<<

#165 ; Fine mi tamen estos heroo de mia propra vivo

>>

La belaj floroj de somero neeviteble baldaŭ pereos kaj detruiĝos. Mi kaj miaj revoj tamen ne detruiĝos tiel facile. Nia nacio Mueleja Insulo estas fortika kaj rezistema, kvankam ankoraŭ tre malgranda. Ĉiuokaze ni fine venkos!

La granda mondo certe ne estas tre esperiga kaj esperdona. La mondo de burokratoj ŝajnas senespere korupteca kaj senmorala, same kiel la mondo de grandaj politikistoj. Gazetaro kaj aliaj instrumentoj de informo nur malhelpas la situacion. Oni ne volas pritrakti la veraj kaj trakteblaj problemoj de nia mondo.

Laŭ politikistoj oficiale la sola problemo en Finnlando povas esti nur la tiel nomata "manko de labora forto". Fakte la veraj problemoj fronte de la popolo de Finnlando koncernas pri sufiĉaj vivrimedoj en la proksima futuro. Centoj da miloj da finnoj en labora aĝo perdos sian profesion en la venontaj jaroj. Tio tamen tute ne ŝajnas esti io interesa kaj ĝusta problemo por la pompaj politikistoj.

Por Finnlando la grandega moderna politika celo, savi la tutan mondon, haltigi la aliiĝon de monda klimato, tute ne estas prudenta kaj ebla por atingi. Nur malgrandaj lokaj problemoj estas trakteblaj, se oni nome volas vidi ilin. Certe ankaŭ la lokaj problemoj restos netraktitaj kaj nesolvitaj se oni ne volas eĉ rigardi.

Multe da homa mondo kaj civilizacio estas malbonigita. Ĉiuj novaj ideoj kaj novaj modoj ne estas tiel bonaj kaj utilaj. La homaro fremdiĝas kaj dekutimiĝas el malnovaj bonaj valuoj kaj malnovaj bonaj principoj. Oni kvazaŭ forgesas la bazon sur kiu la homa civilizacio restas.

Ekzistas tamen multe da espero en la mondo de scienco kaj tekniko. Bona inĝeniero povas vivi feliĉe. Mondo de matematiko, fiziko, lumo, elektro, mekaniko, ĝi estas mirinda kaj inspira kiam ĝi estas la plej bona. Miaj propraj praktikaj atingoj estas ĝis plue nur modestaj, sed la vojo de vivo kontinuas.

Ni ankoraŭ atingos almenaŭ nian spiritan El Doradon, mensan landon de oro, aŭ en aŭ ekster la universitato. Eĉ se mi ne sukcesos en la universitato, mi tamen povos progresi en scio kaj kono, ĉar mi jam scias kion mi faru, mi jam trovis la vojmontrilojn de teoria kaj teknika scipovo. Ekzistas multe da laboro por plenumi, multe da bonaj alternativoj por esplori. Mi ne vivos tiel longe ke la eblecoj de tekniko tute finiĝus kaj mi vidus nur malplenon kaj vakuon de ideoj en futuro.

Mi konstruis iom da lignaj ujoj por Raspberry Pi 3 kaj fotilo. Eble ili ne estas tre belaj. La ujo tamen protektas la komputilon kaj la konektilojn kaj ebligas direktigi la fotilon pli bone. Ventumilo kaj malvarmumaj platoj tenas la temperaturon de komputilo oportune malalta, ekzemple sub +50°C.

Ĉi tiujn relative modestajn atingojn en la bona arto de konstruado mi vidas kiel unuaj paŝoj kiuj poste gvidu ĝis ebla diploma laboro de universitato.

Kiel oni plej bone direktigu la fotilon ekzemple el komputila programo? Estas ja relative simpla afero kiel la (en la apuda foto blanka) plata kablo de fotilo etendiĝas el la ujo de komputilo ĝis la direktigebla fotilo, sed oni devas povi facile kaj senmane turni la fotilon al diversaj direktoj.

La normala plata kablo de fotilo de RPi estas iom mallonga. Eble mi bezonus pli longan platan kablon. La fotilo nome eble devas esti iom pli distanca el la komputilo. Alternativo estas direktigi la tutan komputilon kun fotilo, sed tio ankoraŭ ne ŝajnas ebla celo por mia projekto. La nuna stativo apenaŭ estus sufiĉe forta por tio.

Certe estas potenciale iom danĝere por la fotilo se ĝi kuraĝe etendiĝas el la ujo de komputilo al la kruela ekstera mondo. Ĝi ja estas nur tre malpeza kaj iom delikata konstruaĵo. Tion problemon mi tamen ne povas eviti. La riskoj por la fajna fotilo estas nepraj en praktiko. La tutaĵo ne povas esti tre masiva kaj multekosta. Miaj konstruaj rimedoj estas nur simplaj. La finan sufiĉe bonan solvon mi ankoraŭ ne havas. Mi bezonas pensi kaj provi kaj malbeni kaj sakri kaj pensi kaj provi denove.

Diploman laboron mi travivas kiel problemhava koncepto. Kiam oni ne laboras ene en io firmao, kiel oni do faru bonan diploman laboron por la firmao? Mi ne kredas ke vere eblus. La tuta koncepto de diploma laboro estas difekta kaj erara.

Antaŭen ni tamen batalos en la kruela ludo de vivo. Neniu el ni saviĝos fine viva, do neniu vere venkos en la milito de vivo, sed konkuro kaj sangoplena batalo estas la sankta valuo en la monda merkata ekonomio.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)