<<

#181 ; Ni pritraktu pli detale la ŝtalan Ponton de Pori

>>

La Ponto de Pori (finne Porin silta aŭ simple per unu vorto Porinsilta) certe meritas propran pli detalan artikolon ol la antaŭa kie nur kelkaj nitoj de tabuloj estis videblaj.

La apude fotita anoncŝildo ĉe la ponto atestas ke la nuna ponto estas tie la unua fiksa ponto trans la iom larĝa rivero Kokemäenjoki. Ĝi estis preta 26.09.1926 kaj la tiama prezidento de Finnlando Lauri Kristian Relander ĝin inaŭguris por uzo.

La tiam nova ponto anstataŭigis en tiu loko malnovan ponton kiu estis nomita Charlota. La en jaro 1852 konstruita malnova ligna ponto estis flosponto, do ĝi flosis kaj surnaĝis sur akvo. Mi kredas ke estis iom da problemoj kun la flosponto dum fino de vintro kiam la glacio sur la surfaco de rivero komencis movi.

La nuna ŝtala ponto certe ne flosas sur akvo. Ĝi restas sur fundamento de masonitaj potencaj ŝtonaj kolonoj, kiujn la glacio de rivera surfaco ne povas difekti.

La konstruo de ĉi tiu nova ŝtala ponto estas iom speciala kaj rara. Eble ĝi estis iom moderna konstruo en la jaro 1926. Profesoro Jalmari Castrén projektis la ponton kaj ĝi estas nuntempe protektita en la plano de urbo Pori.

Finne ĉi tiu eksterordinara konstruo estas nomita "riippupaarteinen kaideansasilta", multe tro malfacila nomo por mi por traduki.

Sendube iom komplika kaj malfacila strukturo por analizi kaj plani. Novaj ŝtalaj pontoj estas principe multe pli simplaj en strukturo. Nuntempe tia komplika ponto kun nitoj sendube estus tro multekosta por konstrui per tiu malnova tekniko.

Jam 93-jara la Ponto de Pori ankoraŭ staras en bona pozo kaj aplombo. Estas iom da rusto videbla en surfaco en kelkaj lokoj, sed la ŝtalaj tabuloj estas fortaj kaj dikaj. Kredeble ĝi havas ankoraŭ multaj jaroj de bona servo por proponi por la subtilaj pori-anoj.

Ĉe la ŝtala ponto estas ankaŭ memora ŝildo por la malnova ligna flosponto Charlota. Societo por la urbo Pori produktis ĉi tiun memoran ŝildon en 24.09.1966. La sube fotita ŝildo do estas 8 jaroj pli juna ol mi.

Ekzistas ioma konflikto en la tekstoj de ŝildoj inter la jaroj de komenco de malnova flosponto. Laŭ la nova teksto Charlota komencis jam en 1852, sed la ŝildo el jaro 1966 mencias iom alian jaron 1855.

Ĉiuokaze oni kredeble malkonstruis la malnovan lignan ponton 1926 kiam la nova ponto estis preta. Mi tamen iam vidis foton kie la nova ponto estas jam preta kaj la apuda malnova ponto ankoraŭ ŝajnas sendifekta.

La malnova ligna ponto certe estis pli malalta ĉar ĝi - almenaŭ plejparte - flosis sur akvo. Estas ia profilo de ponto en la memora ŝildo.

Pontoj estas gravaj por popoloj kiuj vivas ĉe riveroj. Longe vivu pontoj kaj riveroj kaj la popoloj estu feliĉaj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)