<<

#346 ; Novaj aventuroj kun la vario de operaciumo

>>

Progreso ja devas progresi. Oni korektigu malnovajn erarojn kaj oni ĉiam celu al pli bona sistemo kaj pli bonaj rezultoj. Por artikolo #313 mi lastatempe renovigis mian RPi3 kio estas konstruita kune al 10-cola ekrano. La vario de operaciumo estis "10, Buster". La rezulto tamen ne estis kiel eble plej bona. La jam iom malnova paketo NOOBS_v3_2_1 ne estis kiel eble plej bona en artikolo #342.

Miaopinie 7-cola ekrano estas tro malgranda por vera laboro. La 10-cola ekrano jam estas sufiĉe bona por laborado, ekzemple por skribi tekston, sed la ventumilo de 'hat' estas iom laŭta per 5 Voltoj kaj la konektilo ne ebligas por rekte uzi 3,3 Voltoj. La HDMI-ekrano havas ankaŭ sonon kaj eblas bone vidi filmoj, kio nature estas iom peza laboro por la malgranda RPi3-komputilo. La pli nova kaj forta vario RPi4 estas pli bona por filmoj.

La solvo por la fotilo ne estas tre bona, sed mi povus uzi la tutaĵon RPi3 & 10-cola ekrano por ĝeneralaj taskoj en la loka komputila reto de nia propra nacieto "Mueleja Insulo".

La plej ĝena problemo aperis kiam mi rigardis ekzemple "Sherlock Holmes" -filmon "La hundo de Baskerville". Post nur dudekdu minutoj da filmo la TTT-legila programo tre malbone respondis kaj mi devis ĝin forigi, en Linux -lingvo por "mortigi". Estis jam problemoj kun la sono kaj kun la finna teksto en la filmo. Post la forigo de TTT-legila programo la komputilo tamen iom norme funkciis.

Miaopinie la TTT-legilo uzas tro multe da RAM-memoro. La komputilo RPi3 posedas entute 1 GB da RAM-memoro. Parto de tio estas kredeble rezervita por la ekrano. Estis 871 MB da libera RAM-memoro por la programoj kaj dum filmo fine estis 754 MB uzita. Ĉu la komputilo ne havis tempon por liberigi la memoron kion ĝi ne plu uzas? Miaopinie ne estas norme ke la uzo de RAM-memoro kreskas tutan tempon dum la filmo.

Eble RPi3 ne estas la plej bona aparato por rigardi longaj filmoj, sed mi ĉiuokaze volis renovigi la sistemon. Mi forigas la fotilon kio estas tro malfacila por uzi kun la ekrano. Mi volas novan varion de operaciumo. Mi volas uzi pli fidindan kaj modernan sistemon.

Sekve mi denove forigis la 16 GB microSD memoran karton el RPi3 kaj insertis ĝin kun adaptilo tiel ke eblas prilabori la karton per PC/Windows -komputilo.

Mi ankaŭ forigis la fotilon kio estas la pli nova vario 2. La kablo estas tro mallonga por la ekrano. Ĉi tiu komputilo-ekrano-kunmetaĵo nur malfacile povus utiligi la fotilon. La simpla mem konstruita ujo por la fotilo ne estas tre sukcesa. Ne estas tute facile por mem konstrui ujon por RPi-fotilo tiel ke la objektivo estos bone protektita.

Eble mi poste trovos ion alian uzon por la fotilo. Eble mi interŝanĝos la malnovajn fotilojn vario 1.3 al pli novaj varioj 2.1 en la 3D-fotila projekto? La pretaj nigraj plastaj ujoj evidente estas konstruitaj por la fotilo vario 2 kaj ili ne estas tre bonaj por 1.3.

Sed nun fine mi devas malpaki en mia PC la pli novan datumon NOOBS_v3_7_1.zip kion mi trovis en Interreto. Miaj aliaj NOOBS-datumoj estas iom malnovaj. Mi fidas ke la pli nova NOOBS-paketo enhavas malpli da problemoj.

En apuda foto ni vidas kiel jam duono de ZIP-datumo estas malpakita dum 5½ minutoj en mia PC. Iom malrapida procezo. La rezulto estas proksimume 2½ GB da malpakitaj normaj datumoj por munti la operaciumon.

Mi uzos la malnovan karton por munti la operaciumon denove. Miaopinie nome estas nenia difekto en la karto. Nuntempe 16 GB jam estas iom malmulte, sed la malnova memora karto estas uzebla.

Do mi preparas la etan memoran karton en mia PC-komputilo per aparta programo "SD Card Formatter" al FAT32 kion sistemon la Raspberry Pi uzas.

Estas 14,75 GB da libera memoro sur la nominale 16 GB karto, laŭ la programo.

Sekve mi kopias la malpakitajn datumoj de NOOBS_v3_7_1 (ver 3.7) al la microSD memora karto. Pro sekureco mi ankaŭ inspektas la karton per la norma programo de PC ĉar iam poste aperis problemoj. Ĉio jam bone.

Jes, jam estas tempo por forigi la memoran karton el PC kaj el sia adaptilo kaj inserti la etan karton sole en la RPi3. Ni kontinuos laboron kun la Raspberry Pi.

