<<

#89 ; Aŭtunaj fruktoj jam pretaj por ĉi tiu jaro

>>

Baldaŭ mi estos oficiale 60-jarulo. Laŭ la finna almanako estas jam ankaŭ tuj la nomfesto de Vesa, 27-a tago de septembro, kia granda kaj potenca tago! Mi nun sentas min preta por renkonti kiujn ajn teruraĵojn de mondo. Venu vintro, venu frosto. Vento blovu, pluvo furiozu. Mi ne timas.

Ankaŭ la vivanta naturo estos baldaŭ preta por ĉi tiu jaro kaj por ĉi tiu kreska periodo. La fruktoj kaj beroj de plantoj estas jam pretaj por renkonti vintron. Dekstre ni vidas berojn de arbara rozo.

Maldekstre estas foto de ruĝaj beroj de oxalis acetosella ... pardonon, maianthemum bifolium , en la finna lingvo nomita "bero de sciuro". Mi bone memoras ilin el mia infaneco. Aŭtune mi ofte manĝis tiaj bongustaj malgrandaj beroj. Semo estas relative granda en tiuj malgrandaj beroj.

Fakte tiuj beroj estas iom venenaj. Ili povas kauzi konfuzon de ritmo de koro. Mi tamen vivas kaj fartas relative bone, kvankam mi manĝis la beroj kiel infano.

Jes, vintro venkos paseme. Ankoraŭ la vetero tamen estas relative varma. Baldaŭ folioj de arboj perdos sian verdan koloron. Aceroj jam estas tre multkoloraj.

La verda koloro de folioj estas kauzita de klorofilo, ŝtofo kiu estas kapabla por produkti novan vivantan materion el akvo kaj karbondioksido de aero uzante sunan energion. Klorofilo estas por arboj tro valora materio por perdi. Tial la arboj evakuos klorofilon el malnovaj folioj antaŭ ol la arboj perdos la foliojn. Folioj de foliaj arboj ne kapablas vivi bone funkciantaj tra malvarma vintro kaj frosto.

La folioj estos tre kolorriĉaj kiam ili evakuis klorofilon. Bedaŭrinde la plej kolorriĉaj folioj tamen ne daŭros longe en arboj. Baldaŭ la fortaj aŭtunaj ventoj deŝiros malnovajn foliojn el arboj sur tero. Tial estas iom malfacile foti arboj kun plej belaj kolorriĉaj folioj.

Ĉe bordo de maro oni opiniis ke "[radikoj de] alnoj devas malsekiĝi tri fojoj antaŭ ol la vera vintro alvenos". La arboj, alnoj alnus glutinosa, alnus incana ofte vivas apud akvo, eĉ ĉe marbordo. Akvo de maro ja ne estas ĉi tie tre sala. Dum ŝtormo la surfaco de akvo ofte leviĝas kaj malsekigas bordon kaj samtempe ankaŭ la radikojn de alno kiu vivas ĉe bordo. Do la malnova popoldiro en finna okcidenta marbordo signifas ke aŭtune la vintro vere venos nur post 3 ŝtormoj. "Nur la tria fojo diras la veron!" Tiu popoldiro tradicie ofte estis trafa, sed eble plivarmigo de klimato kauzos problemoj por ĝi?

Nu, eble oni plej volonte memoras nur tiujn kazojn kiam la regulo de "3 aŭtunaj ŝtormoj antaŭ vintro" sukcesis kaj diskrete kaj diplomatece forgesas tiujn iom ĝenajn kazojn kiam ĝi ne pravis. Escepto ja nur konfirmas la regulon! Ju pli da esceptoj, des pli forta la regulo?

Mi ne plu vivas tre proksime al finna marbordo. La vintro por mi estos neĝo, glacio, mallumo, frosto kaj gliteco de vojo. Yök! Mi abomenas neĝon.

Sed 100% certa fakto ja estas ke ni venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)