<< | #99 ; Ĉu estis sufiĉe bona la baldaŭ pasinta jaro 2018? |
>> |
La respondo por la demando estas jam en komenco tute klara. Jes, ĝi estis fakte tre bona jaro, certe unu el la plej bonaj jaroj en mia plejparte moroza vivo. Mi tamen ĉi tie iom rememoru la jaron 2018 kaj min preparu por la postuloj de venonta jaro.
Mi multe skribis artikoloj dum ĉi tiu jaro 2018. Unue mi kredis ke estus bona atingo se mi kapablus skribi la 60an artikolon dum la jaro ( #59 ), sed jam ni havas ĉi tie preskaŭ 100 artikoloj.
En artikolo #55 mi malserene pensis pri ĉi tiu jaro. Ĉu estos sukceso aŭ pereo? (estis sukceso)
Unue mi nur trinkis alkoholon kiel vidiĝas el artikolo #56.
Somere 2018 mi finfine oficiale fariĝis inĝeniero, kiel vi vidas en artikolo #69.
Mi kolektis iom da plantoj, malgrandaj fanerogamoj, dum varmega somero ( #78 ).
Mi penumis 60 jaroj en fino de septembro kaj botelo de Tequila donis por mi potencan solenan parolon #76.
Dum la jaro mi brave komencis tre entuziasmigan studadon en teknika universitato por iam fariĝi diploma inĝeniero, teksto #79.
Somere mi iom traktis la historion de niaj prauloj kaj la disvolviĝan bazon de nia propra origina natura religio en artikolo #80
Mi revenis al la kara temo de mia juneco, elektroniko, en artikolo #90, sed nun mi kiel plenkreska plenaĝulo atribuas plian gravecon al elektro-mekaniko, ĉar mi volas havi intimajn interrilatojn kun la reala mondo kiu nin ĉirkaŭas. Nura elektroniko por si mem ne plu sufiĉas. Nura komunikado - sendepende de rapideco - ne povas savi la mondon. Virtualo estas trompo. Nur la konkreta estas vera kaj efektiva.
Sekve mi multe revis pri bona elektro-mekanika astronomia horloĝo ekzemple en artikolo #91. La antaŭa artikolo #98 ja provas trakti la temon pli profunde. Certe mi devas forte, nelacigeble kaj arogante tenace modernigi kaj plibonigi la tekston tiam kiam tio eblos por mi.
Provizore ne eblas por mi mem konstrui eĉ simplan propran astronomian horloĝon, sed la projekto restos mia kara iluzio ĝis infinito. Eble mi havos sufiĉe da mono post jarŝanĝo por kontinuigi la laboron kaj por konstrui veran kaj realan - kvankam tre simplan - efektivigon de ĉi tiu ideo?
Tamen, jes kiel tutaĵo tre bona jaro. Post jarŝanĝo komencos novaj klopodoj en universitato kiu ne plu estos laŭ nomo teknika universitato, sed espereble oni tamen povas ankoraŭ tie studadi teknikon kaj bone progresi sur la pado de scipovo. La loko estas la sama en urbo Pori.
Unu el la gravaj ekideoj de jaro por mi persone estis Vikipedio en Esperanto. Fakte jam almenaŭ 10 jaroj aĝa novaĵo. Eblas kaj indas uzi Vikipedion en nia propra kara lingvo. Oni ĝenerale malestimas Vikipedion kiel fonto de informo, sed eblas ja eraroj kaj mankoj en ĉiuj fontoj.
Mi certe havas kelkaj Esperantaj vortaroj, sed ili estas jam iom malnovaj. Kiam mi skribas pri tekniko en la vere internacia lingvo Esperanto, iam estas malfacile trovi ĝustaj vortoj. Novtempa tekniko jam iom ŝanĝis nian ĉiutagan vivon. Ankaŭ nia lingvo evoluas. La mondo ankoraŭ ne estas preta. ( ... BRUA-HA-HAA! ... rideto, rideto ... kaj certe nia mondo ankaŭ neniam estos tute "preta".)
Vortaro aĝa je preskaŭ 40 jaroj ŝajnas kelktempe iom eksmoda, kvankam la bazo estas bona. Novaj finne-esperantaj vortaroj mi tamen ne plu trovis en bretoj de librejoj. Ĉu oni ne plu presas novaj vortaroj por finnaj esperantistoj? Eble ni estas nur marĝene malgranda grupo? Eble ni ne plu estas indaj je klopodoj de presistoj de vortaroj? Nu, ekzistas ja senpagaj kaj facile troveblaj, kvankam eble lingve mankhavaj kaj tre malrapide funkciantaj (plenaj je malrapidaj reklamoj), programaj vortaroj en la komuna komputila reto Internet, ekzemple:
La indekso de ĉi tiuj miaj paĝoj estas konstante tre mankhava, sed Vikipedio havas tre bonan indekson kaj ĝi povas helpi nin subteni kaj evoluigi nian esperantan lingvoscion kaj ankaŭ helpi nin disvolvi kaj modernigi nian vorttrezoron. Jen kelkaj lingvoscie gravaj trovoj:
... estos daŭrigota ... ĝis infinito?
A
B
CĈ
DE
F
G
Ĝ
|
HĤI
JĴK
LMNO |
PR
SŜTUŬV
Z |
Kaj ni certe povos fine konstati ke ............................
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |