<<

#161 ; Furiozaj futuraj eblecoj por Arduino Uno mikroregilo

>>

Nia moderna mondo ja estas mondo de fervora komunikado. Mi tamen ne havas porteblan inteligentan telefonon, nek intencas liveri tian. Mi bone saviĝos viva en ĉi tiu mondo de 3G kaj 4G kun malnovtipa 2G-telefono.

Ankaŭ estonte mi intencas protesti kontraŭ la stultaj tiel nomataj inteligentaj telefonoj. Mi eĉ ne bezonas fotilon en telefono. Fotilo en telefono, kia ridinda ideo! Prefere telefono en telefono kaj fotilo en fotilo.

Mia vivo ne estas tiel hastema ke mi bezonus ĉiam kunporti aktivan telefonon. Malnovaj telefonoj estas tute akcepteblaj. Homoj kiuj havas veran komision trovos min ankaŭ sen telefono. Aliaj, tiuj kiuj ne havas efektivan komision, ne interesas min kaj mi ne bezonas ilin.

Feliĉe aldonaj kartoj por Arduino Uno mikroregilo proponas kelkaj teknike akcepteblaj solvoj por telefono de honesta inĝeniero, mastro de sia propra vivo.

Eble mi do povus iom post iom konstrui mian 2G-telefonon mem, ĉirkaŭ Arduino Uno mikroregilo kiun mi uzas. Oni ja povas bezoni pli ol nur la karton. La tutaĵo eble ne estas tre malgranda.

La malnova telefono ankoraŭ funkcias kaj tial mi provizore havas nenian akutan urĝon.

Ĉiuokaze mi vidas nian futuron tiel ke ni kiel eble plej multe konstruos nian teknikon mem. Certe ne eblas konstrui tute mem ekzemple pretaj komputiloj el nenio aŭ el silicia sablo kaj plasta rubo, sed eblas uzi kelkaj pretaj partoj kaj eble konstrui iom ankaŭ mem.

Eblas amasigi sian propran tutaĵon laŭ propra bezono. Eble tio ne estas la plej malmultekosta solvo, sed tamen la plej prudenta.

Ni ne bezonas inteligentan telefonon kiun iu granda firmao sendube volonte vendus por ni. Ni bezonas propran inteligentecon kaj propran teknikan scipovon. Ĉi tio estas la neskuebla politika linio de nacio de memstaraj honestaj inĝenieroj.

Angle DiY"Do it Yourself", faru tion mem. Finne TSI, "Tee Se Itse", la sankta inĝeniera principo de memstara nacio. Ni volas kompreni kaj efektivigi mem. La asertita "inteligenteco" de portebla telefono ne povas anstataŭigi la veran inteligentecon de civitano mem. Homoj pli gravaj ol maŝinoj.

Tekniko neniam estu nur nigra, nekonata, nekomprenebla kesto. Ni nepre volas tutan civitanan partoprenon en moderna tekniko de homa socio kiel socia rajto por ĉiuj. Tiu estas ege forta politika principo.

Ĉiuj senutilaj komercaj agentoj tute ne sin ĝenu por min ĉagreni. Mia tempo estas multe tro valora por malŝpari por iliaj stultaj telefonaj alvokoj, sendube faritaj per "inteligenta" telefono.

... La artikolo ... espereble ... estos poste daŭrigota ...


Kaj fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)