<< | #22 ; Krudaj principoj de nia vertikala sunhorloĝo |
>> |
La Suno estas la origina montristo de tempo, prezentanto de tagaj horoj. Sunhorloĝo estas grava ilo por montri tempon. Suno ne brilas ĉiam, sed la principoj estas la plej esencaj. Sunhorloĝo estas ankaŭ ornamo kaj ia tradicia simbolo.
Eble la sendependa nacio Insulo de Muelejo iam vere konstruos impresan lineon de siaj imponaj sunhorloĝoj por la lokaj cirkonstancoj. La lokaj cirkonstancoj estas ĝis plue okcidenta Finnlando. Nia sunhorloĝo povus esti ekvatoriala, sed la vertikala modelo estas pli fruktodona por trakti ĉi tie.
Pro sia strukturo kapablas vertikala temposkalo montri maksimume 12 horoj, eĉ se la skala surfaco estus infinite vasta. En praktiko la surfaco devas esti relative malgranda kaj eblos montri nur ĉirkaŭ 6 horoj per unu ombra bastono, eĉ se la Suno brilas sen obstakloj. Se oni bezonas mezuri pli da tempo, estas la solvo pli da surfacoj kaj pli da ombraj bastonoj al aliaj direktoj.
Vertikalan sunhorloĝon oni muntas sur ekstera muro, en ia loko kie Suno brilos. La temposkalo estas en vertikala surfaco. Direkto de surfaco estas esenca. Normale bastono montras la horojn en la temposkalo per sia ombro. La skalo dependas de situo de bastono, direkto de surfaco kaj la latitudo de la regiono.
Oni fiksas la sunhorloĝon al la muro plej favore per tri punktoj. Geometrio instruas ke tra 3 punktoj ĉiam eblas krei surfacon. Tri punktoj do ĉiam estas en unu surfaco sen ia konflikto. Oni bezonas munti la sunhorloĝon nur unu fojon, sed devas esti facile certigi ke la malsupera rando de sunhorloĝo estas tute horizontala kaj ke la flankoj estas akurate vertikalaj.
Oni devas kontroli la intencitan lokon de sunhorloĝo antaŭ la muntado. Ĉiuj lokoj ne eblas. Laŭ mia opinio estas pli bone ke ni muntas la sunhorloĝon mem. La konstruo ne estas tre kompleksa, sed ĝi devas esti farita korekte por ke la sunhorloĝo montru korektan tempon. Oni bezonas iom praktika sperto en muntado de iom pezaj objektoj iom alte en la ekstera muro kaj en la reguligo de akurata direkto de tempa skalo. La tuton oni vidas nur post muntado kaj ni ne povos garantii la rezulton se ni ne muntas la sunhorloĝon mem. Tial nia propra munta servo estas necesa.
Seria produktado eble alportos avantaĝon. La skaloj de tempo ne bezonas esti tute akurataj, ĉar ĉiuokaze nur eblos legi la tempon kun eraro de kelkaj minutoj. Tial la eraro de kelkaj minutoj estas praktike sensignifa. Do ĉiu skalo ne bezonas esti individua. Eblas uzi la saman skalon en regiono.
La muroj tamen estas tre malsamaj. Eble oni selektas muron montranta proksimume al sudo, sed ĉiuj muroj ne estas tiel akurate konstruitaj. Oni devas sin prepari al la bezono iom reguligi la parton fiksanta la sunhorloĝon al la muro. La muro eble ne estas tute ebena kaj vertikala. Krome oni eble faras malgrandan eraron kiam oni fiksas la ŝraŭbojn al la muro kaj oni devas povi facile ĝustigi la eraron.
La akurata direkto de tempa skalo devas esti aparte reguligebla. Eble oni volas direkton iom malsama ol la direkto de muro. La ombra bastono devas esti samdirekta kun la turniĝa akso de nia planedo Tero. Kaj la tempan skalon oni principe desegnas laŭ la direktoj de la surfaco kaj la absoluta kaj relativa direkto de la bastono.
Ni tamen uzos pretaj skaloj de tempo. Tial ni regulos la direkton de skala surfaco tiel ke la skalo montras tempon korekte. La ombra bastono estas fiksita al la skala surfaco, sed oni bezonas ankaŭ fari malgrandaj korektoj pro latitudo. La bastono havu specialan punkton kiu montras ombron en la skalo laŭ la deklinacio de Suno. Kredeble la jara vagado de Suno en la norda-suda direkto donos plian travivatan valoron al la kliento.
La bastono havos specialan punkton kie la diametro estas pli granda. En ĉi tiu loko estos truo kiu lasas iom da lumo de Suno trapasi. La truo lasas lumon trapasi sammaniere dum la jaro ±3 horoj de mezo kiam la randoj de truo estas en angulo ±45° en la direkto okcidento-oriento kaj ĉirkaŭ ±25° en la direkto nordo-sudo. Mi devas tion ankoraŭ pruvi en praktiko, sed mi kredas ke la speciala punkto de ombra bastono kreos en la temposkalo pli grandan ombron kaj en centro de tiu ombro estos punkto de lumo. Tiel ĝi montras la deklinacion de Suno. La direkto de ombra bastono tamen devas esti korekta, ĝi ne rajtas aksumi (turniĝi).
Rondaj formoj estas preferataj. Ni ne volas akraj pintoj en la konstruo, kvankam ĝi eble situos tiel alte sur la muro ke oni ne facile kolizias kun ĝi. La ombra bastono estas subtenata de ambaŭ finoj kaj tiel ĝi ne havos liberan akran pinton kiu povus vundi aŭ entranĉi la klienton.
Multaj detaloj de konstruo restas ankoraŭ por pensi. La ŝajno de sunhorloĝo estu plaĉa, eĉ artista. Mekanismoj estu de bona kvalito kaj facilaj por uzi. La konstruo estu solida kaj longedaŭra. Iom da arto ne malhelpas. Anĝelo, aglo aŭ Amor kun sia pafarko kaj sagoj eble estas konvena fona figuro. Eble ni aldonos individuan tekston kiun la kliento selektas.
La tiel nomata "somera tempo" estas problemo. La horoj en la skalo devus esti ŝanĝeblaj, sed tio estus troe malfacile en praktiko. Verŝajne la skalo enhavus la horojn nure laŭ "somera tempo". Longitudon de regiono oni povas konstrui enen en la temposkalo. Tiam la sunhorloĝo montrus direkte la oficialan tempon dum somero.
La prezo certe iom signifas, sed ĝi estas malebla por taksi antaŭe. La klientoj eble estos plejparte solventaj publikaj kolektivoj (kiel urbo, ŝtato, paroko aŭ eklezio). Por privataj personoj la prezoj ŝajnas altaj. Ni volas nur kontentaj klientoj.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Insulo de Muelejo