<<

#03 ; La Ambasado en Pori

>>

La komenco de ambasado en Pori en januaro 2015 estis iom malfacila pro senmebla ĉambro, sed la cirkonstancoj jam multe pliboniĝis. Jen la nova Ambasado de Memstara Civito de Insulo de Muelejo! La oficejo de ambasado jam havas areon de kelkaj kvadrataj metroj, propran seĝon, bretaron por libroj kaj eĉ belan tablon. La uzita sed tre bona tablo kostis nur 30 €.

Progreso en ĉi tiuj paĝoj estas bedaŭrinde tre malrapida. Mi devas ankaŭ studadi por fariĝi inĝeniero ion belan tagon. Pro studoj mi intertempe komencis skribi ankaŭ en la sveda lingvo ĉi tie. Bezonas praktiko.

Esperantan vortaron mi ne prenis kune kiam mi veturis pli ol 200 kilometroj for de la sendependa ŝtato Myllynsaari (en kamparo proksime al Seinäjoki) kaj novan vortaron mi ankoraŭ ne aĉetis. Tial mi certe faras multajn erarojn, sed mi intencas tiujn pli poste korekti.

La novaj svedlingvaj paĝoj estas nun tre gravaj, sed tute malpretaj. Mi volas kalkuli kiel eble plej bone kiel la kuglo de pafilo flugas en la aero. Unue temas nur pri la rapideco de kuglo en ĝia flugo tra la aero. Teorie bonaj pafiloj por mia projekto estus ekzemple 0.22LR, 7,62x39, 0.308 kaj 7,62x53R, sed unue devas trakti la problemaron pli simple. Paŝon post paŝo antaŭen. Pli malfrue mi volas ankaŭ kalkuli kie la kuglo trafas la celon kaj kompari la kalkulitajn resultojn kun veraj praktikaj spertoj.

Do mi ankoraŭ ekzistas kaj havas multe da laboro. Ne estas tre simple skribi por ekzemple en la rusa lingvo kaj realigo de bona utila grafiko postulas pli da tempo. Antaŭen tamen volas vivanto. Kio okazos al la malgranda landa areo de origina Myllynsaari, tion mi ne scias, sed esperon al la vivo mi havas tre multe kaj mi kredas firme ke la ideo de Insulo de Muelejo travivos, kio ajn okazos.

La ideo de sendependa ŝtato neniam mortos. La ideon kaj la revon neniu povas preni for de mi. La ideo de Insulo de Muelejo ĉiam vivos ie kun mi, nuntempe en la urbo Pori en okcidenta Finnlando. Kaj poste eble ie alie? Ĝi ne pendas de tio ĉu mi en futuro plu posedos la malgrandan kamparan areon en flanko de Seinäjoki. Malnova kaduka hejmo de mia patro kaj de lia patro estas al mi kara, sed eblas vivi ankaŭ sene ĝin, se devigita. La vizio de Insulo de Muelejo tamen estas nedetruebla, neebla por detrui. Mi sentas min konfidema, forta kaj nevundiĝebla.


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)