<<

#125 ; La naŭa de majo, Tago de Venko por la rusoj

>>

Mi neniam mem vere partoprenis en la okazo, sed lokaj rusoj tradicie solenas la Tagon de Venko [nome venkon en la dua mondmilito] en la apuda arbaro de urboparto Vähärauma, en urbo Pori. Ĉi tie nome situas malgranda tombejo kie "ripozas" 319 mortaj soldatoj de tiama Sovetunio. Finna kaj Sovetunia armeo ja ne batalis en Pori, sed en Pori estis granda hospitalo. Eble la sovetuniaj soldatoj mortis en la loka hospitalo?

Kredeble nuntempe vivas multe da rusoj en Finnlando. Rusoj ŝajnas havi fortan nacian identecon kaj respekton por la pasinteco, la sorto de sovetunia armeo, ankaŭ en Finnlando. En Moskvo estis granda militista parado.

Sur tombejo ekzistas tabulo de nomoj kun iom da informo. Oni ĵus lavis ĝin pura. El la 319 mortintaj soldatoj 221 estas nekonataj, oni ne scias eĉ iliajn nomojn. Plejparte la nomitaj soldatoj mortis dum la unua duono de jaro 1942 ĉi tie en okcidenta parto de Finnlando.

Multaj informoj en la tabulo ŝajnas iom mankhavaj. Kion signifas ekzemple tago de naskiĝo 00.00.1903? Kiu estas la nomo de nula monato de jaro?

Multaj oficialaj institucioj lasis siajn florojn kaj respektojn, inter alie la urbo de Pori, ia komunisma partio, "protektantoj de paco" kaj la loka reprezentanto de finna-rusa amika societo.

Kelkaj tombaj kandeloj ankoraŭ brulis kiam mi vizitis la lokon dum la sekvanta tago.

Finnoj ja ne venkis en la dua monda milito. Tial mi ne sentas grandan bezonon soleni la rezulton de tiu milito.

Finnoj preferas paroli pri "vintra milito" kaj "daŭriga milito" kontraŭ Sovetunio, anstataŭ "dua monda milito". La finnoj ĝenerale volas nun forgesi ke Germanio estis nia ia asociito. Sen la forta militista helpo de Germanio la finnoj tamen eble estus perdintaj memstarecon. La Ruĝa Armeo fakte ne okupis Finnlandon, kvankam ĝi venkis en milito kaj Finnlando kapitulaciis, sed sen helpo de Germanio la rezulto povus esti tute alia.

Finnoj ĝenerale preferas pensi pri la okazoj de dua monda milito kiel nur neeviteblaj, pure protektaj militistaj agoj. Tamen ekzistis tiam fakte ankaŭ multe da konkera spirito, revoj pri "Granda Finnlando" kaj detruado de Rusujo.

Mia onklo Väinö, pli aĝa frato de patro Veikko, mortis en oriento en la komenco de "daŭriga milito" kiam la finnoj atakis trans la limo al Sovetunio. Laŭ mia opinio li mortis vane.

La potenca Sovetunio ja malaperis proksimume en jaro 1990, sed malantaŭ la orienta limo de Finnlando ankoraŭ troviĝas forta Rusujo, ĝi tute ne malaperis. La rilato inter Finnlando kaj Rusujo certe estas iom problema. Pli ol 1000 kilometroj da komuna landa limo inter la landoj estas malfacile protektebla.

Ĝenerale la finnoj volas aparteni al okcidenta Eŭropo, kvankam geografie oni povus bone pensi ke Finnlando povus esti parto de Rusujo.

Iuj volas ke Finnlando brave aliiĝu al NATO, la okcidenta militista organizo. Dum la jaroj de 1990 tio estis vera ebleco por Finnlando. Rusujo estis tiam malforta. Nun ĝi estus multe pli malfacile. Iuj kredas ke eblas nur atendi gravan krizon kaj nur tiam aliiĝi al granda militista organizo por bona protektado. Tiu sonas same kiel la stulta ideo ke valoras provi aĉeti armilojn por la armeo nur tiam kiam la komenco de milito jam estas tute certa. Tiam estas tamen jam tro malfrue, la armiloj ne plu estas aĉeteblaj.

Mi mem nek timas nek malamas Rusujon. Rusujo estas fakto de loka ĉiutaga vivo. Oni devas akcepti la realon kaj adaptiĝi al lokaj cirkonstancoj. Rusujo estu nia bona amiko. Finnlando certe ne plu povus venki en milito kontraŭ Rusujo. Ni volas pacon kun Rusujo kaj ĝiaj nukleaj armiloj.

Jam pasis longa tempo, pli ol 70 jaroj, post la dua monda milito. Almenaŭ por mia generacio tiu milito tamen ankoraŭ signifas ion.

Mi deziras malpezan kaj oportunan kovrantan humon por la 319 soldatoj de orienta najbaro en la apuda arbareto. Ripozu en paco. Ni ja ne estas kulpaj je via morto. Nenia bezono ekzistas por venĝo. Bonvolu, ne fantomu por ni!

Sed certe iam ankaŭ .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)