<<

#93 ; Pri la naturo, finna torfo kaj la plivarmumo de klimato

>>

Oni ja nuntempe oficiale ne tre multe ŝatas fosiliaj brulaĵoj, kiel nafto aŭ minerala oleo kaj ŝtonkarbo. Oni konstante ĝoje bruligas multe da minerala oleo ekzemple en trafiko, sed aliflanke oni opinias ke ni pli plezure ne bruligu la organan karbon kiu kolektiĝis en terkrusto dum tre longa tempo. Oni ĝenerale rilatas al energio iom kontraŭdire kaj nesincere. Aliaj estu pli bonaj, cedemaj kaj afablaj ol ni mem. Ekzistas nobla teorio kaj aliflanke regas la brutala praktiko.

Torfo estas "preskaŭ fosilia brulaĵo" multe uzata en Finnlando. Ĝi ne estas same malnova kiel ŝtonkarbo. Ĝi ne estas eĉ same malnova kiel lignito. Ŝtonkarbo kaj lignito ne ekzistas en Finnlando. Nia terkrusto estas tre malnova kaj la glacia epoko forbalais ĉiun malnovan organan materion for. Torfo estas eble maksimume kelkaj miloj da jaroj aĝa. Torfo ioloke malrapide disvolviĝas en marĉo kaj malseka arbaro spontane kaj nature el loka organa rubo.

Prefere oni pensis en Finnlando ke torfo ne estas vere fosilia brulaĵo, sed nur malrapide renoviĝanta brulaĵo, preskaŭ kiel hejtligno. Daŭre ja kreskas pli da nova ligno en arbaroj de Finnlando por anstataŭigi la bruligitan hejtlignon. Oni povas sincere kaj honeste diri ke ligno estas renoviĝanta brulaĵo kaj renoviĝanta fonto de energio en Finnlando. Torfo tamen kreskas multe pli malrapide ol oni ĝin uzas.

Jam estas aŭtuno. La vetero tamen estas ankoraŭ varma. Ofte dum oktobro jam neĝpluvas degela neĝo. Degela neĝo estas malseka neĝo, temperaturo ĉirkaŭ ±0°C. Ĝi enhavas akvon sed ĝi ne fluas same facile kiel akvo. Ĝi kolektiĝas sur tero, eble multaj centimetroj. Ĝi fiksiĝas en vestoj kaj malsekigas rapide.

Se oni havas nur malaltaj ŝuoj kun maldika plandumo, oni akiras malsekaj piedoj promenante en degela neĝo. Tre malagrable. Tre malvarme. Tre fie.

Degela neĝo certe estas unu el la plej malagrablaj veteroj en Finnlando, precipe se samtempe estas pluvo kaj vento. Ĝi estas vetero sufiĉe malvarma kaj malseka. Iom da frosto, ekzemple -5°C estas multe pli agrabla, ĉar estas seka vetero.

Sed nenia degela neĝo ankoraŭ aperas ĉi tie. La vetero estis escepte varma dum la pasinta somero. Mi ne kredas ke ŝanĝo de klimato povus okazi tiel rapide, sed la temo certe nun ŝajnas esti la ĝenerale traktota afero.

Pro la varma vetero oni nun multe parolas pri la ŝanĝo kaj plivarmigo de klimato. Bedaŭrinde ŝajnas ke la politikistoj estas jam pretaj por forlasi torfon kiel brulaĵo. Ĉi tio estas tre malbona novaĵo por multaj homoj en mia hejmloko. Multaj civitanoj perdos sian laboron. Torfo donis porvivon por multaj familioj en kamparo. Ĉi tio estas denove unu pli da najloj por la ĉerko de velkiganta finna kamparo. Provinco ne fartas bone.

Finnlando estas ja nur unu malgranda lando. Oni povus fari en Finnlando kion ajn sen influi la mondan klimaton. Sed finnaj politikistoj volas ke Finnlando estu kiel modela manekeno en EU. Laŭ mi la finna popolo ne havos rimedoj por tio. Niaj rimedoj ne permesas por ni agi kiel bona ekzemplo por la tuta homaro. Ordinara finna popolo ne estas tiel riĉa kaj bonstata.

Ĉu la "varmeja fenomeno" do estas grava? Eble, sed ĉu ni povos ĝin influi en praktiko? Kion faros multaj centoj da milionoj homoj ekzemple en Ĉinio, tio havos multe pli grandan influon ol torfo en Finnlando. Ĉu eksterlanda oleo kaj eksterlanda ŝtonkarbo estus pli bona alternativo por hejtado de domoj ol nia propra enlanda torfo? Certe ne.

Kio okazos, okazos. Surprize malmulte la politikistoj tamen en Finnlando nuntempe zorgas pri normaj eblecoj de vivrimedoj por civitanoj en kamparo. Por la finnaj politikistoj sufiĉas ke estas agrable por vivi en ĉefurbo. Ili tute ne zorgas pri provinco.

Mi certe vidas la grandan bezonon por pli bonaj kaj harditaj vivrimedoj en finna kamparo, sed apenaŭ povos helpi la situacion. Finnaj kapitalaj rondoj pli favore konstruas grandajn atomkernajn energicentralojn por la malnova industrio ol kontribuas por novaj homamaj eblecoj de tekniko, por novaj vivrimedoj kaj fortika futuro de lando.

Sed fine ni ja tamen venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)