<< | #97 ; Pro la oficiala tago de ĉiuj patroj |
>> |
Hodiaŭ estas la oficiala tago de patroj kaj mi certe volas rememori mian propran patron Veikko kies nomon mi ĉiam portas kune kiel mia dua baptonomo, Vesa Veikko.
En nia propra civito Mueleja Insulo ni ankoraŭ ne havas tian ampleksan sistemon de nomoj kaj festotagoj. Nomoj estas nur nomoj.
Ni tamen ĉifoje festu la tagon de patroj kun kelkaj fotoj de naturo ĉi tie en urboparto Vähärauma de urbo Pori.
Patro Veikko ja ne vivis ĉi tie "sude" en Pori, sed en Ostrobotnio, en la komunumo Peräseinäjoki, kiu nune estas malproksima parto de urbo Seinäjoki. Li mortis antaŭ 13½ jaroj.
Eble mia patro sentus sin hejme en ĉi tia aŭtuna arbara ĉirkaŭaĵo. Kvankam la apuda arbaro estas iom pli fruktodona kaj bonkreska ol arbaroj de lia hejmo. Kverko, la apude fotita suda valora folia ligno, certe estus por li stranga kaj fremda speco. Neniaj kverkoj kreskis en senfrukta naturo de Ostrobotnio. La vintroj estis tro malvarmaj por tia valora ligno.
Somere mi kiel infano kaj junulo laboris en bieno de patro. Fakte lia patro Salamoni estis la oficiala mastro kaj posedis la bienon.
Somere mi ofte sabate pretigis betulkvastojn por saŭno ĉar sabato estis la saŭna tago de semajno. La patro serĉis konvenaj junaj betuloj el la apuda arbareto de mueleja domgrundo kaj mi faris la kvastojn el tio natura materio kun tranĉilo. Ligaĵo de kvasto kaj samtempe la tenilo de kvasto estis juna vergo de betulo kiun oni unue preparis speciale tiel ke ĝi ne tute rompiĝas fleksita abrupte.
Dum junaĝo de patro estis tute nature kaj akceptite en kamparo porti tranĉilon en ingo en zono kiel parto de normala vesto de viro. Tio ne estis ia brutala signo de perforto.
La ĉirkaŭaĵo de mia patro kiel juna viro certe estis tre alia ol la nuna urba mondo. La patro naskiĝis en jaro 1922. Do li estis jam 36-jara kiam mi naskiĝis en jaro 1958.
Eble oni povus diri ke nia familio estis difektita. Ni ĝenerale ne vivis kune. Nia patrino laboris en skolo kiel instruisto kaj nia patro laboris en bieno de sia patro en la najbara vilaĝo 8 kilometroj fore. Pro manko de bona veturilo tio estis tro longa distanco por ĉiutaga kontakto, precipe dum vintro.
Li estis jam pli ol 50-jara kiam mi estis junulo. Tamen li estis grava kiel mia patro. Li havis multe da ideoj por agrikulturo. Li bredis multaj specoj de animaloj, ekzemple meleagroj kaj kunikloj. Li ĉasis kaj kolektis beroj en arbaroj. Li fiŝkaptis en la apuda rivero. Li pretigis kelkaj lignaĵistaj produktoj por mi kiam mi estis infano, ekzemple liton kaj skioj.
Mono eble mankis por li kaj ĉio ne eblis. Dum la 1960-aj jaroj la bieno eble estis laŭ loka normo. Poste la bieno tamen fariĝis tro malgranda kaj tro malnova kaj perdis gajnigajn ekonomiajn eventualecojn. Mirakla nova mondo mortigis multaj malgrandaj bienoj.
Ĉio ne estis perfekta, sed por mi li estis grava kiel mia patro. Li batalis, li ĝojis, li suferis, li ĝuis, li vivis.
Li havis revoj. Li laboris tre multe, sed lia vivo ne estis nur laboro. Iam somere mi vidis kiel la patro kaŝe sunumis en banvesto kuŝante sur roko apud la rivero kiel iu fama internacia Playboy. Li aĉetis multekostan brakhorlogon. Kiel junulo li legis semajnaj revuoj kaj dancis. Lia vivo estis forta kaj intensiva. Li pasis kun botaj ŝuoj en siaj piedoj.
Tia mi volas rememori mian patron, kiel sunumita kaj dancanta kampara Playboy, kiel viro de multaj iluzioj, kolorriĉa vivo kaj bonaj intencoj.
Kaj certe ni ja fine venkos!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |