<<

#311 ; Antaŭen same kiel avino sur neĝa pado

>>

Maljunulinoj malbone promenas sur neĝa kaj glita vojeto, kiel la finna parolturno "kuin mummo lumessa" indikas, esperante iom rekte tradukite "kiel avino en neĝo".

Neĝo ankoraŭ ne falis sur tero ĉi tie en relative suda parto de Finnlando, sed la aŭtuna vetero jam estas iom malvarma. Miaj rezultatoj ĉi tie eble estas kiel ioma necerta promenado sur glita surfaco, ne tre multe notindaj. Tial mi iam sentas min kiel ŝanceliĝa maljunulino sur perfida subaĵo. Ĉu estas bona decido ĉiam komenci denove? Ĉu neniam eblos atingi tutan kompetencon? Ĉu tuta ekspertizo en ĉio eĉ estus ebla kaj aspirinde?

Ĉio ne estas perfekta, sed vivanto marŝu antaŭen. Eraroj estis kaj ĉiam estos, tion oni ne povas tute deteni. Multaj celoj estis neatingeblaj aŭ nur parte atingitaj, sed laboro kontinuu. Ekzistas tre multe da valora enhavo en scienco, inĝeniera arto kaj tekniko. Tre multe por lerni, scipovi kaj testi.

Mia malnova revo estis por lerni abstraktan algebron. Tion mi komencis iluzii pro intereso en kriptaĵoj kiuj ofte havas iom por fari kun profunda scio pri algebro. Mi ne posedas bonan libron pri la temo, sed feliĉe ekzistas multaj bonaj liberaj anglaj PDF-datumoj en Internet. Oni serĉu ekzemple per angla frazo "abstract algebra free pdf download" por trovi ilin.

Simplaj aferoj povas iam esti surprize komplikaj. Ekzemple praktika mekaniko tute ne estas tre simpla.

Mi kreskis kun PC/Windows -komputiloj. Tial estas aliaj komputilaj sistemoj por mi iom pli fremdaj. Tial unue ne estis tre facile por trovi utilan uzon por la apude fotitaj aparatoj. Mi volas vidi min mem kiel programisto, sed mi dubas ĉu eblus utile programadi per tiaj aparatetoj.

Nu, klare eblas vidi filmoj el komputila reto per tiaj komputiloj. Ankaŭ eblas legi multaj bonaj lernolibroj, ekzemple pri abstrakta algebro. Unue mi longe miris kiel eblus deponi PDF-datumon el komputila reto al mia propra komputilo per Apple tiel ke mi povus legi la tekston "off-line" (sen konekto kun Internet), sed jam mi tion artifikon povoscias.

Kaj nun mi jam havas prete montrebla la ateston pri vakcinado kontraŭ la COVID-19 viruso en ambaŭ tiuj komputiletoj. Nu, mi ne scias ĉu mi vere tion bezonus. Mi tre malofte vizitas restoracion kie mi tian eble bezonus. Mi nome tute ne dancas.

Ĉi tiuj iom malgrandaj aparatoj estas miaj plej facile porteblaj komputiloj kun akumulatoro kiujn mi povus uzi por montri la ateston pri vakcinado. Inteligentan telefonon mi ne posedas. Politikistoj tre multe parolas pri la viruso kaj nur malmulte pli politiko. Ĉu mi plu eĉ havus normaj homaj rajtoj sen la atesto? Eble la vera politiko jam estas tro malfacila temo por modernaj politikistoj? Pli facile nur paroli pri virusoj kaj postuli novaj atestoj el civitanoj.

Nu, la nova korekta nomo por tiaj aparatetoj estas Tabulkomputilo

Cetere, la longo de ŝajna "alumeto" en la fotoj estas 86 milimetroj, en coloj proksimume 3 kaj 3/8 coloj, do iom malpli ol 3,5". Unu colo proksimume egalas 2,54 centimetroj. Nature oni povus uzi tiujn komputilojn simple per propraj fingroj, sed mi volus ke la ekranoj restu puraj kaj sen grasaj fingropremaĵoj. Kaj sen virusoj.

Mi fakte ne ŝatas tiajn sentemajn ekranojn tre multe. Pli da prezo sen vera praktika avantaĝo. Malgranda ekrano ne estas komforta kaj senafekta por uzi. Tradicia klavaro, sufiĉe granda ekrano kaj aparta komputila "muso" estas miaj preferitaj laboriloj.

Ĉiuokaze ni ankoraŭ multe batalos!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)