Unue la NOOBS-programo proponas nur du alternativoj por la nova operaciumo kaj rekomendas la unuan alternativon "Raspberry Pi OS Full (32-bit)" kio tamen miaopinie bezonus iom tro multe da memoro. Eble mi poste volas aparte munti ioj aliaj grandaj programoj kaj mi volas ke estu sufiĉe la libera memoro sur la karto por tio.

Kiam mi startas la sendratan kontakton kun la Interreto, aperas multaj pliaj alternativoj. Ekzistas ankaŭ 64-bit alternativoj por Raspberry Pi OS sed plu nenia malnova "Raspbian". La oficiala nomo jam estas Raspberry Pi OS. Surprize la 64-bit varioj ne estas multe pli grandaj ol la korelativaj 32-bit varioj. Certe ekzistus ankaŭ multaj aliaj alternativoj, sed mi ne volas eksperimenti kun ili nun.

Jen la alternativoj kiuj min plej multe interesas kaj la kvanto da memoro kion ili bezonus:

  • Raspberry Pi OS Full (32-bit), 9481 MB
  • Raspberry Pi OS (32-bit), 4197 MB
  • Raspberry Pi OS Lite (32-bit), 2100 MB
  • Raspberry Pi OS (64-bit), 4078 MB
  • Raspberry Pi OS Lite (64-bit), 2046 MB

Ŝajne ekzistas nenia alternativo "Raspberry Pi OS Full (64-bit)". Eble ankoraŭ ne ekzistus tiel multaj programoj por 64-bit? Nenia preta 64-bit 'LibreOffice' oficeja programaro por 'Linux', aŭ almenaŭ ne por la iom originala RPi?

La 'Lite' -alternativoj ne havas norman modernan facile uzeblan grafikan laboran tablon. Ioma eksperimentado kun tia simpla teksta operaciuma vario en malnova artikolo #315. Mi nun selektas la alternativon "Raspberry Pi OS (32-bit)". Ekzistos norma labora tablo, sed neniaj tre grandaj programoj. Mi jam sufiĉe suferis pro manko de libera memoro.

Kaj jes, alea jacta est , jam estas ĵetita la loto. Mi muntos la selektitan operaciumon.

Kaj ioma surprizo min atendis. Mi fakte volis varion 10, "Buster", sed mi ricevis pli novan varion 11, "Bullseye". Por mi tute nova bildo sur la labora tablo. Progreso tamen devas progresi.

La teksta datumo /etc/os-release atestas ke la nova vario estas "11, bullseye" ... tamen ankoraŭ tie aperas la malnova nomo "Raspbian" kvankam la oficiala nomo de operaciumo jam estas alia! Estas pli facile aliigi la oficialan nomon ol la interne uzitan.

Nu, oni ne rajtas reclamacii pro la progreso en la mondo. La nova "Bullseye" (rekte esperante "bova okulo") simple estas la nova negro, la nova labora ĉevalo. Malnovaj operaciumoj estos baldaŭ mortaj, oni tute ne riparos ilin. Novaj estos pli bonaj. Malnovaj problemoj estos riparitaj por novaj varioj. Ni volas sekvi la evoluon. Kredeble almenaŭ ĉiuj niaj "ne-Full" muntadoj estonte estos ekipitaj per pli nova operaciumo.

Estas fine entute 11½ GB da uzebla memoro sur la memora karto kaj la baza programa paketo sen tro grandaj programoj bezonas proksimume 4 GB. Restas ĉirkaŭ 7 GB da libera memoro sur la eteta "microSD" memora karto. Do nenia granda problemo evidenta. Nu, nova vario de programo ne bezonas ĉiam esti multe pli granda ol la malnova.

La tre utila VNC-programo ne ĉeestas en la paketo, sed tion mi povos poste trovi el Interreto kaj munti aparte. VNC ebligas por uzi la grafikan laboran tablon de distanca komputilo tra "Ethernet" -konekto same kiel ni estus normaj lokaj uzantoj en la distanca sistemo.

La plej grava afero ja tamen estas la "Sherlock Holmes" -filmo. Mi ne povas diri ke tute ne ekzistus problemoj, sed nun la TTT-legilo pli longe laboras bone.

Nu, "Sherlock Holmes" -filmoj certe estas tro optimismaj kaj iom nerealismaj, sed bona tradicia distraĵo.

Aventuroj de "Sherlock Holmes" estas iom interesaj, sed interesa certe estas ankaŭ nia propra granda aventuro en la lando de operaciumoj.

Kredeble mi vidu la pli longajn filmojn per RPi4 kio havas tre multe da RAM-memoro, 4 GB aŭ 8 GB. Eble la nova TTT-legilo kredas ke ĉiuj jam uzas nur la potencan RPi4 kun nekompreneblaj amasoj da RAM? La modesta RPi3 tamen posedas nur 1 GB da fiksa RAM-memoro. Cetere, estis nun eĉ 922 MB da uzebla RAM en RPi3 kun la nova operaciumo, do iom pli multe ol antaŭe.

Vivo estas kruelega batalo, ankaŭ por komputiloj kaj operaciumoj. Ni restu tute necedemaj kaj senindulgaj. Nia vizaĝo estu same malica kaj malbela kiel la nura postaĵo de sovaĝa rabobirdo (tion metaforon oni por mi instruis en finna armeo antaŭ proksimume 44 jaroj en la urbeto "Hämeenlinna", rekte esperante tradukita "kastelo de provinco 'Häme'").

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)