme atingeblaj revoj? Hmmm ... mi pensu pli forte ...

Nature mi volus produkti veraj grandaj konkretaj akiroj, sed la reala mondo estas tre trista ekonomie. Vere gravaj bonaj realaj aparatoj estas provizore tro karaj por nia nacieto Mueleja Insulo por liveri kaj posedi. Plejparte mi kapablas nur revi kaj skribi.

Nu, ekzistas ja haveblaj speciale por RPi konstruita klavaro kaj komputila muso. Kredeble estas iom ordinaraj USB-aparatoj, sed la belaj koloroj estas speciale selektitaj por RPi.

La klavaro estas fakte por sveduloj (SE), sed kredeble uzebla ankaŭ por finnoj. Finnlando estas iom malgranda merkata areo kaj tial eble ne valoras produkti RPi-klavaron speciale por finnoj.

Laŭ vendisto estas tri USB-pordoj uzeblaj en la klavaro tiel ke eblas konekti la muson kaj USB-memoron rekte al klavaro kaj tioj kune konsumas nur unu USB-pordon en RPi. Nu, nenia vera manko de USB-pordoj en RPi. Ordinare estas la 4 USB-pordoj de RPi tute sufiĉaj.

La klavaro estas plaĉe malgranda, sen aparta parto por numeraj klavoj. Mia alia aparta drata USB-klavaro estas konstruita por PC kaj iom pli granda. Kelkfoje estis ĝene por trovi lokon por la granda klavaro sur mia malvasta labora tablo.

Pensante nokte pli pri la klavara afero, mi komprenis ke fakte estas bona nova ideo en klavaro kio havas propran USB-memoron. Mi ja povas uzi multaj diversaj RPi-komputiloj (... kiom? eble jam proksimume dekduo? mi ne plu kapablas ilin nombri ...) kun la sama klavaro kaj tiam kredeble mi povus uzi por multaj aliaj komputiloj la samaj datumoj kioj estas en la USB-memora "bastono" de klavaro.

Nu, tiajn aparatojn mi certe volus posedi kaj uzi ion belan tagon. Indas speciale kruele batali en la granda malbona mondo por ilin atingi.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)