<<

#291 ; La estonteco de nia nacieto estas plejparte nur enigmo

>>

Mi strebis longe por esti persiste tre esperema pri la futuro, sed mi ne plu vere scias kio estonte okazos. Mi estis daŭre tre laca dum la tuta jaro kaj ne plu kapablas labori utile. Ĉu mi vere ankoraŭ iam estos laborkapabla, mi ne plu scias?

Doktoron mi jam vizitis kaj espereble mi baldaŭ ricevos informon pri mia nuna medicina stato kaj la persona medicina futuro. Ĉu ekzistas bona medicina solvo por la problemo de daŭra kaj forta laceco? Ĉu ekzemple la tiroido bone funkcias? Mi nome ricevis radioterapion proksime al tiroido antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj kaj tio eble povus kaŭzi mankan funkciadon de tio glando?

Ekzamenon en universitato mi ne atingis dum la 3 senesperaj jaroj de studado. La kargo estis fine tro peza. Mi estis malsana kaj ne havis fortojn. Sekve mi havos malfacilaj ekonomiaj problemoj. Mia futuro klare ne estas en finnaj altlernejoj. Laŭ mia opinio estas la sistemo de altlernejoj stranga. Ekzemple la diploman laboron oni devas plenumi en io entrepreno, sed por senlaborulo tio ne eblas facile. Se vi estas maljuna kaj ekster labora loko, vi restos ekster labora loko. Edukado ne helpas.

Problemoj de finna edukado ĝenerale estas imponaj, eĉ nesupereblaj. Certe oficiale lernejoj estas tre optimismaj, sed la vero de finna edukado estas morna. Dum la virusa epidemio la lernejoj speciale malbone funkciis, sed mi kredas ke la tuta sistemo estas erara. Speciale profesia edukado estas tre problemhava.

En finnaj lernejoj oni nun ĝenerale postulas ke instruisto apogu la politike ruĝe-verdan ideologian internaciecon, sed ne nian karan kulture neŭtran internacian lingvon. Mi tamen ne subtenas ideologian internaciecon kaj tial mi apenaŭ iam povus esti instruisto en Finnlando. Nia kara lingvo ne estas akceptita en EU. Nia kara lingvo Esperanto ja estas eŭropa planita lingvo kaj baziĝas sur eŭropa vortareto. Kaj tamen EU ĝin ne akceptas.

Norman profesian inĝenieran laboran vivon en servo de alia entrepreno mi jam klare povas tute forgesi. Por mi ne plu ekzistas tiaj sendependaj profesiaj eblecoj. Nenio pagus por mi tian norman salajron. En iom kreaj profesiaj inĝenieraj taskoj mi bezonus bonan propran laboran pacon, sufiĉe da tempo kaj neniaj perturboj. Tia tamen certe tute ne estas la hodiaŭa labora vivo. Modernaj praktikaj laborejoj estas plenaj je perturboj, daŭra hasto kaj senfina urĝo.

Mi ne volas vendi ion. Mi ne volas oferti varojn kiojn homoj ne volas aĉeti kaj kiojn ili vere ne bezonas. Mi tute ne estas lerta vendisto. Laboro sen vera racia enhavo estas terura premsonĝo. Mi ne volas laboradi vane. Laboro devus havi veran utilan enhavon. Mi ne volas nur ventoladi miaj piedoj sur la ŝtuparo de greka teatro.

Certe povas okazi ke por mi iam estos pro malfacila ekonomia situacio praktike nepre por labori en io tute seninteresa neutila laboro, laboro tute sen ia racia enhavo. Tian devigan neinteresan laboron mi tamen ne toleras longe. Mia sana stato ne estas forta. Certe mi mem decidas kio laboro estas interesa kaj kio estas utila laboro. Rezultoj de miaj tiaj decidoj povas esti iom surprizaj por dungantoj. Ekzemploj pri tute neutila kaj senracia laboro: direktoro, submastro, laboristo en laborperejo.

Aŭtomatika tekniko en industrio min ne plaĉas tre multe. Kial anstataŭigi laboristoj en fabrikoj per nova tekniko? Ĉu civitanoj ne bezonas norman porvivon? Homoj ja ekzistas, Finnlando tre multe subtenas fabrikojn de granda kapitalo, do kial la industrio ne prenas ilin sur ĝia respondeco?

Kia do estas mia bildo en akvo? Ĉu mia nova somera pajla ĉapelo plaĉas por vi?

Mi ne volas prizorgi homojn. Mi jam multaj fojoj vidis kiel malbone oni traktas pacientojn en finnaj hospitaloj kaj maljunulejoj. Solvo kredeble ne ekzistas. Nur tre profesia medicina laboro povus esti utila por kelkaj pacientoj, sed por mi tio ne eblas. Sensignifa malutila laboro ne helpas.

Finna politikisto mi ne volas esti. Ordinaraj politikistoj estas nur ruzaj reprezentantoj de burokratoj. Burokratoj ne havas taŭgan solvon por la problemo de sufiĉa porvivo por la ordinara popolo. Politikistoj volas ke ordinara popolo estu kontenta kaj obeema. Politikistoj kaj burokratoj tute ne volas aŭskulti kaj aŭdi la kritikajn opiniojn de ordinara popolo. Politikistoj kaj burokratoj volas silentigi la popolon, detrui la liberecon de opinioj.

Por la finna armeo mi ne volas labori. Mi ne subtenas finnan membrecon en NATO. Mi ne volas ke Finnlando elpremu, diskriminu kaj ataku Rusujon kun la pli grandaj kaj atakemaj landoj de NATO. Tradicie Finnlando ĉe la pli ol 1300 kilometroj longa landlimo kontraŭ Rusujo plej bone elturniĝis evitante la konfliktojn inter grandpotencoj. Grandpotencoj malharmoniu kaj militu unu kun la alia tiom multe kiom ili volas, sed por malgranda lando estas malsaĝe por pliakrigi problemojn de granda mondo. Finnlando prefere ne partoprenu en konfliktoj de grandpotencoj.

Do, kio restas por la enhavo de mia fina vivo? Racia kaj interesa laboro en entrepreno estas jam tre neverŝajna. Burokrato mi certe ne volas esti. Kiel senlaborulo estos la persona ekonomio tre malabunda.

La solvo certe devas esti malmultekosta. La laboro devas esti fizike relative malpeza. Mi ne plu estas juna kaj sana viro. La laboro devas esti interesa kaj utila por ke mi ĝin povu kaj volu plenumi. Neutila senenhava laciiga laboro faras min malsana. Laboro kiel vera sendependa entreprenisto certe estus ege interesa - almenaŭ kiam mi mem povus libere selekti la temojn - sed tia laboro estus tre malfacila kaj problema ekonomie, do provizore apenaŭ ia praktika solvo, plej probable tute neeble por ĉiam.

Nu, eble la novaj medikamentoj nun kaŭzas ke la vivo aperas por mi speciale tro peza kaj malfacila. Medikamentoj kontraŭ tro alta sangpremo efikas al centra nervaro kaj estas iom malfacilaj por adapti. Eble la medicina situacio estonte estos pli bona?

Sen multa mono ĉiuokaze estos mia futuro tamen kredeble ekonomie tre malserena, eĉ senespera. Papilioj ne helpas. Ŝuldoj estas granda problemo kiam mi ne plu havas ion veran enspezon. En kapitalisma mondo la mono ja estas la sola valida mezuro de homa valuo.

Ĵus nun mi estas tre laca kaj la ekonomiaj problemoj min forte premas. Tamen mi provos iom post iom por trovi novaj fortoj kaj novan esperon por pli bona vivo. Eble mia sana stato estos pli bona? Eble mi ankoraŭ povos labori por nia kara nacio Mueleja Insulo? Eble mi ankoraŭ forte batalos ion belan tagon kontraŭ la malbona granda mondo?

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)