<<

#12 ; Venu la aŭtuno freŝa baldaŭ

>>

Ne timas mi aŭtunon. Mi estas viro kuraĝega! Fakte mi jam sopiras stelojn. Ankoraŭ estas preskaŭ meza somero, sed la Suno daŭre malaltiĝas en la ĉielo, relative al steloj. Ĉirkaŭ post unu monato eblos vidi steloj dum la nokto sufiĉe bone. Ili estas malnovaj amikoj.

En la direkto de sudo oni povos vidi la tiel nomatan "someran triangulon". Ĝi konsistas el tri klaraj steloj, Vega, Deneb kaj Altair. Ili apartenas al apartaj konstelacioj (Liro, Cigno kaj Aglo), sed ili formas bonan figuron en la ĉielo ankaŭ sole, sen la malpli klaraj steloj de siaj konstelacioj.

Astronomia horloĝo estas malnova ideo. Mi kredas ke en Finnlando ne ekzistas tiaj. Iu standardo de astronomiaj horloĝoj ne ekzistas. Ĝi tames estas tia horloĝo kiu kapablas montri ekzemple la direkton de subiro de Suno.

Tre volonte mi konstruus mem veran grandan astronomian horloĝon, se eble. Almenaŭ tri metroj ŝajnas al mi esti konvena diametro de ciferplato. Kial esti troe modesta? Provizore eblas nur revi. Estas tamen facile imiti la ciferplaton. Jen estas mia programe simulita horloĝo kiu konas ankaŭ montri stelojn, se dezirita. La laboro ne estas ankoraŭ preta, sed espereble la horloĝo iam havos ankaŭ bonajn informojn de Luno kaj la klaraj planedoj.

La programo imitanta ciferplaton de astronomia horloĝo ekzistas ĝisnune nur en la finna lingvo, sed multe mankas al ĝi. Kiam ĝi fariĝos preta (inkluzive precizaj scioj al Suno, Luno kaj klaraj planedoj), tiam mi eble produktos ankaŭ similan programon en la lingvo internacia Esperanto.

La mekanika strukturo de vera astronomia horloĝo estus multe pli kompleksa kaj malfacila ol la supre nomata simpla programo. Kun nova tekniko tamen eblus konstrui pli bonan aparaton ol la plej bonaj akiroj de mezepokaj horloĝistoj. Eblus ankaŭ prezenti planedoj kaj kun komputero konduki la horloĝon rapide de unu situacio al la alia. Komputera tekniko ebligas tion ke ne bezonas trairi ĉiuj interstacioj kiam oni kondukas la horloĝon ekzemple de la unua tago en la monato aprilo de jaro 1800 al la nuna tempo.

Libroj estas interesaj, ankaŭ kelkaj tiuj libroj kiujn mi ne legas. Biblioteko de urbo Pori opiniis ke la ĉikune ilustrita finna-indonezia-finna vortaro estas superflua kaj retiris ĝin el sia libraro. La prezo de ofertita libro 1€. Mi ne plendas, volonte posedos la malkaran sed al mi ekstreme valoran vortaron.

Oni certe ne aŭdas multe da Indonezia lingvo ĉi tie en Finnlando. Verŝajne mi neniam vere bezonos la lingvon. Indoneziaj revuoj kaj ĵurnaloj ne aperas ĉi tie en Finnlando. Ĉi tie oni povas vivi kaj sukcesi sen ia ajn scio de Indonezia lingvo.

Mi kredas ke ne ekzistas tempoformoj kaj gramatikaj kazoj en la Indonezia lingvo. Do la lingvo estas relative facila por lerni? Eble mi eĉ kapablus praktike lerni iom da Indonezia lingvo? Eble oni konas lerni iom da Indonezia lingvo eĉ sen ordinara lernolibro, uzante nur la vortaron? Sed se mi ne riĉiĝos kaj translokos de Norda Eŭropo al Ekstrema Oriento, al Indonezio au Malajzio (kie oni parolas praktike la saman lingvon), kiel mi efektive uzu la Indonezian lingvon?

La vortaro tamen estas pompa kaj luksa. Mi estas tre fiera posedanto de perfekte senutila pompa vortaro de tute fremda lingvo kiun mi neniam lernos kaj neniam uzos. Kiu povus esti pli feliĉa kaj gaja estaĵo ol mi!


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)