<<

#85 ; Septembro, mia naskiĝa monato, baldaŭ 60 jaroj!

>>

Ĉi tiun artikolon mi dediĉas por mia 60-a naskiĝa tago. Mi estos aĝa je 60 jaroj en la lasta tago de septembro 2018. La 30-a tago de septembro estas dimanĉo kaj tiam mi festos, kvankam verŝajne sole kaj tre trankvile.

La bela juna septembra knabino de Playboy-kalendaro en la angla lingvo jam min atendas ĉi tie, eĉ aspektante tre permesa kaj promesa. Tre domaĝe ke miaj modestaj ekonomiaj rimedoj ne permesas por mi tiuj famaj mire fortaj (bluaj?) piloloj ViagraLevitra.

Septembro ĉiuokaze estos por mi tre grava monato. Mi volas studadi en teknika universitato kaj fariĝi bona inĝeniero. Mi volas konstrui ege fortan nacion kun teknika povoscio de inĝeniero.

Mi komencis skribi la tekston jam iom pli antaŭe, sed jam fakte estas la ĉarma monato septembro. La studado en teknika universitato de Tampere en urbo Pori komencas serioze. Kursoj de matematiko funkcias. Licea longa matematiko eble ne estus nepra, sed ĝi estas interesa kaj mi certe volas ĝin plenumi glore. Mi fakte neniam vizitadis liceon.

Matematiko estas entuziasmiga temo. Mi estas eĉ fiera pro matematiko. Tre grava temo. Ekzistas eble ankaŭ homoj kiuj ne ŝatas matematikon. La teknika universitato de sendependa nacio Bulwania faros sian eblon kiel eble plej bone por faciligi studadon de matematiko kun inteligenta kalkulilo.

Matematiko estas grava temo en moderna mondo de bonaj inĝenieroj. Sed nura matematiko ne povas perfektigi nian mondon. Ni bezonas ankaŭ bonan teknikon. Reala tekniko povas esti tro kara kaj multekosta por senlaborulaj studentoj. Ekzistas tamen ankaŭ tia tekniko kiu estas realigebla kaj efektivigebla en ordinara moderna hejmo.

Eblas nome aĉeti loke en urbo Pori malgrandan komputeron Raspberry Pi, prezo 95€. Ĝi ne estas tute preta kaj perfekta, sed eblas konstrui mem pli da tekniko por perfektigi ĝin.

Tian eblecon oni nomis en iu kurso en universitato kaj mi tuj ekprenis la okazon. Mi longe volis tiun "tabulon". Estas ja tiaj tabuloj en skola laboratorio por ĝenerala uzo, sed mi volis mian propran aparaton.

Mi do estas feliĉa posedanto de Raspberry Pi-3 premium starter kit. Estus tre facile aldoni fotilon.

Ho ve, la tragedio de komputeroj! Eĉ relative simplaj komputeroj estas tre fajnaj aparatoj, jes certe. Ili estas komplikaj kaj malfacilaj por produkti en bona kvalito. Ilia interna funkcio estas prudenta kaj interesa, sed por kio ili vere servas?

Tamen ne eblas eviti la teruran tragedion de komputero: Komputero en per si mem estas senutila. Komputero sen kontakto kun la cirkaŭa fizika mondo estas tute neutila. Fajna komputero, sed kruela mondo.

Fizika kaj mekanika mondo ne estas tiel facila por manipuli kaj influi. Estas simple startigi malgrandan komputeron, sed malfacile disponi kaj reguligi la realan fizikan mondon. Tiu tamen devas esti la ideo de ekzerco de kurso. Estus simple ekzemple eklumigi kaj mallumigi lampon, sed tio apenaŭ estus kontentiganta rezulto por ekzerco kun komputero.

Abundas eblecoj. Ĉu aŭtomata astronomia observatorio? Ĉu fotilo kiun oni povas libere direkti al diversaj direktoj? Multaj celoj tamen estas iom malfacilaj por atingi. Mi devus trovi celon sufiĉe postuleman, sed ne tro malfacilan kaj pezan. Certe oni ne bezonas efektivigi mekanikon de ekzerco dum kurso. Sufiĉas ke ekzistas planoj por mekaniko. Tamen la planoj prefere estu realismaj.

Ĉiuokaze mi estas kontenta. Kaj certe nia kara Mueleja Insulo venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)