En Esperanto, fojo #1

Edellinen Seuraava

Mi lernis iom da Esperanto jam de ĉirkau 30 jaroj. Jen mia unua Esperanta paĝo en la "Interneto".

La teksto ja estas tute nemodela! Mi bone komprenas ke ĉi tie estas multe da eraroj, sed mi klopodas plibonigi. Nur ne kredu ke tia estas modelo de uzo de la Lingvo!

Mi ankoraŭ ne konas bone skribi en Esperanto, sed espereble mi tion lernos, iom post iom. Kiel efektivigi la supersignojn, tion mi ankoraŭ nur pripensas. Mi iam trovos ion kontentigan solvon.

Ĉi tiu paĝo ne estas preta, mankas la vera enhavo. La ideo de Esperanto ja estas tre bona. Mi devas baldaŭ trovi ideon pri kiu skribi en nia bona lingvo.

Ĉi tie temas ja plejparte pri la fiktiva brita sekreta agento James Bond kaj liajn veturilojn. Tiaj miniaturaj etmodeloj imponis min tre multe de multaj jaroj kaj mi kolektas ilin.

Eble mi establus eĉ ion tute esperantan paĝaron se mi eltrovus ion tre bonan ideon. Mia tekniko tamen estas primitiva, kiel vi vidas en ĉi tiu paĝaro.

Kio povus esti bona ideo por nova esparanta paĝaro? James Bond estas tro vasta temo. Mi ne havas fortojn nek entuziasmon traduki tekston. Devas esti io temo kio min interesas, io originala, ne tro granda nek tro malgranda. Tio valoras pripenson.

Ne profitas skribi en Esperanto por finnoj. En Brasilo ankaŭ aperas la serio James Bond Car Collection. Eble mi pensos tiun malproksiman landon kaj siajn loĝantojn kiam mi en la estonto skribos en Esperanto? Mi iom lernis malnovan lingvon latinan, sed principe lingvoj kiel itala, franca, hispana kaj portugala estas fremdaj al mi.

Mi iafoje revenos ... intertempe iom da instrukcio