<<

#217 ; Mezo de somero, la efemera kulmino de suna jaro

>>

En Nordo la Suno atingas sian plej grandan deklinacion je mezsomero. Tion ja signifas la koncepto "somero": en Nordo la Suno estas plej norden sur ĉielo. En suda hemisfero la loka somero okazas kiam la Suno estas plej suden el ĉiela ekvatoro. Tiam estas vintro en Nordo. Somero do estas loka fenomeno.

Por finnoj la meza somero estas grava okazo. Dum printempo kaj la komenco de somero oni fervore atendas mezsomeron. Rapide la mezsomero pasas. Post mezo de somero la finnoj estas malĝojaj ĉar la mezsomero jam pasis kaj do estas jam preskaŭ aŭtuno. Somero do estas kvazaŭ difekta post festo de Johano, la somermezo. Fakte varma kaj komforta somero tamen daŭras pli longe. La finnoj estas iom tro pesimismaj.

Certe la somermezo meritas sian propran artikolon. Mi volas kontinui studadon en universitato, sed sendube la studado ne estas tre efekta dum somero. Mi provas esti kiel eble plej optimisma kaj esperema.

Multe da poleno falis teren kaj sur la akvo de lagetoj. La vento iom post iom kolektas polenon sur la bordo. Kredeble la superflua poleno estas bona nutraĵo ekzemple por fiŝoj kaj akvaj birdoj. Poleno ja enhavas albuminon. Klare estas multe da fiŝoj en ĉi tieaj lagetoj ĉi tie en urboparto Vähärauma de urbo Pori, kiel la suba foto atestas.

La persona ekonomio povus esti multe pli bona, sed ne helpas zorgi pri tio. Mi devas strebi antaŭen, malgraŭ problemoj, kaj esperi la plej bonan rezulton.

Vivo post morto estas grava koncepto en multaj religioj. Persone mi ne fidus tre multe je tio. La burokratoj eble volus ĵeti min en malliberejo, sed mi tamen devas provi por vivi dum la vivo, ĉar estus tre malfacile por vivi post la vivo.

Mi neniel kapablus vivi por la burokratoj. Mi povas vivi nur por mi mem, kaj tio estas multe pli facile nun, antaŭ la morto, ol post la morto.

Kredeble ekzistas multaj bonaj celoj kiujn mi neniam povos atingi. Mi devas forlasi multaj karaj revoj. Multaj principaj eblecoj fakte eblos nur por kelkaj junuloj. Ĉiuj neniam trovos sian "Oran Landon".

Mi estas jam maljuna viro. Ion bonan mi tamen ankoraŭ certe povos akiri. Mi nur bezonas pli da forto. Unue mi nepre devas provi ekzameniĝi el universitato. Sekve mi povos fari ion alian, eble eĉ ion pli interesan.

Estas ja multe da beleco en naturo. Mi kredas ke la apude fotita iom granda libelo nomiĝas finne "Sudenkorento", rekte tradukita esperante "Libelo de lupo". Libeloj ja estas insektaj rabobestoj. Ili estas kuraĝaj kaj maltimemaj. Mi ŝatas libelojn multe. Libeloj estas tre fajnaj kaj belaj insektoj.

Povas esti malfacile por ami insektoj. Mi tamen ne kredas ke la plej bona maniero por ami insektoj estus unue por mortigi ilin per veneno kaj sekve por piki akran pikilon tra ilia morta korpo. Insektoj estas plej belaj vivaj en naturo.

Somere ni ofte sopiras la karmemoran loĝadejon. La origina hejmloko certe estas por mi grava. Mi tamen havas nur malmulte da rimedoj. Tial ne eblas veturi ĝis la hejmloko, proksimume 150 kilometroj norden el Pori, ĝis Suda Ostrobotnio.

Vanaj iluzioj pri la origina loĝadejo mi ne plu havas. La Ostrobotnio de mia infaneco ne plu ekzistas. Tion mi lernis jam antaŭ multaj dekoj da jaroj. Estus malfacile por vivi tie sen aŭto, sen mono, sen porvivo, sen amikoj, sen laboro, sen futuro, sen bona espero. Estus en teorio multe por fari tie, sed sen ekonomiaj rimedoj tio tute ne eblas en praktiko.

En praktiko kamparo de ordinaraj finnoj estas jam preta por pereo kaj detruo. Nur kelkaj bonhavaj homoj povos vivi en kamparo. Ni ordinaraj malriĉaj viroj, ni devas trovi ion alian lokon por vivi. Tre malĝoje, sed estas vero.

La hejmloko de mia propra patrino Armi estis la vilaĝo Koskenkorva en komunumo Ilmajoki. La patrina hejmvilaĝo Koskenkorva estas iom fama pro la forta alkohola trinkaĵo - vodko - kion ili tie produktas en fabriko.

Apude estas foto de iom malfortaj trinkaĵoj de Koskenkorva. La dekstra botelo enhavas "teo de vilaĝo", nur 4,7% da alkoholo, kredeble vodko. Supozite estas nova produktaĵo, bebo de moderna tempo. Mi ofte vizitis mian avinon Tyyne (patrino de patrino) en la vilaĝo Koskenkorva kiel infano, sed mi neniam antaŭe renkontis ĉi tion produktaĵon.

Certe mi jam kiel junulo lernis la finnan koncepton "kova tee", esperante tradukita proksimume "severa teo", kio estas ekzemple teo kun iom da aldonita forta alkoholo, eble el propra botelo de trinkanto.

Somere mi tamen ne intencas trinki tre multe da alkoholo. Plejparte mi intencas studadi laŭ la tradicia metodo, per libroj.

Kelkaj malnovaj libroj estas por mi pli konvenaj ol novaj libroj. Sed kelkaj miaj karaj libroj certe estas pli novaj ol la libroj de mia juneco. Studado per veraj tradiciaj presitaj bone skribitaj lernolibroj, la plej granda luksaĵo de homa mondo! Paĝoj plenaj de tutaj frazoj, utila kaj logika enhavo, kompreneblaj ĉapitroj, kiel ĉarme!

Doktrino pri elektro, elektroniko, elektro-mekaniko, optiko kaj aliaj fakoj estas gravaj por la estonteco de nia kara nacieto Mueleja Insulo. Kelkaj relative simplaj temoj estas por mi gravaj. Ĉio moderna ne estas tre bona. Komputiloj ne povas anstataŭigi veran bonan komprenon por inĝeniero kaj por konstruisto.

Ni studados, ni multe lernos kaj estonte ni pli bone komprenos.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)