<<

#96 ; Melankolia sed iom bela aŭtuna naturo

>>

Malĝoja aperas la naturo en urbo Pori post longa somero. Pli helaj kaj gajaj koloroj de somero malaperis.

La relative varma aŭtuna tago estis iom nebula kaj malseka. Kelkfoje iom pluvetis. Videbleco en aero ne estis tre bona pro malsekeco.

La naturaj pejzaĵoj tamen estas iom belaj kaj koloraj. Koloroj de aŭtuno estas surprize firmaj kaj konsolaj. Ekzistas espero malgraŭ la aŭtuno. La tuta naturo ne mortas, nur ripozas.

Ekzistas espero ankaŭ por nia nacieto Mueleja Insulo. Ni havos pli bonan futuron, pli brilan estontecon.

Ĉio certe ne estas tute perfekta. Mi tamen estas kontenta kaj konfidema. Ni venkos!

Studado en teknika universitato estas por mi granda atingo. Ĉi tiuj grizaj tagoj ne estas vanaj, sed tre gravaj kaj utilaj. Grandaj atingoj atendas sian efektiviganton, nome nin.

Nia nacio fariĝos pli forta pro mia diligenta studado en universitato. Mi mem fariĝos iom post iom pli bona inĝeniero. Mi firme kredas ke la homa estonteco apartenas por tekniko kaj inĝeniera arto, malgraŭ la problemoj kiel ekzemple poluo kaj ŝanĝo de klimato.

Mono kaj privata posedaĵo ne povas esti la sola spirita valoro de homaro. En nia supozeble klera kaj civilizita mondo certe devas ekzisti ankaŭ pli homamaj civitanaj valoroj, pli altaj kaj altrangaj komunaj etikaj valoroj ol mono kaj havaĵo.

Tekniko povas esti ankaŭ "mola", "malgranda" kaj amika afero kiu apartenas por ĉiuj kaj ne faras homojn senlaboraj. Tekniko estas same grava civitana afero kiel profesio kaj norma porvivo. Tekniko, partopreno en socio kaj norma porvivo apartenas por ĉiuj civitanoj.

Kio ajn okazos, mi ĉiam restos fiera pro mia edukado kaj la scipovo kiun mi mem atingis per miaj propraj penoj kaj klopodoj.

Kaj tute 100% kredeble ni ja fine venkos kaj atingos nian idealan oran landon Eldorado, situon de multaj revoj kaj kimeroj!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)