<<

#25 ; La nacio certe meritas sian propran domon

>>

La malnovan domon de mia patro, mian propran hejmon, mi fakte eble jam perdis. Tiu regreso estas bedaŭrinda al la nacio ĉar alia vera, reala loko al la nacio ne ekzistas. Nura virtuala nacio ne estas tre kontentiganta. Vivi en ekzilo, forpelata de hejmo estas triste, malgaje. Faktojn oni ne facile ŝanĝiĝas. Plori ne helpas. Indas batali dum vivo kaj porti koleron.

Partan konsolon tamen donas ebleco plani kaj projekti novan domon al la nacio. La nacio ja estas malgranda, do unu domo sufiĉas. "Suna domo", domo utiliganta kiel eble plej bone la uzeblan radian energion de Suno, ŝajnas unuavide bona ideo.

Estas facile skizi la eksteran aspekton de tri-dimensia modelo de iu (pasiva) "Suna domo" kun la senpaga komputera programo "SketchUp". La angulo de supera tegmento estas tie 30° de horizontala. Oni memoru ke la deklinacio de Suno estas inter -23,5° ... +23,5°. Ĉi tie la imaginata domo situas geografie ĉe la flanko de nia skolo "Satakunnan ammattikorkeakoulu" en Pori, Finnlando, geografia latitudo ĉirkaŭ 61,5°. Fakte ne eblas konstrui tie, en la parka areo de skolo!

La fasado de domo direktiĝas al sudo. En la bildo estas monato majo, tagmezo. La programo desegnas ombrojn de konstruaĵo, bazitajn al la selektita loko, monato kaj horo. La ombrojn de selektita ĉirkaŭaĵo ĝi tamen ne povas prezenti.

La centra ideo estas ke la lumo de Suno kiel eble plej efektive hejtu la domon kiam la Suno estas malalte sur la ĉielo. Ekzemple dum frua printempo kaj malfrua aŭtuno la rektaj radioj de Suno trairas la grandajn fenestrojn dum tago kaj ili hejtas la internan domon.

Dum la plej varma somero la radioj de Suno ne hejtas la internon de domo tiel efektive, ĉar la fenestroj estas plejparte en ombro. La fenestroj kaj la sunŝirmiloj estas tiel mezuritaj ke la plej alte brilanta Suno lasas la internaĵon de domo en ombro de viziero.

Dum la vintro la Suno apenaŭ donas teknike uzeblan energion en Finnlando. Tiu estas la granda dilemo de suna energio. Kiam la bezono de energio estas la plej granda, tiam restas plej malmulte al dispono. Almenaŭ tra tri longaj monatoj de ĉiu jaro oni devas trasukcesi praktike sen la helpo de Suno. Do la rekta suna energio ne kapablas esti la sola solvo de hejtado de loĝdomoj en nia malvarma klimato. Maksimume la Suno povas oferti proksimume 30% de hejta energio de domo dum la jaro en suda Finnlando, sed oni certe bezonas ankaŭ aliajn eventualecojn.

Krom pasive uzi la radian energion de Suno en la konstruo, eblas ja ankaŭ utiligi la sunan lumon aktive por produkti elektron aŭ varman akvon per teknikaj sistemoj. La sama vintra energia dilemo tamen temas ankaŭ aktive sunan energion uzantan domon. Apenaŭ eblos konservi elektron en akumalatoroj tiel longe ekzemple por kuiri la manĝaĵon por la familio. Elektra hejtado de domo estas problemplena dum vintro sen ekstera energio.

Eksterlandajn fosilajn brulaĵojn oni prefere evitas, sed enlanda hejtligno (aŭ responda nefosila brulaĵo) taŭgas bone. La arboj ja kreskas denove. En futuro oni eble konas konservi parton de abunda somera energio por uzo dum la energion postulantaj vintraj monatoj? Eble iam ankaŭ en malgranda skalo eblos transformi la sunan someran energion al brulanta gaso kiun oni povas bruligi dum vintro por ricevi varmon kaj elektron? Kun futura teknologio kaj iom da hejtligno oni eble povos saviĝi komforte viva tra vintro eĉ tute sen ekstera (elektra) energio?

Mi verŝajne jam estas tro maljuna por povi honeste fariĝi profesia konstruisto. Mia inĝeniera edukado krome ne direktas akurate al tiu direkto. Mi estos pli bone ia "maŝinisto-inĝeniero-programisto". Oni povas tamen vidi la futuraj domoj kiel iaj maŝinoj por vivi ene. Ebleco ekzistas ke mi iam malgraŭe kapablos iel partopreni en la konstruado de futuraj domoj, kiel de homoj envivataj maŝinoj? Multaj aspektoj de konstruo (ankaŭ hejtado, akvo, ventolado) estas interesaj kaj teknike allogaj. Espereble la sendependa nacio Mueleja Insulo (nova stilo de nomo de nia kara nacio, mallongigata kiel MI!) iam priĝuos la bongustegajn fruktojn de progresita inĝeniera konstrua arto.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)