<< | #84 ; Aŭtunaj fruktoj de naturo kaj vivo, rekomendindaj kaj rifuzitaj |
>> |
Baldaŭ komencos studado en teknika universitato. Tial mi eble ne kapablos tiel multe skribi ĉi tie dum plej proksima tempo. Dum pasinta somero mi jam produktis escepte multe da Esperanta teksto por ĉi tiu reta paĝaro. Estonte mi tamen devas konsentriĝi en pli profesiaj aferoj kaj povoscio de metia sperto, enhavo de profesia scipovo de bona inĝeniero.
Aŭtuno espereble iom post iom alvenos. Ankoraŭ estas la vetero tre somera. Fruktoj de somero tamen komencas aperi sur kampoj, arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj. Iuj pomoj ĉi tie en Värärauma de urbo Pori evidente volas aperi eĉ ekster la barilo de ĝardeno. Pomarboj produktas multe da pomoj en urbo, pli multe ol homoj volas konsumi.
Abundaj aŭtunaj pomoj sur tero eĉ estas ia problemo por purigado de stratoj en urbaj loĝaj areoj de unuopaj domoj kun ĝardeno. La maljuna generacio fervore plantis multaj pomarboj en hejma ĝardeno, sed la pli juna generacio eble ne volas porti respondecon el tiuj maljunaj pomarboj.
Dekstra foto prezentas pro vento falintan arbon en la apuda arbaro.
Radikoj de betulo estas proksimaj al surfaco de tero. Pro tio forta vento faligis grandan betulon relative facile.
Pinglarbo piceo estas alia arbo kiun forta vento facile faligas. Mi ŝatas piceon, sed mia favorata arbo estas pino kiu kreskigas radikojn profunde al tero kaj staras solide. La ĉefa radiko, pivotradiko, de pino estas kiel fortika vertikala paliso.
Eĉ la familia nomo Petäys estas ia formo de pino. Nome oni povas nomi grandan kaj maljunan pinon "petäjä" en finna lingvo. Origine la nomo de malnova patra bieno en Jokipii, Jalasjärvi en Suda Ostrobotnio estis Petäjäluoma, signifa ian areon kie kreskas aro da pinoj aŭ eble unuopa granda pino proksime al rivereto. La nomo de vilaĝo "Jokipii" - cetere - signifas landan areon ĉe bordo de rivero en iom malnova finna lingvo.
En popollernejo dum infaneco, eble 9/10-jara, mi ricevis el instruisto taskon desegni blazonon de nia propra familio. Evidente pino devus aperi en tia blazono de gento, tiun mi certe divenis. Tamen ŝajnis tiam tro malfacila tasko por mi desegni belajn kaj komplikajn brunajn branĉojn de pino kun verdaj pingloj. Kiel konsterne. Tial mi desegnis nur grandan literon P sur papero. Nia Karelio-devena instruisto Kyllikki aperis frapante trompiĝa kaj seniluziiĝa. Verŝajne ŝi opiniis ke tiu tasko estis kiel ideala kaj facila menda laboro por mi.
Sed, jam 50 jaroj poste la tasko estas plenumita! Pli poste mi provis korekti tiun bedaŭrindan neglekton en la blazono de nia kara nacieto Mueleja Insulo. Vi vidas en nia blazono pinon ĉe rivereto kun Suno kaj Luno. Eble mi devus ankoraŭ iom plibonigi tiun gravan desegnaĵon, blazonon de nacio.
Laŭ mia kompreno pino prefere rompiĝas ol falas pro forta vento. Ni pinoj, ni estas fortikaj!
Diferenco en profundo de radikoj de arboj eble sekvas el tio fakto ke piceo kaj multaj foliaj arboj preferas malsekan kreskan subaĵon kie akvo estas facile havebla kaj ne necesas kreskigi profundajn radikojn. Pino kapablas kreski ankaŭ sur pli seka tero kaj tial ĝi nepre bezonas longajn kaj profundajn radikojn por trovi akvon kiu portas kaj subtenas vivon de planto.
Jes, aŭtuno alportos multaj bonaj novaĵoj, sed ankaŭ kelkaj malbonaj. Malbona vetero, pluvo, forta vento kaj fine frosto, neĝo, glacio kaj gliteco de vojoj estas antaŭvidebla. La vesperoj kaj noktoj jam estas rimarkinde pli malhelaj, du monatoj post meza somero.
La ritmo de homara urba vivo rimarkeble ekscitiĝas post somero. Postuloj de futuro nin jam senpacience atendas.
Mi ne scias kiam mi povos kontinuigi la tekston por nia kara nacieto, sed mi esperas ke nia afero - la cosa nostra - forte progresos. Ni fine trovos nian Eldorado, la fabela kaj legenda ora lando nin atendas.
Ekzistas ja ankaŭ jam la Teknika Universitato de Bulwania. Mi tre esperas ke mi ankaŭ kapablos produkti utilan enhavon por tiu ekstreme fama kaj altnivela lernejo. Eble iom da plej bona kaj utila aŭtomata tekniko kion mi esperas lerni en vera teknika universitato de Tampere ĉi tie en urbo Pori.
Adiaŭ kaj ĝis revido!
Ĉiuokaze nia nacieto Mueleja Insulo fine venkos!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |