<<

#268 ; La unua rumo-sekvinbero de jaro en centro de urbo

>>

Mi jam manĝis la unuan jaran porcion da glaciaĵo en centro de urbo Pori dum la 3-a tago de majo. Glaciaĵo rumo-sekvinbero 2 globoj en ujo 4,80€, same kiel antaŭe. Rumo ja estas kiel eble plej vireca spico. Eble iu mia prapatro estis pirato? Piratoj ja ĝuas rumon, tion mi legis el junularaj aventuraj libroj kiel infano. Eble mi eĉ mem estos kruela mara pirato ion malbelan tagon!

Vetero fakte estis iom malvarma por glaciaĵo, sed oni ja devas respekti tradicioj. Pasintjare mi priĝuis la unuan printempan glaciaĵon je la oka tago de monato majo 2020 kiel artikolo #216 indikas.

Iam mi bezonas viziti la centron de urbo. Polena alergio estas unu kialo por viziti apotekon kaj diabeto la dua. Speciale miaj okuloj estas sentemaj por poleno kaj mi volas ilin protekti.

Jaro pasis dum virusa epidemio, multe da akvo fluis en riveroj. Atmosfero certe estis alia dum pasinta printempo. Bona espero pri universitato ankoraŭ ŝvebis en aero. Ne plu ŝvebas.

Nu, jam estas la situacio alia. Universitato ne plu estas interesa. Novaj spektakloj fronte de animo. Por terkulturisto estas printempo grava tempo. Tempo por refunkciigi la kampoj kaj agroj. Tempo por sin prepari semi la semojn. Mi ne estas terkulturisto, sed mia patroj estis. Por kampoj de studado kaj lernado povas printempo esti same grava sezono. Vivo apenaŭ plu povus enhavi alian ol lernadon kaj propraj projektoj. Kaj fine morton.

Nova situacio. Oficiale studado ne plu estos ebla post majo. Mi eble estos oficiala senlaborulo. Tamen povas okazi ankaŭ novaj ekonomiaj problemoj. Mi ja ne ekzameniĝos el universitato post longa studado kaj tial la burokratoj eble volas min puni. Eble mi ne ricevos la ekonomian subtenon por senlaborulo. Nu, tre bedaŭrinde, sed mi ne povas tion helpi. Mi devas trovi novaj solvoj por novaj problemoj.

Iam burokratoj eble volus konversacii pri aferoj laboraj kaj profesiaj. Tamen ekzistas nenia manko pri konversacio, konversacio ne helpas la situacion. Mi ne bezonas konversacion kun burokrataro. Mi ne sinklinados por burokratoj. Mi ne estas ilia amiko. Mi ne estas ilia sklavo. Manko estas nur pri mono.

Mi ankoraŭ estas laca post vintraj provadoj kaj afliktoj. Espereble mi tamen somere plifortiĝos. Mi ne ricevis vintre la vakcinon kontraŭ gripo kaj mi ne scias ĉu mi volus akcepti vakcinon kontraŭ la nova viruso. Espereble la estonteco de nia nacio Mueleja Insulo tamen estos pli bona.

Pasante, la ostrobotnia lingvo povus esti nova kompakta lingvo internacia. Facila por lerni. Estas esprime tre forta lingvo. Ostrobotnianoj nome ne parolas vane. Jen ia kurta Ostrobotniana - Esperanta vortaro por komencantoj:


Ha!
Tre amuze, distre
He!
Bonvolu ... prenu
Hoo!
Kiel surprize
Häh?
Pardonon, ĉu vi povus rediri?
Höh!
Kiel burleske, surprize
Hyh!
Fi, kiel fetore!

Dum la dua lekcio pri ostrobotniana lingvo ni eble jam povus traduki la iom pli kompleksan frazon el komunumo Kauhava : "Menhän tuphan, pistethän ovi hakhan ja ruvethan syömhän!" ... Kaj tamen ili ankaŭ diras tute serioze: "Ei meilläkhää senthän joka paikkahan hoota panha!"

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)