<<

#94 ; Fine ŝajnas ke vera aŭtuno kaj vera vintro alvenos

>>

Ĉe fino de monato oktobro finfine komencas ŝajni ke vintro vere venos por Finnlando kaj urbo Pori ĉe okcidenta marbordo. Baldaŭ ni eble vidos la unuan novan neĝon. Foliaj arboj jam perdis plimulton de siaj folioj. Foliaj arboj estas senkuraĝigante preskaŭ nudaj kaj malbelaj.

Jam valoras uzi vintran veston eksterdome. Oni akceptu la fakton ke somero jam preteriris. Ne valoras malvarmi nenecese. Kiam la temperaturo falas sub +5°C, oni jam sopiras kaj bezonas varman manveston, precipe biciklante.

Jes, malbonaj, malsekaj, blovaj, malvarmaj veteroj, glitaj vojoj. Nenio helpos. Eĉ Mark Twain ne scius kiun fari por tio. Li ja plendis ke ĉiuj parolas pri vetero, sed neniu faras ion por tio.

Studado en teknika universitato persiste kontinuas. Mi estas fiera pro mia loko por studanto en universitato. Certe mi strebos kaj faros mian plej bonan klopodon por atingi ekzamenon.

Labora vivo en Finnlando eble ne plu estas por mi. Dungantoj volas salajri nur junaj laboristoj. La tuta socio ŝajnas jam esti nur por junuloj kaj junulinoj. Studado ŝajnas la sola por mi libera agadkampo.

Tekniko estas daŭre interesa temo, certe. Mi tamen ne povas honeste diri ke mi aprobus ĉiun novan teknikon. Komunikado certe estas esenca parto de vivo. Homa vivo tamen ne povas konsisti el nura komunikado.

Profunda kompreno neniam estos superflua. Komputeroj ne anstataŭigas signifon de bona kompreno kaj bona scipovo. Mi ne povas akcepti tendencon preterlasi civitanoj el civito. Civitanoj ne povas esti nenecesaj. Civito ja estas por civitanoj, ĉiuj civitanoj. Civitanoj valoras tutan partoprenon en socio.

Dekstre ni vidas foton pri ia eksterdoma greka teatro ĉe loka lageto ĉi tie en urboparto Vähärauma en urbo Pori. Mi kredas ke oni ĝin tre malmulte uzas. Ĝenerale studado eksterdome ne estus tre praktika ideo en la finna klimato. Dum somero la vetero estas pli bona, sed tiam oni ja ĝenerale ferias.

Por mi la greka teatro simbolas tradiciaj valoroj de studado, pli profundan scion kaj konon, arton kaj lertecon. Mi jam havas iom da praktika sperto pri edukado de inĝeniero. Lastatempaj ŝparoj kaj reduktoj en edukado eble jam efikas nee en Finnlando. Inĝeniera instruado tamen bezonus iom da reformo. Tekniko ja ĉiam progresas, sed mi kredas en tradiciaj teknikaj konoj kaj scioj. Oni ne forgesu bazaj scipovoj, malnovan teknikan saĝecon. Ĉio nova ne estas nepre tre bona.

Laŭ onidiro miliono da finnoj en labora aĝo perdos sian profesion dum sekvantaj 10 jaroj. Pro progreso de labora vivo ilia profesio malaperos kaj ne plu eblos labori. Ili bezonos edukadon por nova profesio. Mi nur miras kiel eblus eduki 100000 da homoj per jaro por nova profesio, samtempe edukante norman kvanton de junuloj kaj junulinoj. Problemoj en edukado certe estos gravaj.

Eĉ pli grava demando estus, kion produkteman laboron tiuj homoj fakte praktike povus efektivigi en ĉi tiu mondo de pliiĝaj robotoj. La ekonomio estas nun bona por multaj. Ĝenerale oni tamen jam atendas tiuj bibliaj 7 sengrasaj jaroj.

Komputeroj estas nur laboriloj. La ideo apenaŭ povas esti anstataŭigi homaron per maŝinoj kaj kapitulacii por robotoj. Oni bezonus tute novan penson, novajn ideojn. La problemo estas ke potenculoj ĝenerale fartas bone kaj ili ne volas riski la ŝanĝon. Kaj uloj en malforta pozicio ne fartas bone, sed ili ne povas influi en praktiko.

Iom triste momente, jes certe. Tamen ni ja ĉiuokaze venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)