Ekzemple vi povus ĉifri per supozaj ŝlosiloj (0 kaj 00000) la esperantan frazon: "ŜIA AŬTUNA ĈASAĴO ĜENAS MIN MULTE" aŭ pli bone en grupoj de maksimume 10 literoj: ŜIAAŬTUNAĈ ASAĴOĜENAS MINMULTE al nekomprenebla ĉifro en 3 partoj: Ю11КСТИ9ФД КОЬ37СДУ9З Д3ДМФЪ4ЁН6 kaj inverse. La programo aldonas du literoj X por la fino de tro mallonga vorto tiel ke la lasta parto estos MINMULTEXX.
Se vi aliigas nur unu signon en grupo de 10 literoj, ekzemple MINMULTEGX anstataŭ la origina MINMULTEXX, estos la ĉifrita rezulto tute alia: ПЖГ0БЮÅЖУÅ anstataŭ la origina ĉifro: Д3ДМФЪ4ЁН6
Per supozaj ŝlosiloj la grava avizo "1 234 500 $" aŭ pli bone 1234500USD estus 3ЗТ6Д6ЙБТЮ kaj per aliaj ŝlosiloj tre alia.
Se vi nepre volas uzi la metodon al kontraŭa direkto, rusaj literoj por la vera klara teksto kaj esperantaj signoj por ĉifro, ankaŭ tio eblas. La malgrandaj rusaj literoj estas: а б в г д е ё ж з и й к л м н о п р с т у ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я . Vi povus uzi ilin por ĉifri ekzemple la grandegan sekreton "летом жарка", sed sen la interpunkcio " ". ЛЕТОМЖАРКА estos per supozaj ŝlosiloj "esperanta" ĉifro AHĤ6RŜĤR1V kaj el tio vi trovos la originan tekston per samaj ŝlosiloj.