<<

#199 ; Industriaj mirakloj de aŭtomatigo per IEC 61499

>>

Kurso de universitato volas aserti nin ke IEC 61499 kaj PLC estas bonaj aferoj kiuj havos bonan futuron en aŭtomatigo. Eble oni povus uzi ilin ekzemple en estontaj inteligentaj domoj kaj agrikulturo. Vi vidas diversaj eblecoj por uzo en la apuda bildo.

La sistemo de HOLOBLOC ŝajnas iom komplika, sed oni produktis instruaj filmoj ("videoj") en la urbo Tampere ĉi tie en Finnlando. Se oni volas provi la sistemon en praktiko, oni bezonas en la komputilo aldone la programan sistemon Java, JDK 8.

MVC-FBDK videoj (youtube.com) angle:

La sistemo estas iom pli granda ol tiu kiun mi pensis por mia propra uzo, sed certe la tekniko almenaŭ estas interesa kaj inda por lerni kaj konatiĝi kun.

MVC (Model View Controller) estas principo kiu partigas la programon de komputilo al diversaj partoj: "modelo, vido kaj kontrolilo". La ideo estas disigita sistemo tiel ke la partoj de tutaĵo ne estas tiel dependaj unu de alia. Ĉiuj partoj de sistemo konas kontroli sin mem.

Certe restas por mi ankoraŭ multe por lerni kaj multe por eksperimenti, sed ĉi tio eble povus esti bona kaj malmultekosta ebleco por la futuro de nia kara civito?

Nu, fakte eĉ la plej simpla PLC ne estas tre malkara, sed ĝi estas de bona industria kvalito kaj tial interesa. Ni vidos ĉu mi iam eble trovos bonan manieron por utiligi en praktiko ĉi tiujn lecionojn.

PLC estus ja bona ideo ekzemple por kontroli elektrajn motorojn de granda moderna elektro-mekanika astronomia horloĝo.

PLC, Programmable Logic Controller estas ia firma kaj fidinda industria komputilo por speciala uzo, por gvidi la procezon. Ĝi funkcias rapide, "Real-time", dum anticipe determina tempo, sen eksterordinaraj prokrastoj. Tion oni ja ne povas diri pri ekzemple ordinaraj Windows-komputiloj. La procezo ja ne povas atendi, ĝi havas sian propran takton.

Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas en Vikipedio artikolo pri PLC en nia propra fajna lingvo Esperanto, sed eble vi volas legi la anglan artikolon Programmable logic controller

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)