<<

#206 ; Kie estos nia hejmo, kio estus la bona direkto?

>>

Eble la tuta civilizita homaro estas nun en ia vojkruciĝo. La futuro de nia mondo estas nun pli malcerta ol iam antaŭe, aŭ almenaŭ pli necerta ol dum multaj jardekoj.

Multaj jam perdis siajn trikitajn gantojn. Eble kelkaj homoj perdis tenon de sia vivo. La estonteco ŝajnas necerta, nubila, nekonata.

Nenia mondmilito, sed nuntempe ni havas ian ĝeneralan kredon ke la homaro povas bone kontroli sian vivon. Tio kredo nun skuiĝas.

Certe ankaŭ ni en nia kara civito Mueleja Insulo bezonus nian propran hejmon, bonan tegmenton super niaj kapoj. La apude fotitaj kabanoj de infanoj en la apuda arbareto ŝajnas interesaj, sed tamen eble ne sufiĉe fortikaj.

La viruso COVID-19 ŝajnas influi nin eĉ pli ol la fama kaj multe parolata varmigo de klimato.

Ni tamen ne perdos niajn trikitajn gantojn. Ni trovos nian propran padon en la arbaro de vivo.

Mi iom eksperimentis kun la libera programo Free Cam. Mi ja havas la programon astronomia horloĝo. La malnova programo estas en finna lingvo kaj certe ĝi bezonus iom da plibonigo.

Vi povas vidi la rezulton en komputila reto en youtube.com. Mi tamen erare esprimis la tempon 7 horoj vespere. Ĝi ja estas 19:00 aŭ deknaŭ horoj, ne deksep kiel mi senintence diris.

Bedaŭrinde la kvalito de filmo provizore ne estas tre bona kaj tamen ĝi konsumas tre multe da rimedoj de mia komputilo. Eble mi povos poste produkti pli bonan filmon?

Nokte ni denove ricevos la oficialan "someran tempon", UTC+3h. Hura, hura, hura???

Oni ja provis eksiĝi el la malamiinda "somera tempo", sed tio evidente ne estas tiel facile en praktiko. Evidente ekzistas tro multe da idiotoj en nia komuna mondo. Saluton por la popolo de Aŭstrio.

La estonteco estas nekonata, sed mi intecas studadi fervore. Tekniko estas ege grava temo.

Ekzistas bonaj vojmontriloj apud nia pado. Espero ne estas perdita. Malgranda estos sufiĉe bona. Ni ne bezonas solvi la problemojn de granda mondo.

Nun mi devas studadi statistikon por perlabori pli da poentoj. Statistiko probable ne estas la plej grava temo de universitato por mi, sed mi ja volus ekzameniĝi iam (eble aŭtune aŭ vintre?), se eblos, kaj statistiko estas unu el la nepraj fakoj. Certe estas utile kompreni iom da statistiko.

Jes, ni ne perdos niajn proprajn trikitajn gantojn.

Ni ankoraŭ trovos la bonan teknikon. Teknika scipovo kaj konstrua povoscio neniam mortos. Ni neniam ĉesos batali kontraŭ stultaj burokratoj kaj avidaj politikistoj. Nova feliĉo kaj bona ebleco nin ie ankoraŭ atendas.

Ni trovos la bonan padon kiu gvidas nin ĝis nia propra ora lando.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)