<<

#309 ; Pli da forto por vivo el finna nacia tradicio

>>

Aŭtuno estas malhela kaj melankolia sezono. Por la venonta longa vintro ni bezonas pli da novaj fortoj. Multe da fortoj ni plej bone akiros el malnova finna tradicio, ekzemple la origina finna natura religio.

Apude vi vidas desegnitaj sur malnova mapo de Finnlando ( tiam ankoraŭ fakte parto de Rusujo ) kelkaj vojaĝoj de Elias Lönnrot kiu kolektis la bazan poeman materialon por finna nacia epopeo Kalevala proksimume dum jaroj 1828 ... 1844. Tion epopeon ni ja renkonis ĉi tie antaŭe ekzemple en malnova artikolo #80 kaj #259.

Dum jaroj Lönnrot publikigis diversaj varioj de tiuj naciaj poemoj, ekzemple en jaro 1849 li publikigis la duan eldonon de Kalevala, kio estis plivastigita vario de unua granda eldono.

Klare Lönnrot kolektis la poemojn de bardoj nur el orienta parto de lando, sed ne ekzistas kialo por kredi ke tio samtempe ne prezentis multaj centoj da jaroj - kaj eble eĉ multaj miloj da jaroj - malnovan popolan tradicion de tuta lando. La malnovaj poemoj plej bone konserviĝis en orienta Finnlando, sed antaŭe oni kredeble ilin konis ankaŭ en okcidenta Finnlando. Kredeble kristanismo pelis la malnovan kredon orienten.

Por Elias Lönnrot la poemoj de bardoj eble estis "nur" grava malnova finna poema tradicio, antikvaj mitoj. La originaj poemoj estis jam iom aliaj kaj disaj. Lönnrot kombinis, aranĝis kaj ankaŭ iom adaptis la poemojn laŭ sia propra gusto al tutaĵo. Iu alia eble estus aginta iom alie?

La originaj poemoj eble estas parte perditaj, mankhavaj en detaloj kaj vera ordo, sed mi volas vidi la libron Kalevala kiel restaĵo de origina finna natura religio. Detaloj de origina natura religio estas perditaj, sed spuroj restas.

Nun mi volas skribi pri la malnova finna aparta estaĵo "Luonto", esperante ia "naturo" de homo, sed tamen aparta estaĵo, ia malnova vario de Gardanĝelo aŭ eble ia duulo, germane Doppelgänger. Ĉiu homo havas sian propran, ĉu fortan aŭ ĉu malfortan.

La homa cerbo havas du preskaŭ similaj partoj, maldekstra cerbo kaj dekstra cerbo. Fakte ĉiu homo do posedas du sendependaj cerboj? Ĉu tio estus la fiziologia kialo por la duuloj?

Por plifortigi sian propran "Luonto" oni povas deklami sorĉkanton. La lingvo estas dialekta malnova finna lingvo, mita lingvo de maljunaj ŝamanoj. Vidu Vikipedion pri Ŝamanismo. La sekvantan kredeble malnovan varion mi trovis en unu nova libro pri malnova finna natura religio:

Nouseppa luontoni lovesta,
ha'on alta haltijani,
tällenni työlle työläälle,
tälle vaivalle vaikialle.

No nousekkas nyt lovesta luonto,
havun alta haltii,
syntyi syvästä maasta,
ison luonta, emon luonta,
oma luontoin ylitse,
puutteita purkamaan,
päätteitä päästämään.

Iom alia vario de sorĉkanto por la sama celo estas en finnlingva Vikipedio, komencas per vortoj »Nouse luontoni lovesta, Syntyni syvästä maasta, Ha'on alta haltijani Vastuksia voittamah, ... »

La problemo de malforta "Luonto" estas ke ĝi estas en "Lovi" kio estas malnorma supernatura stato aŭ io profunda loko ( eble "Tuonela", la situo de mortintoj ). Oni uzas sorĉkanton por levi ĝin al sia natura homa pozo. Tio helpos la homon por akiri la tutan homan potencialon.

Per tiaj tradiciaj sorĉkantoj ni ekhavos pli da fortoj por nia propra aparta estaĵo "Luonto" kaj tiel ni mem pli bone prosperos en la neeviteblaj bataloj kaj malvarmaj ventegoj de mondo.

Se vi somere timas pikon de vespo, la sekvanta finnlingva sorĉkanto el norda Svedujo vin helpos. Diru tre konscie por la vespo, ĝi vin obeos:

Ampiainen, pimpiäinen,
pieni lintu pikkarainen,
älä minua pistä!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)