<<

#179 ; Pori - aŭ svedlingve Björneborg - estis iam la urbo de ursoj

>>

Iom da neĝo falis en urbo Pori je komenco de monato novembro. Estas do jam vintra tempo. Kredeble estis ankaŭ iom vintra tempo kiam la urbo Pori fondiĝis en jaro 1558, la oka tago de monato marto.

La fondinto de Pori estis nomita en Finnlando Duko Juhana, la duko de Finnlando dum la jaroj 1556 ... 1563. Lia sveda nomo estis tiam Johan kaj poste li estis konata kiel reĝo de Svedujo Johan III, dum la jaroj 1568 ... 1592. Apude estas lia statuo kiel juna viro en la centro de urbo Pori. Li vivis dum jaroj 1537 ... 1592. Do li estis proksimume 21 jara kiam li fondis la urbon Pori.

La statuo de "Juhana herttua" kiel oni ilin finne nomis, ne estas tre malnova. La skulptisto estis Sofia Saari kaj la statuon donacis loka "Rotary Club", 08.03.2008 kiam la urbo oficiale fariĝis 450 jara.

Iom petolema malnova anekdoto rakontas ke fakte laŭ la origina plano la junan dukon devis fondi la urbon Pori jam unu tagon pli antaŭe, sed li preterdormis, dormis tro longe en mateno. Li malfruiĝis tiel ke li fondis la urbon nur en la sekvanta tago.

Tio anekdoto estas facila por kredi. Almenaŭ en mia generacio ĉiuj finnoj scias ke svedoj estas tre molaĉaj kaj maldiligentaj;-)

Finnlando estis la orienta parto de Svedujo ĝis proksimume la jaro 1810, kiam Rusujo konkeris la landon. Fine Finnlando fariĝis sendependa en 1917 kiam la sukcesa rusa ribelanto V.I.Lenin promesis la sendependecon por finnoj. Tradicie la malnova kulturo en Finnlando estis svedlingva.

Björneborg, la sveda nomo de urbo Pori, signifas esperante "kastelo de urso". Do urso estas grava animalo ĉi tie, almenaŭ en principo.

Kredeble ursoj jam dormas sian vintrodormadon, sed almenaŭ unu loka urso viglas. Ĝi situas ĉe la malnova urbodomo. Mi kredas ke la iom fama finna skulptisto Emil Cedercreutz faris tiun statuon.

Mi supozas ke estas pli da artistaj verkoj pri la reĝa familio de Svedujo en la Centro de universitatoj de Pori, kvankam la universitata centro estas nur proksimume 20 jaroj aĝa.

Sube estas du pentraĵoj kiuj pendis ĉe muro de koridoro en la dua etaĝo iom pli multe aparte ol en la foto. La tabuloj estas iom malhelaj kaj tial mi escepte uzis la fulman lumon de fotilo por foti. Fakte la tabuloj estas same grandaj, sed la fota distanco estis iom alia kaj mi simple unuigis du fotoj al unu foto per komputila programo.

La personoj ŝajnas iom konataj, sed mi ne estas tuj certa pri la nomoj. Mi kontrolos en Vikipedio.

Jes, mi kredas ke la maljuna viro estas la reĝo de Svedio Johano la 3-a kaj la virino lia edzino, la reĝino de Svedujo Katarina Jogajlido, kies nomon mi pli bone memoras en la finnlingva formo kiel Katariina Jagellonica.

Do ekzistas iom da historio de Svedujo eĉ en la urbo Pori en Finnlando.

Cetere estas en Vikipedio ankaŭ artikolo pri la artisto Emil Cedercreutz, la skulptisto de urso, kvankam ne en Esperanto.

La urso de Emil Cedercreutz estas masiva. Ni bezonas pli grandan foton. Jen en la suba foto neĝo degelas sur la dorso de urso. La nomo de skulptisto estas nur tre malfacile legebla en la metala piedestalo de urso.

En la fono de bildo, ĉe la teatro, estas la statuo por Hjalmar Nortamo, loka dialekta verkisto.

Homoj de malgranda urbo Rauma arogante imagas ke ili posedas lin, sed la statuo en Rauma estas nur ridinda. Klare la vera hejmo de Hjalmar Nortamo estas en urbo Pori.

Tamen estas konstruaj kaj riparaj laboroj nun tie kaj ne eblas foti belan foton de vera statuo de Nortamo. Eble ni poste revenos al tio.

Cetere, laŭ kutima onidiro estas aktiva fantomo en la teatro de Pori. La fantomo de teatro tamen estas afabla kaj bonkondukta.

Mi nur miras ĉu la fantomo de teatro estas la urso, la sveda duko Johano, la komponisto Selim Palmgren, la verkisto Hjalmar Nortamo aŭ eble la artisto Akseli Gallen-Kallela? Aŭ eble li estas la malnova prezidento Risto Ryti? Ĉiuj ĉi tiuj havas nome statuon en la apuda parko.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)